"Ĉu vi jam aŭdis pri la fantomo de l' Operejo, Raŭl ?"

"Jes," respondis la juna viro, "...sed diru, Kristina, kio okazis kiam vi estis sur la blanka ĉevalo de l' Profeto ?"

"Mi tute ne moviĝis kaj lasis min konduki… Iom poste, stranga torporo sekvis la angor-kaj terorstaton, kiun mi sentis pro tiu infera aventuro. Subtenite de la nigra formo, mi faris nenion por liberigi min. Stranga paco min plenigis kvazaŭ mi estus sub la bonfara influo de iu eliksiro. Mi plene disponis miajn sensojn. Miaj okuloj kutimiĝis al la tenebro, kiu fakte dise heliĝis pro mallongaj lumetoj…

"Mi ŝajne troviĝis en mallarĝa ronda galerio, kaj imagis, ke tiu ĉirkaŭiris la operejon, kiu subtere estas grandega. Unu fojon, amiko mia, unu solan fojon mi jam malsupreniris al tiuj mirindaj subetaĝoj sed haltis je la tria nivelo kaj ne aŭdacis plu iri subteren. Kaj tamen kuŝis sub miaj piedoj du pliaj etaĝoj, kie oni povus loĝigi urbeton. Sed la figuroj, kiuj aperis, fuĝigis min. Tie tute nigraj demonoj staris antaŭ kaldronegoj ; ili movis ŝovelilojn kaj forkojn, vigligis ardejojn, ekbruligis flamojn. Ili fariĝis minacaj se vi alproksimiĝis kaj subite malfermis antaŭ vi la ruĝan faŭkon de la fornoj.

"Nu, en tiu koŝmara nokto, dum Cezaro trankvile portis min sur sia dorso, malproksime, tre malproksime sed tute etaj, kvazaŭ mi rigardus per inversigita lorno, mi subite ekvidis la nigrajn demonojn antaŭ la ruĝa ardejo de iliaj stovoj… Ili aperis… malaperis… reaperis laŭ nia bizara irado. Fine ili tute malaperis. La vira figuro daŭre subtenis min kaj Cezaro plu iris sengvide kaj memfide…

"Mi ne povus diri eĉ proksimume kiom da tempo daŭris tiu nokta vojaĝo. Ŝajne ni rondiris… ni ja rondiris ! Ni malsupreniris laŭ senfina spiralo ĝis la koro de la terabismoj… aŭ ĉu eble mi mem havis kapturnon ? ..

"Tamen tion mi ne kredas. Ne ! Mi estis nekredeble klarvida… Unu momenton Cezaro iom levis la naztruojn, flaris la aeron kaj pli rapidis. Mi sentis la malsekan aeron kaj Cezaro haltis. La nokto jam klariĝis. Blueta lumeto ĉirkaŭis nin. Mi rigardis, kie ni troviĝis. Ni estis ĉe la rando de iu lago, kies plumbokoloraj akvoj perdiĝis en la foraĵo, en la tenebro...sed la blua lumo klarigis tiun randon, kaj mi vidis etan barkon ligitan al ringo el fero sur la kajo !

"Certe mi sciis, ke ĉio tio ekzistas, kaj la vido de tiuj lago kaj barko subtere estis tute ne supernatura. Sed imagu en kiuj eksterordinaraj cirkonstancoj mi albordiĝis !
La animoj de la mortintoj ne sentus pli da malkvieto albordiĝante la riveron Stikso* ! Karono** certe ne estus pli funebreca nek pli muta ol la vira silueto, kiu transportis min en la barko.

"Ĉu la eliksiro jam elĉerpis sian efikon ? Ĉu la freŝeco de tiu loko sufiĉis, por ke mi tute rekonsciiĝu ? …

"Sed mia torporo svenis ; miaj kelkaj movoj evidentigis, ke mi denove teruriĝis. Mia funebra akompananto certe ekkonsciis pri tio ĉar, per rapida gesto, li forpelis Cezaron, kiu forkuris en la tenebron de la galerio ; mi aŭdis la kvar hufoferojn frapi la sonorajn ŝtonojn de iu ŝtuparo.

