"Nu, mi diras al vi, kiel mi kisis ŝian frunton… kaj ŝi ne forigis sian frunton de mia buŝo !…
Ha ! Ŝi estas honesta fraŭlino ! Mi ne pensas, ke ŝi mortis, kvankam tio ne plu koncernas min… Ne, ne, ŝi ne estas mortinta!… Neniu tuŝu haron de ŝia kapo !

Ŝi estas brava kaj honesta fraŭlino, kaj aldone al tio ŝi savis al vi la vivon, daroga, kiam mi ne estus vetinta unu groŝon por via haŭto de Perso.
Verdire, neniu zorgis pri vi !… Kial do vi troviĝis tie kun tiu juna viro ? Krome vi estis mortonta !

Nekredeble !… Ŝi petegis min favore al sia kara junulo, sed mi respondis, ke ŝi turnis la skorpion kaj tial, pro ŝia propra volo, mi iĝis ŝia fianĉo ; ŝi ne bezonis du fianĉojn, tio estis ja ĝusta…
Koncerne vin, tion mi rediras, vi ne ekzistis, vi jam ne plu ekzistis, kaj vi estis mortonta kune kun la alia fianĉo !

"Sed aŭskultu, daroga ! Ĉar vi kriegis kiel frenezuloj pro la akvo, Kristina venis al mi, kun siaj belaj grandaj okuloj bluaj malfermitaj, kaj ŝi ĵuris per sia eterna savo, ke ŝi konsentas iĝi mia vivanta edzino !
Ĝis tiam, daroga, funde de ŝiaj okuloj mi ĉiam vidis mian edzinon mortinta. La unuan fojon en ili mi vidis mian edzinon vivanta.

Ŝi estis sincera, per sia eterna savo. Ŝi ne mortigos sin mem. Jen afero konsentita. Duonan minuton poste, ĉiuj akvoj estis reirintaj en la Lagon, kaj mi elŝovis vian langon, daroga, ĉar mi ja opiniis, ke vi estis mortonta !

Fine !… Nu … estis konsentite ! Mi devis reporti vin supren sur la teron, en vian domon…
Poste, kiam vi estis definitive forlasinta la ĉambron Ludoviko-Filipo, mi revenis tien sola."

"Kion vi faris de la vicgrafo de Chagny ?" interrompis la Perso.

"Ha ! … komprenu, daroga ! Tiun mi ne tuj reportos supren sur la teron !…
Ostaĝo li estis !… sed lin mi ne povis lasi en la domo de l' Lago, pro Kristina.
Tial mi enfermis lin tre komforte (la parfumo de Mazenderan moligis lin kiel vakson) ; mi zorge katenis lin en la tombokripto de la komunanoj ; ĝi troviĝas en la plej senhoma parto de la plej malproksima kelo de l' Operejo, pli malsupre ol la kvina subetaĝo, kien neniu iam iras, kie neniu povus lin aŭdi…
Mi estis do trankvila ! Kaj mi revenis al Kristina, kiu atendis min…"

En tiu preciza momento de sia rakonto, ŝajne la Fantomo stariĝis tiel solene, ke la Perso, kiu jam ree sidiĝis en la fotelon, ankaŭ devis stariĝi, kvazaŭ obeante la saman movon. Laŭ li, ne estis eble daŭre sidi en tia solena momento kaj (tion la Perso mem diris al mi) malgraŭ sia razita kapo, li eĉ demetis sian ĉapon el astrakano.

"Jes, ŝi atendis min" rediris Erik, kiu ektremetis kvazaŭ folio, sed li tremetis pro vera solena emocio… "ŝi atendis min, rekte starante… vivanta… kiel reala vivanta fianĉino, per ŝia eterna savo…
Kaj kiam pli timida ol infaneto mi alproksimiĝis, ŝi ne forkuris… ne, ne… ŝi restis… ŝi atendis min… mi eĉ opinias, daroga, ke ŝi iom… ho ! ne multe !… sed iom, kiel vivanta fianĉino, ŝi prezentis al mi sian frunton…

Kaj… nu… mi kisis ŝin !… Mi !… mi !… jes, mi !… kaj ŝi ne mortis !… Kaj ŝi restis apud mi, tute nature, post kiam mi kisis ŝin tiel … sur la frunto… Ha ! Daroga, kiel bone estas kisi iun!… Vi ne povas scii !… Sed mi !… mi !…

Mia patrino, daroga, mia mizera kompatinda patrino neniam konsentis, ke mi kisu ŝin !… Ŝi forkuris… ĵetante al mi la maskon !… Ankaŭ neniu virino !… neniam !… neniam !… Ha!Ha!Ha !… do, ĉu ne ? … pro tia feliĉo, ĉu ne ? mi ekploris…

Kaj mi plorante falis al ŝiaj piedoj… kaj plorante mi kisis ŝiajn piedojn, ŝiajn etajn piedojn…
Nu, ankaŭ vi ploras, daroga !… kaj ankaŭ ŝi ploris… la anĝelo ploris…"

Dum li rakontis tiujn aferojn, Erik plorsingultis kaj fakte la Perso ne povis reteni siajn larmojn antaŭ tiu maskita viro, kiu ĝemis jen pro doloro jen pro kortuŝiĝo, kun skuitaj ŝultroj kaj la manoj sur la brusto.

