LA FANTOMO DE L' OPEREJO (53)

"En la bruego de la katastrofo, mia unua penso estis samtempe por vi Raŭl kaj la Voĉo, ĉar tiam vi estis la du egalaj duonoj de mia koro.
Mi tuj trankviliĝis rilate al vi ĉar mi jam vidis vin en la loĝio de via frato kaj sciis, ke vi ne endanĝeriĝas.
Koncerne la Voĉon, tiu sciigis al mi, ke ĝi ĉeestos la spektaklon, tial mi estis maltrankvila. Jes, mi vere timis kvazaŭ ĝi estus « ordinara vivanta persono, kiu povus morti ».
Mi diris al mi : « Dio mia ! Eble la lustro dispremis la Voĉon ! »

"Mi troviĝis tiam sur la scenejo kaj tiom freneziĝis, ke mi estis kuronta en la ĉambregon por serĉi la Voĉon inter la mortintoj kaj vunditoj. Tiam al mia menso venis la penso, ke, se nenio grava okazis al ĝi, tiu certe jam troviĝis en mia tualetejo, kie ĝi tuj trankviligos min.

"Mi rapidis al mia tualetejo. La Voĉo ne ĉeestis. Mi enŝlosis min en la ĉambro. Kun larmoj en la okuloj mi petegis – se ĝi ankoraŭ vivis – ke tiu manifestiĝu al mi. La Voĉo ne respondis ... sed, subite, mi aŭdis longan admirindan ĝemon, kiun mi bone konis. Temis pri la plendo de Lazaro kiam, je la voĉo de Jesuo, li komencis levi la palpebrojn kaj revidi la taglumon. Aŭdiĝis la plorsonoj de la violono de mia patro. Mi rekonis la ludstilon de Daae : la saman, Raŭl, kiu senmovigis nin sur la vojoj de Perros ; la saman, kiu "ravis" la nokton en la tombejo. Per la nevidebla triumfanta instrumento ankaŭ sonis la ĝojkrio de la Vivo. Finfine aŭdiĝis la Voĉo, kiu ekkantis la superantan kaj regantan frazon : « Venu kaj kredu je mi ! Tiuj, kiuj kredas je mi revivos ! Iru ! Tiuj, kiuj kredas je mi ne mortos. »

"Mi ne povus priskribi la impreson, kiun mi ricevis de tiu muziko, kiu kantis la eternan vivon ĝuste kiam apud mi kompatinduloj, dispremitaj de la fatala lustro, eligis sian animon !… Ŝajnis al mi, ke tiu ordonas, ke ankaŭ mi venu, stariĝu kaj iru al ĝi… Tiu estis foriranta kaj mi sekvis… « Venu kaj kredu je mi ! »… Mi kredis je ĝi kaj venis… venis… kaj jen mirindaĵo !... mia tualetejo ŝajne plilongiĝis antaŭ miaj paŝoj… plilongiĝis… Kompreneble certe estis spegula efekto… ĉar la spegulo staris antaŭ mi… Kaj subite mi troviĝis ekster mia tualetejo, ne sciante kiel tio okazis…"

Tiam Raŭl abrupte interrompis la junulinon :
"Kio ? Vi ne sciis kiel ? … Kristina ! Kristina ! Provu do ne plu sonĝi..."

"Nu, kompatindulo ! Mi tute ne sonĝis! Mi troviĝis ekster mia tualetejo ne sciante kiel… Vi, amiko mia, kiu vidis min malaperi el la ĉambro iun vesperon, eble tion vi povas klarigi sed ne mi !…

"Nur unu aferon mi povas diri : starante antaŭ mia spegulo kaj subite ne plu vidante ĝin antaŭ, tiun mi serĉis malantaŭen… sed ne plu estis spegulo nek tualetejo !… Mi staris en malluma koridoro… ektimis kaj kriis !…

"Ĉio aspektis obskura ĉirkaŭ mi… Fore, ruĝa lumeto malforte lumigis angulon de la muro, angulon de vojkruciĝo… Mi plu kriis… Mia nura voĉo plenigis la murojn ĉar la kanto kaj la violono jam silentis… Kaj en la tenebro, iu mano abrupte sin metis sur la mian… aŭ pli ĝuste iu ostaĵo… io osta kaj malvarma malliberigis mian pugnon kaj ne plu deprenis ĝin. Mi ekkriis ! Iu brako ĉirkaŭprenis mian talion kaj levis min…

"Dum momento mi baraktis kun hororo ; miaj fingroj glitis laŭ la malsekaj ŝtonoj, al kiuj ili ne alkroĉiĝis… Tiam mi ĉesis moviĝi kaj pensis, ke mi estas mortonta pro timego…

"Oni kunprenis min direkte al la ruĝa lumeto. Mi eniris tiun malfortan lumon kaj tiam vidis, ke mi troviĝis inter la manoj de iu viro volvita per granda nigra mantelo. Li surhavis maskon, kiu kaŝis lian tutan vizaĝon… Mi provis fari lastan strebon ; miaj membroj rigidiĝis ; mia buŝo refoje malfermiĝis por kriegi mian timegon … sed unu mano tiun fermis, unu mano, kiun mi sentis sur miaj lipoj, sur mia karno… kaj kiu kadavre odoris !

"Mi svenis…

"Kiom da tempo mi perdis mian konscion ? Tion mi ne scius diri… Kiam mi ree malfermis la okulojn, mi kaj la nigra viro daŭre estis meze de mallumo. Duonobturita kaj surtere metita lampo lumigis la ŝprucaĵojn de fontano.

"Plaŭdanta akvo elirante el la muro preskaŭ tuj malaperis sub la grundo, kie mi kuŝis. Mia kapo estis apogita sur la genuo de la viro kun mantelo kaj nigra masko ; tiu silenta ulo refreŝigis miajn tempojn kun zorgo, atento kaj delikateco, kiuj ŝajnis al mi pli hororaj kaj neelteneblaj ol la ĵusa rabo.

"Eĉ se malpezaj liaj manoj ne malpli kadavre odoris. Tiujn mi senforte forpelis, kaj flustre demandis : « Kiu estas vi ? Kie estas la Voĉo ? »
Nur vesopiro respondis.

"Subite ekblovis varma spiro sur mian vizaĝon. En la tenebro kaj tuj apud la nigra formo de la viro, mi svage distingis blankan formon. La nigra formo min levis kaj metis sur la blankan formon. Ĝoja ĉevalbleko tuj venis frapi miajn surprizitajn orelojn. Kaj mi flustris : « Cezaro ! »

"La besto tremetis… Amiko mia ! Mi duonkuŝis sur selo kaj rekonis la blankan ĉevalon de la Profeto, kiun mi tiel ofte dorlotis per dolĉaĵoj…
Nu, iun vesperon en la teatro disvastiĝis klaĉo pri tiu malaperinta animalo, kiun laŭdire la fantomo de l' Operejo estis ŝtelinta. Mi kredis je la Voĉo ; neniam mi kredis je la fantomo ! Tamen tiam mi demandis al mi kun tremeto, ĉu mi estis kaptita de tiu fantomo !… Mi elkore vokis la Voĉon, ke tiu venu savi min ĉar neniam mi povintus imagi, ke la Voĉo kaj la fantomo kune estas unu ! …"


------------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------