Kristina eniris, per laca gesto demetis sian maskon, kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

Ŝi suspiris kaj prenis sian belan vizaĝon inter la manojn.
Pri kio ŝi pensis ?… Ĉu pri Raoul ?... Ne !...ĉar Raoul aŭdis ŝin flustri :
"Kompatinda Eriko !"

Unue li kredis, ke li misaŭdis ŝin.
Unue li estis konvinkita, ke se iu estus plendinda, tiu estus li, Raoul.
Kio pli normala post tio, kio okazis inter ili, ke ŝi vespire dirus : "Kompatinda Raoul !"

Kiun rolon ludis tiu Eriko en la suspiroj de Kristina ?
Kaj kial do la eta feino de la Nordo plendis Erikon dum Raoul estis tiom malfeliĉa ?

Kristina komencis skribi kviete, trankvile. Tiel pace, ke tio strange kaj malagrable impresis lin, kiu ankoraŭ tremetis pro la dramo, kiu ĵus apartigis ilin.
"Kia memrego !" li diris al si…

Tiel ŝi skribis kaj plenigis du, tri, kvar folietojn.

Subite ŝi levis la kapon kaj kaŝis la folietojn en sian korsaĵon… Ŝi ŝajne aŭskultis… Ankaŭ Raoul aŭskultis...

De kie venis tiu stranga bruo, tiu malproksima ritmo ?... tiu obtuza kanto ŝajne eliris el la muroj… Jes, ŝajne kantis la muroj !... La kanto fariĝis pli klara… ties paroloj kompreneblaj… Oni distingis unu voĉon… tre belan, tre dolĉan kaj allogan voĉon… sed tiom da dolĉeco restis tamen vira… tial oni antaŭjuĝus, ke la voĉo tute ne apartenas al virino…

La voĉo daŭre alproksimiĝis… ĝi preterpasis la murojn… alvenis… kaj estis nun en la ĉambro, antaŭ Kristina…

Kristina stariĝis kaj parolis al la voĉo kvazaŭ ŝi alparolus iun apud si.
"Jen mi, Eriko !" ŝi diris. "Mi estas preta sed vi mem malfruas, mia amiko."

Raoul, kiu singarde rigardis el malantaŭ la kurteno, ne povis kredi siajn okulojn, kiuj fakte vidis … nenion !

La fizionomio de Kristina lumiĝis. Bela rideto aperis sur siaj palegaj lipoj, samkiel la rideto de resaniĝantoj, kiuj komencas esperi, ke la malsano fine ne mortigos ilin.

La senkorpa voĉo denove kantis, kaj Raoul ankoraŭ ne aŭdis ion tian en la mondo.
Ĉar per unu nura spiro tiu voĉo samtempe kunigis la ekstremojn : ĝi estis la plej forte kaj heroe milda ; la plej venke malica ; la plej dolĉa en sia forto ; la plej forta en sia dolĉeco ; kaj fine la plej nerezisteble triumfanta.

Tie estis definitivaj tonoj, kiuj majstre kantis. Tiuj, per la nura efiko de ilia aŭdado, certe devis naski altajn akcentojn ĉe la mortulemoj, kiuj sentas, ŝatas kaj interpretas muzikon.
Tie estis kvieta kaj pura harmonifonto, el kiu la adeptoj povis tute sendanĝere pie trinki, kun la certeco tie trinki la muzikan gracon.
Kaj trafinte diecon ilia arto estis do transfigurita.

Raoul aŭskultis tiun voĉon kun febro.
Li komencis kompreni, kiel eblis al Kristina aperi iun vesperon antaŭ konsternita publiko, kun sonoj el nekonata beleco, el superhoma fervoro, verŝajne ankoraŭ sub la influo de la mistera kaj nevidebla majstro !
Kaj li des pli komprenis tiun eksterordinaran eventon, aŭskultante la esceptan voĉon, kiu fakte kantis nenion esceptan : tiun vesperon el koto ŝi faris lazuran ĉielon.
La banaleco de la versoj, la facileco kaj preskaŭ populara vulgareco de la melodio aperis des pli beligitaj per iu inspiro, kiu levis kaj kunportis ilin en la ĉielon sur la flugiloj de la pasio.
Ĉar tiu anĝela voĉo glorigis paganan himnon.

