Dum tiu neatendita parolado dirita per la plej sekreta kaj grava tono, mi rigardis al Rikardo.

Kiam li estis studento, li famis kiel ŝercemulo, kiu bone konis ĉiujn manierojn por primoki aliulojn, kaj tion ja spertis la pordistinoj de l’ bulvardo Saint-Michel. *

Tial, ŝajne siavice li multe plezuriĝis pri tiu "menuo", kiun oni prezentis al li. De tiu plado li ne perdis iun buŝplenon, kvankam tiu "spicaĵo" estis iom funebra pro la morto de Jozef Buket. Li ĉagrenite kapbalancis kaj, dum la aliaj parolis, lia mieno fariĝis tristega - kvazaŭ li bedaŭrus tiun aferon de l’ operejo, eksciinte la ĉeeston de tiu fantomo.

Mi ne povis pli bone fari ol serveme kopii tiun senesperan sintenon. Tamen, malgraŭ niaj grandaj streboj, fine ni ne sukcesis bridi nian ridadon antaŭ la sinjoroj Debienne kaj Poligny. Je la vido de nia subita ŝanĝo de plej morna spiritostato al la plej senhonta gajeco, ili ŝajnigis supozi, ke ni freneziĝas.

Ĉar tiu farso jam tro longe daŭris, Rikardo mistere demandis :

"Sed, nu, kion do volas tiu fantomo ? "

Sinjoro Poligny direktis sin al sia oficejo kaj revenis kun kopio de la klaŭzaro.

Tiu klaŭzaro komenciĝis per tiuj vortoj :

« Al la spektakloj de la Nacia Muzika-Akademio, la estro de l’ operejo nepre alportu la pompon, kiu konvenas al la unua franca lirika scenejo. »

Kaj ĝi finiĝis per la artikolo tiel skribita :

« Tiu privilegio povos esti deprenita :
1° Se la direktoro malobservos la interkonsentitajn dispoziciojn de ĉi tiu klaŭzaro. »

Sekvis ĉiuj tiuj dispozicioj.

Sinjoro Moncharmin diris, ke tiu kopio skribita per nigra inko estas ĝuste konforma al tiu, kiun ni posedas.

Tamen ni vidis, ke la klaŭzaro, kiun prezentis al ni s-ro Poligny, enhavas finan alineon en ruĝa inko. Tiuj linioj estis strangaj kaj malglataj kvazaŭ skribitaj per alumeteroj. Tio aspektis kiel skribmaniero de infano, kiu daŭre desegnas streketojn kaj ankoraŭ ne scias kunligi siajn literojn. Kaj tiu alineo, kiu strange plilongigis la artikolon 98, laŭvortis :

« 5° Se la direktoro prokrastos je pli ol dek kvin tagoj la monatpagon, kiun li ŝuldas al la fantomo de l’ operejo, monatpagon difinitan je 20 000 frankoj ĝis ordonŝanĝo – do 240 000 frankojn ĉiujare. »

Sinjoro Poligny heziteme montrofingris al tiu ĉefa klaŭzo, kiun ni certe ne antaŭvidis.

"Ĉu jen la tuto? Ĉu li ne deziras ankoraŭ ion alian?", demandis Rikardo kun sia plej firma memrego.
"Jes ja !", respondis Poligny.

Tiam, li plu foliumis la klaŭzaron kaj laŭtlegis :

« Artikolo 63 :
Dum ĉiuj prezentadoj estu rezervita por la ŝtatestro la granda antaŭscenejo dekstre de la unua vico de sidlokoj.
Estu al dispono por la ministro : lunde la parterloĝio n-ro 20 ; merkrede kaj vendrede la unua loĝio n-ro 30.
Estu ĉiutage destinita al la prefektoj de la departemento Sejno kaj de la polico la dua loĝio n-ro 27. »

Denove, s-ro Poligny montris al ni linion skribitan per ruĝa inko aldonitan fine de la artiklo :

« Dum ĉiuj prezentadoj estu la unua loĝio n-ro 5 al dispono de la fantomo de l’ operejo. »

Leginte tiun ĉi lastan postulon, ni stariĝis kaj varme manpremis niajn du antaŭulojn, kaj ilin gratulis pro la ĉarma ŝerco, kiun ili inventis. Jen plia pruvo, ke plu vivas la franca ŝercema tradicio.

Rikardo eĉ aldonis, ke li ja komprenas nun kial la sinjoroj Debienne kaj Poligny forlasas sian estrecon de la Nacia Muzika-Akademio : ne plu eblis profitdonaj aferoj pro tiu fantomo tiom postulema.

"Kompreneble", aplombe aprobis s-ro Poligny. "240 000 frankojn ! Tion oni ne trovas sub ĉevalhufo !**… Kaj ĉu vi kalkulis, kiom da mono mankas al ni pro la ne-ludono de l’ unua loĝio n-ro 5, al dispono de l’ fantomo por ĉiuj prezentadoj ?! Krome ni devis repagi la abonon ! Estas terure ! Nu, ni certe ne laboras por vivteni fantomon… Do, ni preferas foriri !"
"Jes", ripetis s-ro Debienne, "ni preferas foriri. Ni foriru !"

Kaj li stariĝis.
Rikardo diris tiam :

"Tamen, ŝajnas al ni, ke vi estas ja tre bonkoraj al tiu fantomo. Se mi havus fantomon tiom ĝenan, mi ne hezitus ĝin arestigi…"

"Sed kie ? Kiel ? ili ambaŭ ĥore ekkriis. Neniam ni vidis lin! "

"Ĉu ne tiam, kiam li venas en sian loĝion ?"
"Neniam ni vidis lin en sia loĝio."
"Do, ludonu ĝin !"
"Ĉu ludoni la loĝion de l’ fantomo ? Nu, sinjoroj ! Nur provu !"

Tiam nia kvaropo eliris el la direktora laborĉambro .
Mi kaj Rikardo neniam tiom laŭte ridis.


*Bulvardo Saint-Michel, apud la Sorbonne universitato.
** "Tion oni ne trovas sub ĉevalhufo" : Franca dirmaniero por signifi aŭ grandan malfacilaĵon, aŭ raraĵon, precipe altvaloran.


-----------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------