Ĉapitro 3


Dume okazis la adiaŭa ceremonio.

Mi jam skribis, ke la sinjoroj Debienne kaj Poligny organizis tiun belegan feston okaze de sia foriro. Kiel oni diras hodiaŭ, ili deziris "bele morti".

Por efektivigi tiun programon, ilin helpis ĉiuj gravuloj de la parizaj mondumo kaj arta societo. Ĉiuj rendevuis en la dancsalono. Tie, kun kaliko da ĉampano mane kaj preta parolado surlange, madamo Sorelli atendis la eksiĝantajn estrojn. Malantaŭ ŝi, svarmis ŝiaj junaj kaj maljunaj kamaradoj de la baletistaro. Iuj mallaŭte interparolis pri la tiutagaj eventoj dum aliaj diskrete kaj komplice mansignis al geamikoj. Tiu babilema homamaso ĉirkaŭis la bufedon starigitan sur la dekliva planko inter "la milita danco" kaj la "kampara danco" de sinjoro Boulanger.*

Kelkaj baletistinoj jam estis surmetintaj urbajn vestaĵojn dum la plejmulto ankoraŭ surhavis sian jupon el fajna gazo; sed ĉiuj opiniis, ke ili faru laŭcirkonstancan mienon. Nur la etulino Jammes (dekkvinjara, jen feliĉa aĝo) ŝajne forgesis la fantomon kaj la morton de Jozef Buket. Ŝi senĉese babilis, babiladis, saltetis, petolis. Madamo Sorelli senpacience kaj severe revokis ŝin laŭordi, ĉar la sinjoroj Debienne kaj Poligny ekaperis sur la ŝtupoj de la dancsalono.

Ĉiuj rimarkis, ke la eksiĝantaj sinjoroj aspektas gajaj. Tia sinteno ŝajnas natura al neniu provinciano sed en Parizo tio tre plaĉis. Neniam iĝos Parizano iu, kiu ne lernis surmeti ĝojomaskon sur siajn dolorojn kaj la duonmaskon de tristeco, enuo aŭ indiferento sur sian privatan feliĉon. Se vi scias, ke iu el viaj amikoj estas ĉagrenita, ne provu lin konsoli: li diros al vi, ke li jam konsoliĝis. Sed se al li okazis iu feliĉiga evento, lin tute ne gratulu: li opinias sian feliĉon tiel natura, ke viaj paroloj lin mirigos.

En Parizo, oni estas ĉiam kvazaŭ en maskobalo. Do, tiel bone informitaj personoj kiel la sinjoroj Debienne kaj Poligny certe ne erarus elmontri sian ĉagrenon, tamen realan. Ili jam tro ridetis al madamo Sorelli, kiu komencis diri sian komplimenton.Tiu stultulino Jammes tiam interrompis la ridetojn de ambaŭ sinjoroj direktoroj tiel subite, ke aperis al ĉiuj ĉeestantoj iliaj submaskaj vizaĝoj, bedaŭraj kaj timegaj.

"La fantomo de l' operejo!"

Tion ekkriis Jammes kun nedifinebla terurvoĉo. En la nigre vestita homamaso ŝi fingromontris al vizaĝo tiel palega, funebra kaj malbela kaj kun tiom profundaj nigraj truoj sub la brovaj arkoj, ke la mortokranio tuj grandioze sukcesis.

"La fantomo de l' operejo! La fantomo de l' operejo!"

Oni ridis kaj interpuŝiĝis, dezirante regali trinkaĵon al la fantomo de l' operejo - sed li jam malaperis! Li estis ŝoviĝinta tra la homamaso kaj oni vane reserĉadis lin. Dume, du maljunaj sinjoroj provis kvietigi la etulinon Jammes; kriis kiel pavo la etulino Giry.

Madamo Sorelli koleregis ĉar ŝi ne sukcesis finlegi sian paroladon. La sinjoroj Debienne kaj Poligny ŝin brakumis kaj dankis, antaŭ ol fuĝi tiel rapide kiel la fantomo mem. Pri tio neniu miris: ĉiu ja sciis, ke ili devos elteni saman ceremonion sur la supra etaĝo, en la kantosalono. Finfine, la lastan fojon, ili akceptos siajn intimajn geamikojn en la vasta vestiblo de la direktora oficejo, kie estis planita vera vespermanĝo.

Tie ni retrovas ilin kune kun la novaj estroj sinjoroj Armand Moncharmin kaj Firmin Rikardo. Tiuj apenaŭ konis la aliajn sed ili multobligis siajn amikajn parolojn kaj la novuloj respondis kun multegaj komplimentoj. Tial la gastoj, kiuj jam timis pasigi vesperon iom tristan, tuj faris ĝojajn mienojn. La vespermanĝo estis preskaŭ gaja. Iuj proponis plurajn tostojn; Lia registara komisaro estis ja tre lerta, miksante pasintan gloron kun estonta sukceso, tiel ke inter la gastoj baldaŭ regis la plej elkora afableco.

La transdono de la estraj povoj jam okazis kiel eble plej simple je la antaŭa tago. La lastaj problemoj inter la malnova kaj nova estraroj ricevis siajn solvojn sub la prezidado de la registara komisaro. Ĉiu tiel forte deziris reciprokan konsenton, ke neniu fakte tro miris vidi kvar ridetantajn vizaĝojn de la iamaj kaj nunaj direktoroj dum tiu memorinda vespero.

La sinjoroj Debienne kaj Poligny donis jam du tre malgrandajn ŝlosilojn al la sinjoroj Moncharmin kaj Rikardo. Tiuj estis komunaj ŝlosiloj, kiuj malfermas ĉiujn pordojn (plurmilojn) en la Nacia Muzika-Akademio. Kiel objektoj de ĉies sciavido, tiuj etaj ŝlosiloj rapidege pasis de mano al mano. Tiam forlogis la atenton de kelkaj malkovro ĉe la tabla ekstremaĵo: jen la stranga palega kaj fantasta vizaĝo kun la kavaj okultruoj, kiu jam aperis en la dancsalono, kaj kiun salutis la etulino Jammes per tiuj vortoj:

"La fantomo de l' operejo! La fantomo de l' operejo!"

* Du pentraĵoj de Gustave Boulanger (1824-1888) en la dancsalono ("Foyer de la Danse") de la operejo de Parizo.

-------------------------DAŬRIGOTA --------------------------