Tie li estis kiel plej ordinara gasto, krom tio, ke li nek manĝis nek trinkis. Tiuj kiuj komence ridetante rigardis lin, finfine deturnis la kapon, ĉar ili tuj havis la plej funebrajn pensojn ĉe tia vido. Neniu denove ŝercis kiel en la dancsalono, neniu ekkriis: "Jen la fantomo de l' operejo!"

Neniun vorton li parolis, kaj eĉ ne liaj najbaroj povis diri je kia preciza momento li alvenis kaj sidiĝi. Sed laŭ ĉies opinio, se iam mortintoj revenus sidiĝi ĉetable de vivantoj, ili ne povus montri pli makabran vizaĝon. La geamikoj de la sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin supozis, ke tiu senkarna gasto estas intimulo de la sinjoroj Debienne kaj Poligny, dum la geamikoj de tiuj ĉi lastaj kredis, ke tiu "kadavro" estas unu el la klientoj de Rikardo kaj Moncharmin. Tial oni tute ne aŭdacis ofendi tiun transtomban gaston per demando por klarigo aŭ duba serĉo.

Iuj kunmanĝantoj ja konis la legendon de l' fantomo kaj ties priskribon faritan de la ĉefmaŝinisto, sed ili sciis nenion pri la morto de Jozef Buket. Ili imagis, ke la ulo ĉe la tabla finaĵo povus esti iel vivanta realaĵo de tiu "fantomo", kiun estigis (iliaopinie) la ĝisosta superstiĉo de la dungitaro de l' operejo.

Tamen, la fantomo legende estis sennaza dum tiu persono havis nazon. En siaj "memoraĵoj" Moncharmin asertis, ke la nazo de la gasto travideblas. "Lia nazo estis longa kaj travidebla", li skribis, kaj mi aldonas, ke povus esti falsa nazo. S-ro Moncharmin eble konfuzis iun travideblan ion nur brilantan. Ĉiu scias, ke danke al la scienco oni faras admirindajn falsajn nazojn por tiuj, kiujn naturo aŭ ia operacio senigis de la nazo.

Ĉu la fantomo tiunokte efektive seninvitite venis al la bankedo? Kaj ĉu oni povas certiĝi, ke tio estis la vizaĝo de la fantomo mem? Kiu aŭdacus tion aserti?

Se mi raportas pri tiu incidento, tio ne okazas ĉar mi volas iom konvinki aŭ provi konvinki la leganton, ke la fantomo kapablas mirindan aŭdacon, sed ĉar fakte tio ja eblas.

Jen ŝajne do sufiĉa da kaŭzo. S-ro Armand Moncharmin en siaj verkitaj "memoraĵoj" laŭvorte skribas:

"Ĉapitro XI: Kiam mi pensas pri tiu vespero, mi ne povas apartigi la konfidencon, kiun la sinjoroj Debienne kaj Poligny faris al ni en sia oficejo, rilate al la vespermanĝa ĉeesto de tiu fantoma persono, kiun neniu konis."

"Jen precize kio okazis:
Sinjoroj Debienne kaj Poligny, kiuj sidis ĉe al meza tablo, ankoraŭ ne ekvidis la ulon kun la skeleta vizaĝo, kiam tiu ĉi subite ekparolis.

"La baletistinoj pravas, li diris. La morto de tiu kompatinda Jozef Buket eble ne estas tiel natura, kiel oni konjektas."

"Debienne kaj Poligny eksaltis: "Ĉu Buket mortis?" ili ekkriis.

"Jes, kviete respondis la viro aŭ ombro de viro. Oni retrovis lin pendumita ĉi-vespere, en la tria subteretaĝo, inter panelo kaj dekoracio por reĝo de Lahore".

Ambaŭ direktoroj aŭ eks-direktoroj tuj stariĝis kaj strange fikse rigardis sian interparolanton. Ili malkvietis pli laŭracie, tio estas: pli malkvieta ol iu normale sentus sin post anonco de la ĉefmaŝinista pendumado. Ili rigardis unu la alian kaj iĝis pli palaj ol la tablotuko. Fine Debienne mansignis al sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin. Poligny parolis kelkajn pardonvortojn al siaj gastoj kaj la kvaropo eniris la estran oficejon.

Mi lasu nun paroli Moncharmin:

"La sinjoroj Debienne kaj Poligny aspektis pli kaj pli malkvietaj, li rakontis en siaj memoraĵoj. Ŝajnis, ke ili devos diri al ni ion tre ĝenan.

"Unue, ili demandis ĉu ni konas la ulon sidintan ĉe tabla finaĵo, kiu informis ilin pri la morto de Jozef Buket. Post nea respondo nia, ili aspektis eĉ pli maltrankvilaj. El niaj manoj ili prenis la komunajn ŝlosilojn, kaj observis ilin dum momento, balancante la kapon. Tiam ili konsilis, ke ni tutsekrete farigu novajn serurojn por la apartamentoj, oficejoj kaj gardaĵoj, kies hermetikan fermitecon ni deziras. Dirante tion, ili estis tiel komikaj, ke ni ekridis kaj demandis, ĉu ekzistas ŝtelistoj en la operejo. Ili respondis, ke io pli malbona ekzistas: la fantomo. Ni denove ekridis, kun tiu konvinko, ke ili ŝercas, kvazaŭ temus pri finrealigo por la intima festo. Pro ilia peto, ni poste retrovis nian "seriozan" sintenon kaj decidis partopreni en tiu ludo por ilin plezurigi.

"Ili asertis, ke neniam ili parolus al ni pri tiu fantomo, sed tiu ĉi mem ilin ordonis ricevi nian promeson, ke ni estu afablaj kun li kaj akceptu ĉion, kion li postulos. Ili sentis sin tamen tro feliĉaj forlasi tiun teatron, kie regis tirana ombro, kaj liberiĝi de ĝi samtempe. Ĝis la lasta momento, ili hezitis konigi al ni tiom strangan aventuron, por kiu niaj skeptikaj mensoj ne estis preparitaj. Tiam, la anonco pri la morto de Jozef Buket subite memorigis ke, ĉiufoje kiam ili ne plenumus la dezirojn de la fantomo, iu fantasta aŭ funebra evento ilin rapide revenigus al ilia dependa sento."

--------------------------DAŬRIGOTA ------------------------