"Tiam la viro sin ĵetis en la barkon, kiun li liberigis de ties katenoj. Li prenis la remilojn kaj ekremis kun forto kaj rapideco. Sub la masko liaj okuloj daŭre rigardis min kaj mi sentis la pezon de ties senmovaj pupiloj.

"Tute ne bruis la akvo ĉirkaŭ ni. Ni glitis en tiu blueta lumeto, pri kiu mi jam parolis ; ni troviĝis denove en kompleta mallumo kaj albordiĝis. La barko frapis ion malmolan. Refoje portita inter brakoj, mi retrovis sufiĉajn fortojn por kriegi. Subite mi silentis, kvazaŭ svenbatite de la lumego ; jes, mi troviĝis tiam meze de brilega lumo.
Mi eksaltis kaj stariĝis; tiam revenis ĉiuj miaj fortoj.

"Meze de iu salono, kiu aspektis al mi dekoraciita kaj meblita nur per floroj : floroj belegaj sed stultaj pro ties rubanoj el silko, kiuj ligis ilin al korboj samkiel oni trovas en vendejoj de la bulvardoj ; floroj tre civilizitaj samkiel tiuj, kiujn mi kutimis ricevi en la tualetejo post ĉiu « premiero ».
Meze de tiu tre « pariza » bonodoro, la nigra figuro de la viro kun masko staris kun krucitaj brakoj… kaj ekparolis :
"Trankviliĝu, Kristina !" ĝi diris. "Vin minacas neniu danĝero."

"Tio estis la Voĉo !

"Mia kolerego egalis mian konsternon. Mi impetis al tiu masko celante depreni ĝin por ekkoni la vizaĝon de la Voĉo. La vira formo diris :
"Vin minacas neniu danĝero, kondiĉe ke vi ne tuŝu la maskon !"
Ĝi delikate senmovigis miajn pugnojn kaj sidigis min. Poste ĝi genuiĝis antaŭ mi kaj silentis !

"La humileco de tiu gesto redonis al mi ioman kuraĝon. La lumo, kiu ĉirkaŭe precizigis ĉion, redonis al mia menso la realecon de la vivo. Eĉ se tio ŝajnis eksterordinara, la aventuron nun ĉirkaŭis materiaj aĵoj, kiujn mi povis vidi kaj tuŝi : la murtapiŝoj, mebloj, torĉoj, vazoj ; kaj tiuj floroj, pri kiuj mi preskaŭ dirus de kie ili venis en ties oritaj korbetoj… kaj kiom tiuj kostis…Ĉio tio nepre tenis mian imagopovon en la limoj de iu salono tiel banala, kiel multaj aliaj, kiuj almenaŭ sin pravigas ne okupi subteretaĝojn de l' Operejo !

"Mi sendube rilatis kun iu terura originalulo, kiu mistere sukcesis loĝi en la keloj, kiel senmonaj aliuloj. Pere de la muta kompliceco de l' administracio, li eltrovis definitivan ŝirmejon en la formetejoj de tiu moderna Babelturo, kie oni intrigis, kantis en ĉiuj lingvoj, amis en ĉiuj dialektoj.

"Nu!... la Voĉo, kiun mi rekonis sub tiu masko, kiu ne sukcesis kaŝi lin antaŭ mi, tiu Voĉo estis tiu ulo, kiu estis genuiĝanta antaŭ mi : nur iu viro !…"


* Stikso :
Rivero en Hadeso, kiun ĝi ĉirkaŭis sep fojojn ; ĝiaj akvoj igis nevundebla.
Hadeso :
1. la dio de la submondo ĉe helenoj (poste identigita kun Plutono).
2. Tiu subtera mondo mem (=infero).
NB : Infero = Ĉe la antikvuloj, subtera loko, kie loĝis la animoj, bonaj aŭ malbonaj, de la mortintoj: Vergilio rakontas viziton de Eneo en la infero.

**Karono :
Pramisto de la mortintoj, en la helena kaj Roma religioj.


-------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------