LA DOMO INTER LA DUNOJ (Ĉapitro 13 - 2/2)


Tamen, tiaj aferoj eluziĝas kun la tempo. La rutino senĉarmigas la plezurojn, kiam temas nur pri amoro. Kaj Silvano ekkonsciis pri tio, tuj post kiam li renkontiĝis kun Paskalina. De kiam eniris en lian menson tiu pura kaj freŝa afero, estis pensoj kaj memoroj, kiujn li dezirus elŝiri el sia animo. Ĵermenan li ne plu povis ami. Estis inter li kaj ŝi tro da hontindaĵoj, tro da malpuraĵoj. La penso pri ĉio, kion ili kune faris, kelkfoje revenis al lia memoro kaj naŭzis lin. Ŝi sciis ebriigi lin per siaj karesoj ; de sia antaŭa profesio, ŝi konservis la hontindan konadon de viroj, de ties deziroj, de ties masklofantazioj. Ŝi antaŭiris la dezirojn de Silvano ; kvazaŭ malsatega monstro, ŝi elĉerpis lin, malplenigis lin, sorbis liajn fortojn, kaj ŝi lasis lin volupte mortantan sed ankaŭ tute naŭzitan.

De longe li pardonis ŝin, sed li tamen diris al si, ke li iĝis Silvano la fraŭdulo pro ŝia kulpo. Por ŝi, li rezignis la bokson, sian pasion por la sporto, kiu eble farintus el li ĉampiono. Ĵermena tute ne ŝatis tion. Al virino plaĉas, ke la viro, kiun ŝi amas, restu proksime al ŝi. Instinkte, ŝi ĵaluzas ĉiujn virpasiojn, kiuj ne direktiĝas al ŝi. Ŝajnas, ke oni ŝtelas de ŝi... Plue, se Silvano nur estintus praktikanta malpli danĝeran sed pli elegantan sporton ! Sed la bokso postulas riskon difektiĝi, malbeligi sin. Kaj Ĵermena trovis Silvanon tre bela. Por ŝi multe gravis lia eksteraĵo. Li iom similis filmaktoron. Tial ŝi ne volis, ke li daŭre boksu, ke li iam revenu kun premita kaj monstra nazo. Ĉar ŝi estis aĉetema, kaj Silvano ne plu konsentis dividi ŝin kun aliaj, li devis nepre serĉi pli lukran laboron. Sed neniam sen dolora korpremo Silvano retrovis sur ĵurnalo, afiŝo aŭ programo, la nomon de iu ekskamarado el tiuj gloraj tagoj.

Sen konfesi tion al si, li konservis obtuzan rankoron kontraŭ Ĵermena.

Sed la granda, la vera kialo de lia senintenca sintenoŝanĝo estis lia kreskanta pasio por Paskalina. Tiu forta kaj sekreta sento, kiu ĉiutage pligrandiĝis en li kvazaŭ kaŝita fajro, sen ke li konsciis, fine regis lin tute. Nur de tempo al tempo Silvano ekkonsciis pri tio, per indicoj kiuj mirigis lin, neatendite malkaŝis al li la grandegan ŝanĝon de lia personeco. Sen eĉ esprimi tion, nun li sentis, ke li deziras nur unu aferon : esti kiel eble plej ofte proksime de Paskalina. Li estis feliĉa nur tie for. Aliloke li atendis la momenton, kiam li povos tien reiri. Li pasigis tutajn semajnojn atendante tiujn kelkajn horojn. Tiu senpacienco tute malsimilis la febron, kiu antaŭlonge ekkaptis lin kiam li iris al rendevuejo de Ĵermena. Nun estis io multege pli kvieta kaj dolĉa. Li ne komprenis, kial li tiom ŝategis tiujn momentojn en la eta gastejo de Furnes. Kiam li forlasis ĝin, tute ne eblus al li diri, kiamaniere pasis la horoj, kiuj fuĝas en malnovaj domoj, kiel fuĝas la feliĉaj momentoj. Neniaĵoj, infanaĵoj pri kiuj li iam eklevis la ŝultrojn, sufiĉis por lin okupi tie, kaj eĉ doni al li pacan kaj profundan feliĉon, kiun li ne povis klarigi al si. Apud Paskalina, senkaŭze, nur pro la ĉeesto de la fraŭlino, Silvano estis nepriskribeble feliĉa. Li sentis neniun deziron, nur kvietan kontentecon de l’animo, kvazaŭ ĉiuj deziroj estus plenumitaj. Neniam li sentis apud Paskalina ian konfuzan tenton. Li eĉ ne ekpensis kisi ŝin. Iom infana estis lia tenereco por ŝi. Neniam li sentis ion similan.

Okazis, ke li amuziĝis kun la fraŭlino per aferoj, kiuj antaŭe ŝajnus al li infanaĵoj. En la ĝardeno aŭ dum promenadoj tra la ĉirkaŭa kamparo, ili ambaŭ freneze ridadis laŭvoje. Kial ? Tion Silvano sin poste demandis. Neniaĵo, amuza vorto, misparolo, grimaco aŭ eĉ la nekutima arbo-, nubo- aŭ ŝtono-formo : io ajn sufiĉis por okazigi tiujn ridojn, kiuj ŝprucis pro la plej eta preteksto, kvazaŭ la feliĉo de la gejunuloj bezonus korelverŝiĝi kaj komunikiĝi.

Forlasinte Paskalinan, Silvano forgesis la tutaĵon. En lia menso nur restis memoro, radiado, kiu illuminis lian tutan estaĵon. Rehejmirante, li paŝis pli gaje. Li sentis ĝojegon, kiu levis lin, emociigis lin, donis al li kvazaŭ deziron eluzi pliaĵon da fortoj.
Kaj ĝis la tago, kiam li povos finfine reiri tien, li vivis per siaj memoroj. Li kelkfoje ekridis, kiam li memoris pri la paroloj de Paskalina, kiuj amuzis ilin ambaŭ. Kun neesprimebla kortuŝo, li surpriziĝis pensi pri kaveto, kiu desegniĝis sur ŝia vango kiam ŝi ridis. Li fariĝis nun pudora. Vortoj, kiujn iam li senkonsidere uzis, nun ŝajnis al li maldecaj. Li ne plu aŭdacis diri ilin. Li estis kortuŝita antaŭ spektaĵoj, kiuj antaŭe lasis lin indiferenta. Kelkfoje, li sentis ridindan kortuŝon vidante filmon, aŭskultante amromancon, rigardante lunlumon aŭ belan pejzaĵon. Siamaniere li fariĝis poeto, iom koleris kvazaŭ temus pri malforto aŭ humiliga afero, kiun li ne povis eviti. Tute nova respekto al la virinoj, la naiveco kaj la juneco, nun malpermesis al li galantajn ŝercojn, kiujn li iam faris, kiam li renkontis iun fraŭlinon.

Plurfoje li eĉ ploris, pensante pri sia infanaĝo, kiam li ankoraŭ estis tute naiva, honesta kaj digna je simplanima freŝeco de Paskalina.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------------