Ŝi mensogis.
Kaj tion li diris al ŝi per malama kaj infana tono.

" Vi mensogas, sinjorino ! Ĉar vi ne amas min ; neniam vi amis min ! Necesas esti povra juna malfeliĉulo por sin lasi tiel trompi, kiel tio okazis al mi ! Kial do per via sinteno, per la ĝojo en via rigardo kaj eĉ per via silento dum nia interparolado en Perros, vi permesis al mi ĉiujn esperojn ?... ĉiujn honestajn esperojn, sinjorino, ĉar mi estas honesta viro, kiu kredis vin honesta virino, dum vi intencis nur moki min ! Ve ! Vi ja mokis ĉiujn ! Vi hontinde trompis la naivan koron de via bonfarintino mem, kiu tamen plu kredas je via sincereco, dum vi aperas en la balo de l’ Operejo kun la ruĝa Morto !... Mi malestimas vin ! "

Kaj li ploris.
Ŝi lasis lin insulti ŝin. Unu nuran celon ŝi havis : lin restigi.

" Iam vi petos de mi pardonon pro ĉiuj tiuj aĉaj paroloj, Raoul ; kaj mi pardonos vin ! "

Li nee skuis la kapon.

" Ne ! Ne !... Vi frenezigis min ! Dume mi imagis, ke nur unu celon mi havas en la vivo : donaci mian nomon al fraŭlino de l’ Operejo."
“ Kompatinda Raoul !”
“ Mi mortos pro honto !”
“ Vivadu, amiko mia !” Kristina diris per grava ŝanĝita voĉo. “Kaj adiaŭ !”
“ Adiaŭ, Kristina !”
“ Adiaŭ, Raoul !”

La juna viro ŝancelige antaŭeniris.
Li aŭdacis unu plian sarkasmon :

"Ho ! Vi ja permesos, ke de tempo al tempo mi plu venu por aplaŭdi vin… "
" Mi ne plu kantos, Raoul ! "
"Ĉu vere ? " li aldonis kun plia ironio… "Oni organizos distraĵojn por vi ! Mi gratulas !... Sed iun vesperon ni renkontiĝos en la Arbaro, ĉu ne ? "
"Nek en la Arbaro, nek aliloke, Raoul. Vi ne plu revidos min… "

"Ĉu almenaŭ mi sciu, al kiuj tenebroj vi reiros ? … Al kiu infero vi reiros, mistera sinjorino ? … aŭ al kiu paradizo ? "
" Mi venis ĝuste por diri tion al vi… amiko mia… sed tion ne plu povas … Vi ne kredus min ! Vi perdis fidon en mi, Raoul. Jen la fino ! '

Ŝi diris : « Jen la fino ! » tiel senespere, ke la juna viro tremetis, kaj la rimorso pri lia krueleco komencis perturbi lian animon.

Li ekkriis :
" Nu… Ĉu vi diru, kion signifas ĉio tio ? … Vi estas libera, sen katenoj… promenadas en la urbo… surmetas duonmaskon por iri al balo… Kial vi ne reiras hejmen ? … Kion vi faris de du semajnoj ? … Kion signifas tiu fabelo pri la Muzikanĝelo, kiun vi rakontis al panjo Valerius ?... Iu eble trompis vin, ekspluatis vian naivecon… Mi mem povas atesti la eventojn en Perros… sed nun vi scias, pri kio temas, ĉu ? … Vi aspektas al mi tre saĝa, Kristina… Vi scias, kion vi faras !... tamen panjo Valerius daŭre atendas vin, elvokante vian « bonan feon » !... Bonvolu vin komprenigi, mi petas !... Aliulojn tio ankaŭ iluziigus !... Kion signifas tiu komedio ? "

Kristina simple demetis sian maskon kaj diris :
" Tio estas tragedio, amiko mia…"

Tiam Raoul vidis ŝian vizaĝon, kaj ne povis reteni ekkrion de miro kaj timego. Ĝiaj antaŭaj freŝaj koloroj estis malaperintaj. Morta paleco kuŝis sur tiuj trajtoj, kiujn li konis tiom ĉarmaj kaj dolĉaj, kvazaŭ rebriloj de paca gracio kaj de senbatala konscio. Kiel turmentataj ili estis nun ! La dolorsulko senkompate kavigis ilin. Kaj la belaj helaj okuloj de Kristina (antaŭe klaraj kiel la lagoj, kiuj elvokis la okulojn de la eta Lotte) tiun vesperon aspektis profunde obskuraj, misteraj, nesondigeblaj, kaj tute ĉirkaŭitaj de terure malĝoja ombro.

" Amikino mia ! Amikino mia ! " li ĝemis etendante la brakojn… " Vi promesis al mi pardonon… "
"Eble ! … Eble iu tagon !... " ŝi respondis remetante sian maskon, kaj foriris malpermesante per forpelogesto, ke li sekvu ŝin.

Li intencis postkuri ŝin… sed ŝi turnis sin kaj refaris sian adiaŭgeston per tiom suverena aŭtoritato, ke li ne aŭdacis plu paŝi.

Li rigardis ŝin foriri… Kaj siavice li malsupreniris en la homamason, ne precize sciante, kion li faras, kun batantaj tempioj kaj ŝirita koro.

Li demandis en la ĉambroj, kiujn li trairis, ĉu oni ne vidis pasi la ruĝa Morto ?
Oni diris : " Kiu estas tiu ruĝa Morto ? " Kaj li respondis : " Tiu estas viro alivestita per mortokapo kaj granda ruĝa mantelo. " Oni ĉie diris, ke tie ĵus pasis tiu ruĝa Morto, kiu trenis sian ruĝan mantelon.

Sed nenie li renkontis lin, kaj ĉirkaŭ la dua matene li reiris en la koridoron malantaŭ la scenejo, kiu kondukis al la tualetejo de Kristina Daae.
Liaj paŝoj gvidis lin al tiu loko, kie komencis lia sufero.

Li frapis je la pordo. Neniu respondis. Li eniris samkiel li estis enirinta, kiam li ĉie serĉis la virvoĉon. La tualetejo estis senhoma. Gasbeko lumetis. Sur eta skribtablo kuŝis leterpapero. Li intencis skribi al Kristina, sed ekbruis paŝoj en la koridoro…

Li ĝustatempe kaŝiĝis en la buduaro apartigita de la tualetejo per nura kurteno.
Unu mano puŝe malfermis la pordon. Jen estis Kristina !

Li retenis sian spiron. Li volis vidi ! Li volis scii !... Li havis la senton, kvazaŭ li ĉeestos parton de la mistero, ke eble li komencos kompreni…

-----------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------------