LA DOMO INTER LA DUNOJ – ĈAPITRO 12 (1/2)

Silvano promesis al l’alta Fernando, ke li iros al lia domo por aĉeti dek kilogramojn da tabako la venontan semajnon. Klientojn li devis provizi apud Loon*. Li pripensis, ke li biciklos tien, iel maskovestita kiel li kutimis. Sed la antaŭtagan vesperon, revenante al Ĵermena, li falis de sia biciklo kaj dolore kontuzis al si la genuon. Neeblos do, ke li foriros al Loon la morgaŭan matenon.

Tial li sendis Ĵermenan tuj apuden por venigi Cezaron. Ili interkonsentis : kontraŭ partigo de la gajno, Cezaro bonvole akceptis la proponon, ke li anstataŭos Silvanon. Tiu ĉi lasta zorge indikis al li la klientojn, kiujn li vizitu, kaj la kvantojn da tabako, kiujn li liveru al ili. Kaj la sekvan matenon, Cezaro komencis sian mision.

Li foriris piede. Li ne plu estis tiel forta kiel antaŭe, kaj bicikli postulas pli da spir-kapablo ol li ankoraŭ havis. Alkoholglasetoj, virinoj kaj fumado jam al li « tranĉis la krurojn », kiel li diris. Tial li planis piediri al l’alta Fernando. De tie, li prenos la tramveturilon tiom longtempe kiom li povos en la direkto al Loon. Estis pli danĝere, tion li sciis. La leĝo tiele fundas subtilajn distingojn inter pieda fraŭdo kaj fraŭdo per veturilo : ĉarumo kaj biciklo apartenas al la unua grupo dum vagono, tramo kaj aŭto estas klasifikitaj en la dua.

Sed Cezaro ja esperis, ke li ne estos kaptita. Li kunprenis grandan korbon, kien li enmetos la tabakon. Ĝin li metos sur la platformon, en angulon de la tramveturilo. Kaj se okazos, ke iu ajn doganisto lin pridemandos, li ludos la senkulpulon, li ja tutforte neos, ke la korbo estas lia posedaĵo. Jam unu fojon li sukcesis per tia ruzo.

Je la naŭa, kun sia malplena korbo sub la brako, Cezaro alvenis antaŭ la domon de la fraŭdestro. Antaŭ ol eniri la korton, pro singardemo li longe ekzamenis la straton sed ne vidis ion nenormalan.

La viro estis hakanta lignon en sia korto.
« Saluton, hej ! », diris Cezaro.
L’alta Fernando rigardis returne.

- Nu, jen Cezar’ ! Ĉu novaĵoj ?
- La novaĵoj ’stas bonaj. Vi havas mian tabakon , ĉu ?
- Kian tabakon ?
- La tabakon por Silvano.
- Ĉu li ne venos mem ?
- Ne. Hieraŭ li vundis sin; li falis de sia biciklo.
- Ha ! diris Fernando. Kia malfeliĉ’ !
- Jes ja. Sed ni elturniĝis. ’Stas mi, kiu portos por li.

L’alta Fernando aspektis ĉagrenata. Li skrapis al si la nazon, ŝajnis pripensi pri io.

- Ŝajnas, ke tio turmentetas vin, ĉu ?
- Mi !? Ne... Ne ’stas tio. Mi pensis pri io.
- Pri kio ? demandis Cezaro, kiu ne sciis pri diskreteco.
- Neni’... Nu, vi volas vian tabakon, ĉu ?
- Jes ja, mi ĝin volas ! Intence mi venis tiucele!
- Eniru.

L’alta Fernando antaŭiris Cezaron en la kuirejon, eniris sian subtegmenton por preni kvardek paketojn de duonfunto da tabako, kaj enmetis ilin funden de la korbo de Cezaro. Per tavolo de hakitaj lignopecetoj li kovris ilin.

- Jen ĝi, diris Cezaro.
- Dek kilogramoj po dudek kvin frankoj. Tio ’stas ducent kvindek frankoj.
- Ĝuste tio.

Cezaro pagis kaj surŝultren metis la korbon. Li premis al l’alta Fernando la manon, kaj post lia elkora « bonan ŝancon ! », li eliris en la korton. Sur la trotuaro, la edzino de Fernando antaŭiris lin kaj atendis, ĝis alvenu tramveturilo. Kiam ŝi vidis unu alvenontan, ŝi alvokis Cezaron, kiu atendis en la korto. Kaj Cezaro eliris, saltis sur la antaŭan platformon kaj foriris.

Tiam la virino reiris al sia domo.

- Malbela afer’, ŝi diris.
- Jes, grumbletis Fernando. M’ min demandas, kion diros Lurĵ’.
- Ne ’stas via kulp’, aparte dirite.
- Ne, sed tion li ne komprenos kiel vi. Silvanon li volas, Cezaron ne bezonas.
- Nu, sufiĉos, ke li rekomencu. Aŭ ne ?
- Kaj tio 'stas via opini’ ? Post l’arest’ de Cezar’, Silvan’ malfidos !
- Sed Lurĵ’ ne arestos Cezaron, ĉu ?
- Ne Lurĵ’, sed la negroj. Ne ’stas Lurĵ’, kiu gvatas. Du kolegojn li deĵorigis. ’Stas mi, kiu konsilis tion. Ĉar Silvan’ ne ‘stas facila ul’. Se li havas venĝemon kontraŭ Lurĵ’, li ne lasus sin preni. ’Stus granda fuŝ’.
- Do, ’stas nun por Cezar’ lia fin’, ĉu ?
- Lia fin’. Kaj m’ imagas al mi la vizaĝon de Lurĵ’, kiam oni alportos al li birdon, kiun li ne atendas. Ni ’stas nun en malbona situaci’ pro la tut’ afer’ !
- Eble Cezar’ ne lasos sin preni, ĉu ?
- Li ja ne povos ne ’sti prenita. La du negroj atendis lin en la drinkej’ tuj apud. Ili saltis en la saman tramon kiel li. Mi vidis ilin.
- Kaj li mem ne vidis ilin, ĉu ?
- Ne. Ili eniris ĉe la malantaŭa part’, ĉe l’alia flank’. Nu, ne ’stas nia kulp’, tion ’i diros.

*Loon : (= nun Loon-Plage) urbeto ĉe la marbordo, inter Dunkirko kaj Kalezo.

-------------------------------------------DAŬTIGOTA----------------------------------------------