LA DOMO INTER LA DUNOJ - ĈAPITRO 13 (1/2)

Kiam Silvano eksciis pri la aresto de Cezaro, lia unua penso estis fortega deziro pri venĝo. Tute ne kontraŭ Lurĵo. Same kiel Silvano, li praktikis sian profesion por perlabori sian vivon. Sed kion Silvano tute ne pardonis, tio estis la rolo de l’alta Fernando, la fraŭdestro. Fakte, Silvano tuj komprenis kaj klarigis al Julio, kion signifas la paroloj de Cezaro : « Dankon al Fernando pro tio, kion li faris al mi. » Sen ia eksterordinara hazardo, pro la perfido de tiu ulaĉo, Silvano estintus kaptita de la doganistoj. Kaj li ne sciis, ĉu li ĝoju aŭ tristiĝu pro sia forsavo, ĉar li anstataŭe sendis sian plej bonan kamaradon - la solan, kun kiu li ĉiam plenkonfide laboris ; la solan, kiu sentas por li veran amikecon. Kaj la justica dosiero de Silvano daŭre estis virga. Male, Cezaro havis ja pezan pasintecon kaj sennombrajn ĉiuspecajn kondamnojn. Kun iom da malbonŝanco, tiuj okazigos lian enkarcerigon. Por li, de longe ne plu eblis prokrasta mallibereco.

Kvar tutajn tagojn, li gvatadis fronte al la domo de Fernando. Fortega kolero lin vigligis. Se li renkontus la fraŭdestron, la afero tutcerte fariĝus perforta. Cezaro estis ĉio por Silvano. La admonoj de la policisto Julio tute ne efikis sur tiu koncentrita furiozo.

Feliĉe, Silvano ne renkontis Fernandon. La ulo sin kaŝis. Sendube, Julio timis la sekvojn, kiujn tiu malpaco okazigos ; li sentis, ke lia rolo en la afero povos altiri la severecon de lia ĉefo kontraŭ li, tial li eble sekrete avertis la fraŭdestron. Tion suspektis Silvano poste. Sed li ne havis venĝemon kontraŭ Julio, kiu laŭeble plej bone agis por ĉiuj.

Ĉiel, post kvar vanaj atendotagoj, Silvano devis provizore forlasi la esperon batali kontraŭ la fraŭdestro. Malkiel lia pacienco, liaj monrimedoj elĉerpiĝis. Li nepre devis labori. Ĵermena jam ekplendis, ke ŝia monujo iĝas malplena.

Tiam Silvano faris decidon. La fraŭdon li ne plu eltenis. De longe estis al li peza tiu senfina danĝera vivo. Ne estis deca ekzistado, tiele vivi, persekutita kiel bandito, inter la aliuloj tiel kvietaj, tiel trankvilaj sub la leĝoŝirmo. Fatale, oni iam arestos lin. Ĉu ne pli indus tuj ĉesi, kiam ankoraŭ ne estas tro malfrue ?

Krom tio, lin zorgigis la promeso, kiun li faris al Paskalina. « Mi provos », li diris. Bona estis tiu ĉi okazo : nun aŭ neniam. Kaj sen konfesi tion al si, li sentis en si la esperon, la deziron por elaĉeto. Kiel ? Tion li ne sciis. Li ne volis vortigi la nesolveblajn problemojn, kiujn starigas tiu espero. Estis lia pasinteco ; estis Ĵermena, kiu ligas lin al lia antaŭa vivo. Sed li ne volis pensi pri tio. « Oni povas ĉiam rekomenci », diris Paskalina. Kaj li ne deziris vidi trans tio. Li deziris fari lojalan kaj plenan klopodon, kiun nenia dubpenso malvigligos.

Li serĉis laboron, petis dungadon ĉe dokistoj por firmao de ŝipmalŝarĝo. Lia forto ebligis al li elekti tian profesion, timindan por malpli fortika viro. Jam pliajn malfacilaĵojn li travivis, kiam li rapidiris tra kampoj kun grandega pakaĵo da tabako surdorse.

Laŭ la kutimo, dum la unuaj tagoj, liaj laborkamaradoj elprovis lin. Ili lasis por li la plej aĉan taskon kaj laboradis laŭ rapidega ritmo. Ili provis lin ebriigi, celante vidi lin krure malfortiĝi kaj febliĝi dumlabore. Laboraĉon, pezegajn ŝarĝojn, elprovojn pri sia rapideco, glasetojn da alkoholo : ĉion Silvano suferis kun la indiferenteco de nelacigebla vigleco. Ekde tiam, li estis akceptita en la timindan dokistkonfederacion.

Multan monon li perlaboris. Kompreneble, malpli ol kiam li estis fraŭdulo, sed ja sufiĉe por vivi komforte kaj ŝpari monon. Ĉiusemajne li donis tricent frankojn al Ĵermena. La troaĵon li konservis por fari al si etan ŝparaĵon. Por kia celo tio estos ? Li ne sciis. Estis nur ero de lia programo.

Dua avantaĝo rezultis el tiu profesio : ĝi lasis al li multe da libertempo. Estis ne ĉiam malŝarĝendaj ŝipoj. Kaj vespere, oni elturniĝis por frue fini la taskon. Preferinde estis labori tre frumatene, kiam la varmego malpli sufokas.

Tio bone taŭgis al Silvano. Tuj post la laborfino, kiam li havis kelkajn horojn da libereco, li zorge lavis sin, surmetis puran jakon, kaj fulmorapide biciklis al Furnes.

Kiam komenciĝis tiu nova vivo, Ĵermena tute ne ŝajnis entuziasma. Po tricent frankoj semajne, tio estis ja bone. Multaj virinoj kontentiĝus per tiom. Tamen tio ne sufiĉis por retrovi la facilan vivon, al kiu ŝi estis alkutimiĝinta. Fakte, de kelka tempo, per sia neerarema virinintuicio, Ĵermena antaŭflaris profundan ŝanĝon ĉe Silvano.

Estis vere. Silvano devis ja konfesi tion al si : li ne plu havis por sia edzino la samajn sentojn, kiujn li havis antaŭe. Longe, li kredis, ke li eĉ vere amis Ĵermenan. Ankoraŭ tre juna li estis, kiam li renkontiĝis kun ŝi. Lian naivecon ŝi forprenis. Lia iniciatorino ŝi fariĝis. Kaj la fortegaj karnligoj alligis lin al ŝi. Krom iaj maloftaj diboĉoj kune kun liaj kamaradoj, ŝi daŭre restis lia unusola amsperto. Longe, li estis al ŝi dankema por la plezuroj, kiujn ili kune spertis. Pro tio, tuj post kiam naskiĝis tia amimpliko, li postulis, ke ŝi foriru el la domaĉo de Sinjorino Johanino.

----------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------------