Tristegan novaĵon mi ĵus ricevis...

Forpasis GINETTE MARTIN, simpatiplena kaj tre aktiva esperantistino...

Per siaj spertaj konsiloj kaj taŭgaj rimarkoj, ŝi senlace kaj amike helpis min plibonigi miajn tradukojn...

Ŝi tradukis la romanon "Flugi kun Kakatuoj" de TREVOR STEELE en la francan, sed mi ne scias sufiĉe pri ŝia agado favore al nia bela lingvo... Bedaŭrinde, mi neniam renkontis ŝin.

Ŝi partoprenis multajn Eo-kunvenojn kaj ĉeestis la lastan UK-on en Lisbono.

Mi sentas min tre trista kaj tutkore kondolencas...