"Ho ! Daroga !… Mi sentis ŝiajn larmojn flui sur mian frunton… la mian… jes, la mian… Ili estis varmaj… ili estis dolĉaj !… fluis ĉien sub mian maskon ŝiaj larmoj…ili miksiĝis kun la larmoj en miaj okuloj !… ili eĉ fluis en mian buŝon!… Ha ! ŝiaj larmoj fluantaj sur min !…
Aŭskultu, daroga ! Aŭskultu kion mi faris !… mi abrupte demetis mian maskon por ne perdi eĉ unu el ŝiaj larmoj… Kaj ŝi ne forkuris !… Kaj ŝi ne mortis !… Ŝi restis vivanta kaj ploranta sur min… kun mi… Ni kune ploris !… Ho ! Dio mia ! vi donis al mi la tutan feliĉon de l' mondo!…"

Kaj kun ĝemo li falsidiĝis sur la fotelon.

"Ha ! Mi ankoraŭ ne mortos … ne tuj… sed lasu min plori !" li diris al la Perso.
Post momento, la maskita viro plu diris :
"Aŭskultu, daroga… bone aŭskultu tion… dum mi troviĝis ĉe ŝiaj piedoj… mi aŭdis ŝin diri : " Kompatinda malfeliĉa Erik !" kaj ŝi prenis mian manon ! … Komprenu min : tiam mi estis nur kvazaŭ mizera hundo preta morti por ŝi… tion mi diras, daroga !"

"Imagu, ke en la mano mi havis ringon, oran ringon, kiun mi estis doninta al ŝi… kiun ŝi estis perdinta… kaj kiun mi estis retrovinta… nu, geedzoringon ! … tiun mi enŝovis en ŝian manon kaj diris :
"Nu… Prenu ĝin !… prenu ĝin por vi … kaj por li… Tio estos mia nuptodonaco… jen la donaco de l' kompatinda mizera Erik… Mi scias, ke vi amas tiun junulon ! … ne ploru plu !…

Kun tre dolĉa voĉo, ŝi demandis kion mi volas diri. Tiam mi komprenigis tion al ŝi… kaj ŝi tuj komprenis, ke mi estas por ŝi nur kompatinda mizera hundo preta morti… ke ŝi povos edziniĝi kun la juna viro kiam ŝi deziros, ĉar ŝi ploris kun mi…

Ha, daroga ! ja sciu, ke … kiam mi diris tion, ŝajnis kvazaŭ mi trankvile distranĉus mian koron en kvar pecoj, sed ŝi ploris kun mi … kaj diris :
"Kompatinda malfeliĉa Erik !"

La emocio de Erik estis tiom forta, ke la Perso ne estis permesita lin rigardi, ĉar li sufokis kaj bezonis demeti sian maskon.
Tiurilate, la daroga rakontis, ke li mem iris al la fenestro ; malferminte ĝin kun kompatoplena koro, li zorge rigardis la pinton de la arboj en la ĝardenoj de la Tuileries por ne ekvidi la vizaĝon de l' monstro.

Erik plu diris :
"Mi iris liberigi la junan viron kaj petis, ke li sekvu min al Kristina… Ili brakumis unu la alian antaŭ mi en la ĉambro Ludoviko-Filipo…
Kristina havis mian ringon… Mi ĵurigis Kristinan, ke post kiam mi estos mortinta, ŝi venos unu nokton, trairante la Lagon de l' strato Scribe, por sekrete entombigi min kun la ora ringo, kiun ŝi portos ĝis tiu momento… mi diris al ŝi, kiel ŝi eltrovos mian korpon kaj kion necesos fari el ĝi…

Tiam siavice Kristina kisis min la unuan fojon, tie, sur la frunto… (ne rigardu, daroga!) … tie sur la frunto… sur mia frunto !… (ne rigardu, daroga!)… kaj ili ambaŭ foriris … Kristina ne ploris plu… ploris nur mi… daroga, daroga…
Se Kristina plenumos sian promeson, ŝi baldaŭ revenos !…"

Kaj Erik silentis.

La Perso ĉesis siajn demandojn. Li tute trankviliĝis koncerne la sorton de Raŭlo de Chagny kaj Kristina Daae. Kaj tiun nokton, aŭdinte ilin, neniu el la homa raso povus dubi pri la paroloj de Erik, kiu daŭre ploris.

La monstro remetis sian maskon kaj kunigis siajn fortojn por forlasi la darogan.
Li informis lin, ke – kiam li antaŭsentos sian baldaŭan morton – por danki lin pro la pasintaj bonfaroj, li sendos al li siajn plej altvalorajn posedaĵojn : ĉiujn paperaĵojn de Kristina Daae, kiujn ŝi skribis al Raŭlo dum tiu aventuro kaj lasis al Erik, kaj kelkajn el ŝiaj aĵoj : du naztukojn, paron da gantoj kaj unu banton de ŝulaĉoj.

Je la demando de l' Perso, Erik sciigis, ke tuj post kiam la du junuloj estis liberigitaj, ili serĉis pastron en iu soleca loko, kie ili kaŝos sian feliĉon. Tiucele ili elektis "la Stacidomon al Nordo de l' Mondo"…

Finfine Erik fidis al la Perso, por ke tiu ĉi sciigos al la gejunuloj pri lia morto, tuj post kiam li ricevos la promesitajn relikvojn kaj paperaĵojn.
Tiucele li devos pagi por unu linio en la nekrologaj anoncoj de la gazeto "La Epoko".

Jen ĉio.

La Perso rekondukis Erikon al la pordo de sia apartamento; Darius lin subtenis kaj akompanis ĝis la trotuaro.
Atendis fiakro en kiun Erik supreniris.

Reveninte al la fenestro, la Perso aŭdis lin diri al la kaleŝisto :
"Teraso de l' Operejo !"

Tiam la fiakro malaperis en la nokton.
La lastan fojon la Perso vidis la kompatindan malfeliĉan Erikon.

Tri semajnoj poste, la gazeto "La Epoko" publikigis tiun nekrologan anoncon :
"ERIK ESTAS MORTINTA."


Fino de la 27a ĉapitro.


-------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------