Tiu voĉo kantis « la geedziĝnokton » de Romeo kaj Julieta.

Raoul vidis, ke Kristina etendis la brakojn al la voĉo, samkiel ŝi jam faris en la tombejo de Perros al la nevidebla violono, kiu ludis « la resurekton de Lazaro ».

Nenio povus priskribi la pasion, per kiu la voĉo diris :

"Al mi eterne vin
katenas la destin’ !... "

Raoul pro tio havis la koron trapikitan.
Baraktante kontraŭ la ĉarmon, kiu ŝajne deprenis de li tutan volon kaj energion, kaj preskaŭ tutan komprenkapablon ĝuste kiam tio plej necesis, li sukcesis kuntiri la kurtenon, kiu kaŝis lin, kaj antaŭen paŝis al Kristina.

Tiu ĉi iris ĝis la fundo de la tualetejo, kies tutan muron kovris granda spegulo, kiu reflektis ŝian bildon.
Ĉar Raoul staris ĝuste malantaŭ Kristina, ŝi ne povis vidi lin en la spegulo.

"Al mi eterne vin
katenas la destin’ !... "

Kristina pluiris al sia bildo kaj ŝia bildo malsupren venis al ŝi.
La du Kristinaj – la korpo kaj la bildo – finfine tuŝiĝis, kunfandiĝis, kaj Raoul etendis la brakoj por preni ilin ambaŭ.

Sed per ia blindiga miraklo, kiu ŝanceligis lin, Raoul subite estis retroĵetita dum iu frosta vento blovis sur lian vizaĝon.

Li vidis ne du, sed kvar, ok, dudek Kristinajn, kiuj turnis ĉirkaŭ lin kun tiom da lerteco, kiuj mokis kaj fuĝis tiel rapide, ke lia mano ne sukcesis tuŝi unu el ili.
Finfine ĉio refariĝis senmova, kaj li vidis sin mem en la spegulo.
Sed Kristina estis malaperinta !

Li impetis al la spegulo. Li koliziis kun la muroj.
Neniu !
Tamen en la tualetejo daŭre sonis malproksima kaj pasia ritmo:

"Al mi eterne vin
katenas la destin’ !... "

Liaj manoj premetis lian ŝvitan frunton, tuŝetis la vekitan karnon, palpe serĉis en la duonlumo, kaj revigligis la flamon de la gasbeko.

Li estis certa, ke li ne sonĝis.
Li troviĝis meze de eksterordinara ludo fizika kaj morala, kies ŝlosilon li ne havis, kaj kiu eble neniigos lin.

Li svage imagis sin, kvazaŭ aventurema princo transirinte la malpermesitan limon de feina fabelo, kaj kiu ne plu miru esti kaptita de magiaj fenomenoj, kiujn pro amo li senpripense alfrontis kaj liberigis…

Tra kie ?... Tra kie Kristina foriris ?... Tra kie ŝi revenos ?...

Ĉu iam ŝi revenos ?... Ve ! Ĉu ŝi ne diris al li : "Jen la fino !"… kaj ĉu la muroj ne daŭre kantis :
"Al mi eterne vin
katenas la destin’ !..."

Tiam lacega, venkita, kun malklara menso, li sidiĝis sur la saman lokon, kiun ĵus forlasis Kristina. Samkiel ŝi, li prenis sian kapon inter la manojn.
Kiam li relevis ĝin, larmoj abunde fluis laŭ la juna vizaĝo, veraj kaj pezaj larmoj, kiel tiuj de ĵaluzaj infanoj ; larmoj, kiuj ploris sur tiu malfeliĉo tute ne fantazia sed komuna al ĉiuj geamantoj sur la tero, kiun li laŭtvoĉe precizigis :

"Kiu estas tiu Eriko ?"

-------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------------