Skriba | Lingvokono | 15/20 poentoj | Atingenda minimumo: ne estas |
Komentariado | 19/20 poentoj | Atingenda minimumo: 16 poentoj | |
Skriba sinesprimo | 20/20 poentoj | ||
Lega kompreno | 16/20 poentoj | Atingenda minimumo: 8 poentoj | |
Skriba parto: | 70/80 | minimume 48 el 80 poentoj |
Uf !!!... Mi vere ĝojas pri tiuj bonegaj novaĵoj ĉar mi dubis pri mia sukceso.
Mi ĵus retlegis miajn rezultojn koncerne la skriban KER-Ekzamenon, kiun mi trapasis en ARASO. La C1-gradon mi elektis.
... Restas nun la parola parto. Kiam? Kie? ... Mi ankoraŭ ne scias...
Sed VIVU ESPERANTO !!!
Koran dankon al ĉiuj geamikoj ĉe Ipernity, kiuj multege helpis min per komentoj, babiladoj, mesaĝoj, konsiloj, ktp. Nia kara Esperanto vere tre bone funkcias kiel internacia komunikilo!
Elkore mi invitas vin trapasis viavice la KER-ekzamenon kiel eble plej baldaŭ!
Kaj ankoraŭfoje DANKEGON kaj GRATULEGON al KATALIN KOVATS kaj al ĉiuj organizintoj de tiu mondskala evento por nia bela lingvo!
MIKELO (Michel Derey… has replied to Elbertinum clubMIKELO (Michel Derey… has replied to InactiefTre agrablan dimanĉon mi deziras al vi ... espereble kun suna ĉielo (ĉi tie daŭre pluvetas, pluvas aŭ eĉ pluvegas!... jen trista somero, ĉu ne?... Feliĉe revenos la bela vetero venontan semajnon laŭ la meteobulteno...Ni krucu la fingrojn!)
MIKELO (Michel Derey… has replied to Katalin KovatsKun miaj plej amikaj pensoj.
mi ricevis 20/20 en "komentariado", kvankam mi ne ŝparis kritikojn al la "Eŭropa" Unuiĝo !
MIKELO (Michel Derey… has replied to Roland PlatteauEspereble ankaŭ vi partoprenos la Eo-staĝon en Stella, ĉu ne?
Roland Platteau has replied to MIKELO (Michel Derey…MIKELO (Michel Derey… has replied to Roland PlatteauMi sentas min profeto... :-)) Mi havis pli da certeco pri via sukceso ol scii ke "1+1=2"! :-)
Kaj ne estas novaĵo nek kuraĝo ke mi asertu vian venontan sukceson pri la parola parto! Vi bonege parolas esperanton eĉ kun mirindan akcenton tute neeblante rekoni vian francan devenon!
Ververe la nura problemo kiun mi vidas estas ke via nivelo estas, certe, C2 kaj la nuntempa ekzameno povas montri nur la evidenteco de via mirinda kapablo!!
Pri la parola parto, mia amiko, mi esperas ke vi havu la bonŝancon esti ekzamenita per Katalin, kiel mi mem havis la oportunon, ĉar ŝi estas tiel agrabla ke vi ne sentas vin ekzamenigata pro la natura konversacio kiun ŝi proponas. Por mi estis intenca plezuro, ne suferiga momento! :-)
Ĝis baldaŭ mia karega amiko!! Sendube Pitagore kaj Moliere!! :-)
MIKELO (Michel Derey… has replied to JUHÁSZ MargitSign-in to write a comment.