LA BALO - UNUA ĈAPITRO (2/2)

Ŝi konis tiun ĉi daŭran kaj absorban zorgon de sia patrino. En la komenco, tio okazis du jarojn antaŭe, kiam ili estis forlasintaj la malnovan straton Favart*, post la geniaj borsospekuladoj de Alfred Kampf, okaze de la malplialtigoj unue de la franko kaj poste de la sterlingo en 1926, kiuj donis al ili la riĉecon. Ĉiumatene, Antoinette estis alvokita en la dormoĉambron de siaj gepatroj. Ŝia patrino estis ankoraŭ en la lito, glatigante siajn ungojn. En la apuda tualetejo, ŝia patro, malgranda magra judo kun ardaj okuloj, sin razis, lavis kaj vestis per tiu freneza rapideco de ĉiuj gestoj, pro kiu iam moknomis lin « Feuer » ** liaj kamaradoj, la germanaj judoj de la Borso. Tie, sur tiuj grandaj ŝtupoj de la Borso, li estis stamfinta dum jaroj ... Antoinette sciis , ke antaŭe, li estis oficisto en la Banko de Parizo, kaj, pli frue en la pasinteco, simpla servisto en blua livreo ĉe la pordo de la banko... Iom antaŭ la naskiĝo de Antoinette, li estis edziĝinta kun sia amorantino, Fraŭlino Rosine, la tajpistino de sia mastro. Dum dek unu jaroj, ili estis loĝintaj en eta nigra apartamento, malantaŭ la Opéra-Comique***. Antoinette memoris kiel ŝi vespere kopiis siajn taskojn, sur la tablo de la manĝoĉambro, dum la servistino bruege lavis la manĝilaron en la kuirejo ; dume S-ino Kampf legis romanon, kubutapogita sub la lampo, iu dika pendolampo kun globo el malpolurita glaso, kie lumis la vigla gasoŝpruco. Kelkfoje, S-ino Kampf ellasis profundan incitan sopiron, tiom forte, tiom subite, ke Antoinette eksaltis sur sia seĝo. Kampf demandis : « Nu, kio trafas vin ? » kaj Rosine respondis : « Naŭzas min tiu penso, ke estas homoj, kiuj vivas komforte kaj estas feliĉaj, dum mi mem pasigas la plej bonajn jarojn de mia vivo en tiu aĉa loko, fliktante viajn ŝtrumpetojn !.. »

Kampf ŝultrumis sed silentis. Tiam Rosine plejofte turnis sin al Antoinette. « Kaj kial do vi aŭskultas ? Ĉu ja koncernas vin tio, kion diras la plenkreskuloj ? » ŝi kolere ekkriis. Kaj ŝi plu diris : « Jes, nu, mia filino, se vi atendas ĝis via patro riĉiĝos, kiel li promesadas ekde nia geedziĝo, vi povas ja atendi ĉar fluos ankoraŭ multe da akvo sub la ponto... Restante ĉi tie vi kreskos, por daŭre atendi same kiel via kompatinda patrino... » Kaj kiam ŝi eldiris la vorton « atendi », sur ŝiajn malmolajn, streĉajn kaj malgajajn trajtojn, pasis ia profunda kaj patosa esprimo, kiu kortuŝis Antoinette-n kontraŭvole, tial ke ŝi ofte instinkte prezentis siajn lipojn al la patrina vizaĝo.

« Mia kompatinda etulino », diris Rosine karesante al ŝi la frunton. Sed unu fojon, ŝi ekkriis : « Ha, lasu min trankvila, vi ĝenas min ! Ankaŭ vi estas ja tedulo ! », kaj neniam plu Antoinette donis al ŝi aliajn kisojn ol la matenajn aŭ vesperajn, kiujn gepatroj kaj infanoj povas maŝine interŝanĝi, same kiel manpremoj inter du nekonatuloj.

Kaj iam, ili subite fariĝis riĉuloj - ŝi neniam bone komprenis kiel. Ili venis loĝi en granda blanka apartamento, kaj ŝia patrino tinkturis al si la harojn per bela orkoloro tute nova. Antoinette ĵetis timan rigardon al tiu flama hararo, kiun ŝi ne rekonis.

- Nu, Antoinette, ordonis S-ino Kampf, rediru al mi : Kion vi respondas, kiam oni demandas al vi, kie ni loĝis lastan jaron ?
- Vi estas stulta ! diris Kampf el la apuda ĉambro. Kiu do parolus al la etulino ? Ŝi konas neniun.
- Mi scias, kion mi diras ! pli laŭtvoĉe respondis S-ino Kampf. Kio pri la domservistoj ?
- Se mi vidos ŝin diri al ili eĉ unu vorton, mi mem traktos tion ; ĉu vi aŭdis Antoinette ? Ŝi ja scias, ke ŝi devas silenti kaj lerni siajn lecionojn... kaj punkto. Oni demandas de ŝi nenion ajn...

Kaj turnante sin al sia edzino :

- Ŝi ne estas stultulino, sciu.

Sed, ekde ŝia edzo estis foririnta, S-ino Kampf daŭris :

« Se iu demandos ion al vi, Antoinette, vi diros, ke ni loĝis tutjare en Sud-Francio... Vi ne bezonos klarigi ĉu temas pri Cannes aŭ Nico, diru nur en Sud-Francio... krom se oni demandas al vi ; tiukaze, preferinde diru Cannes, tio estas pli eleganta... Sed kompreneble, pravas via patro : precipe vi silentu. Knabineto devas kiel eble malplej paroli kun plenkreskuloj. »

Kaj ŝi forpelis ŝin per granda signo de sia bela nuda brako iom dikigita, kie lumis la brakringo kun diamantoj, kiun ŝia edzo estis ĵus donacinta al ŝi, kaj kiun ŝi forlasis nur por sin bani. Antoinette neprecize memoris pri ĉio tio, dum ŝia patrino demandis al la anglino :

- Ĉu Antoinette havas almenaŭ belan skribmanieron ?
- Yes, Mrs. Kampf.
- Kial ? timeme demandis Antoinette.
- Ĉar vi povos helpi min, klarigis S-ino Kampf. Ĉivespere mi preparos miajn kovertojn... Mi sendos ĉirkaŭ ducent invitkartojn, ĉu vi komprenas ? Mi ne povos elturniĝi sola. Miss Betty, mi permesas, ke hodiaŭ Antoinette enlitiĝu unu horon pli malfrue ol kutime... Mi esperas, ke vi estas kontenta, ĉu? ŝi demandis, turnante sin al sia filino.

Sed, ĉar Antoinette silentis, denove enprofundiĝinta en siaj sonĝoj, S-ino Kampf levis la ŝultrojn.

« Tiu etulino ĉiam enreviĝas ! ŝi mezvoĉe komentis. Balo ! Ĉu vi ne fieras, je la penso, ke viaj gepatroj donos balon ? Vi ne havas multe da koro, tion mi timas, mia kompatinda filino », ŝi sopire aldonis forirante.


*Rue Favart : en Parizo (2a distrikto)
*Feuer : fajro (en la germana)
*Opéra-Comique (Salle Favart) : spektaklohalo por teatraĵoj kaj koncertoj.


--------------------------------------DAŬRIGOTE---------------------------------------------------