LA ĈASISTO, LA BOAO KAJ LA KUNIKLO


(Afrika rakonto)


Skribis en la franca: José KIANGEBENI NZOLANI (el Kinŝasa - Demokratia Respublika Kongo)



Iam en afrika vilaĝo, malsatega ĉasisto decidis iri en la vepron por serĉi ĉasbestojn.

Dum tuta semajno, li vane serĉis ĉar li ekvidis neniun ĉasbeston.

Ree hejmen irante, li trafis boaon firmpinĉitan sub dika arbo, kiu helpvokis lin tiamaniere :

« Mia frato ĉasisto, helpu al mi forigi tiun dikan arbon, kiu multe ŝarĝas mian korpon ekde unu semajno - unu semajno, dum kiu mi manĝis nenion! »

La ĉasisto ne cedemis, ĉar en siaj pensoj li volis mortigi la boaon por kunpreni ĝin kiel ĉasaĵon en la vilaĝon. Pro kompato la ĉasisto tamen levis la arbon, tiel helpante la serpenton. Anstataŭ danki la ĉasiston, la boao diris al li:

« Pretigu vin por tio, ke mi glutos vin, ĉar mi ne manĝis dum la tuta semajno. Vi estas mia unua predo. »


Komenciĝis longa diskuto kaj dume ekstaris kuniklo :

« Kial do tiom da bruo? Kio okazas? », ĝi demandis.

La ĉasisto klarigis la rakonton al la kuniklo, kiu poste deklaris :

« Ĉiu el vi reiru al sia komenca loko kaj tiel mi scios kion decidi pri tiu afero! »

Tiam la ĉasisto ree levis la dikan arbon kaj la boao reglitis en sian malkomfortan lokon.



La kuniklo diris tiam al la ĉasisto, ke li forkuru ĉar la boao estas sendankema. La viro dankegis la kuniklon kaj pro dankemo proponis, ke ĝi iru kun li al la vilaĝo, kie oni faros feston je ĝia honoro. La kuniklo akceptis sed ĝi malfacile piediris. La ĉasisto proponis, ke li portu ĝin en sia ĉasosako ĝis la vilaĝo. Kiam ili venis al la enirejo de la vilaĝo, la kuniklo proponis al la ĉasisto, ke ĝi eliru nun el la ĉasosako, ĉar ĝi devas unue atendi lin tie. Fakte, la ĉasisto devu unue iri sola en sian vilaĝon, kie li enfermu unue ĉiujn hundojn, por ke oni ne risku atakon al la kuniklo mem.


Alveninte en sia vilaĝo, la senĉasaĵa ĉasisto trafis sian tre malsanan patrinon. Por ŝin resanigi laŭtradicie, necesus kuniklofelo. La ĉasisto bedaŭris, ke li postlasis la kuniklon ĉe la enirejo de la vilaĝo. Li promesis, ke li rapide reprenos tie la beston.


…Sed la kuniklo, kiu de fore aŭskultis tiun konversacion, rapide forkuris antaŭ la reveno de la ĉasisto.


__________________________________________


Kiu estas la plej malbona el la tri personoj?

Ĉu la ĉasisto uzu la felon de la kuniklo por resanigi sian patrinon, kaj tiel fariĝu sendankema al sia savinto?


La morala leciono estas tiu, ke estas sensence rompi la seĝon, sur kiu oni sidas ĉar oni riskas faligi sin mem.

Ni estu ĉiam dankemaj al la bonfaranto, ĉar bonfaro neniam ekputras. (tiel) *


*En Francio oni diras : « Un bienfait n'est jamais perdu. » (= Bonfaro neniam vanas.)


Tradukis : Michel DEREYGER (Mikelo59*)