LA FANTOMO DE L' OPEREJO (44)



ĈAPITRO XI

La morgaŭon post la tago, kiam Kristina malaperis antaŭ liaj okuloj kvazaŭ ia mirindaĵo, kiu daŭre igis lin malfidi siajn sensojn, sinjoro vicgrafo de Chagny iris al la domo de panjo Valerius por informiĝi.
Li hazarde trafis ĉarman scenon.

Ĉe la litkapo de la maljunulino, kiu sidis trikante en sia lito, Kristina faris punton. Neniam pli ĉarma ovala vizaĝo, neniam pli pura frunto, neniam pli dolĉa rigardo kliniĝis super laboron de virgulino. Malaperis la blueta konturo de ŝiaj helaj okuloj. Revenis freŝaj koloroj sur la vangoj de la fraŭlino. Raoul ne plu rekonis la tragikan vizaĝon de l' antaŭtago. Se ne aperus al la junulo la malgaja vualo, kiu kuŝis sur la adorindaj trajtoj, kiel la lasta postsigno de la terura dramo, kie baraktis tiu mistera infano, li povintus kredi, ke Kristina ne estis ties nekomprenebla heroino.

Dum li alproksimiĝis, ŝi stariĝis ŝajne sen iu emocio kaj etendis al li sian manon.
Sed Raoul estis tiel konsternita, ke li restis tie, neniigite, sen iu gesto, sen iu vorto.

"Nu ! Sinjoro Chagny !" ekkriis panjo Valerius. "Ĉu vi ne plu rekonas nian Kristinan? … Ŝia « bona feo » redonis ŝin al ni !"

"Panjo !" interrompis la fraŭlino per abrupta tono kaj forte ruĝiĝante ĝis la okuloj,
"Panjo, mi kredis, ke neniam plu temos pri tio! Vi ja scias, ke ne ekzistas muzikfeo!"

"Filino mia, li tamen instruis al vi dum tri monatoj !"

"Panjo, mi promesis ĉion klarigi al vi iun venontan tagon ; tion mi esperas… Sed vi promesis al mi, ke ĝis tiam vi silentos kaj neniam plu pridemandos min !"

"Kondiĉe, ke vi mem promesas neniam plu forlasi min ! Sed ĉu tion vi promesis al mi, Kristina ?…"

"Panjo, tio ĉio ne povus interesi sinjoron de Chagny..."

"Pri tio vi tute eraras, fraŭlino" interrompis la juna viro per voĉo, kiun li intencis firmigi kaj ŝajnigi brava, sed kiu estis nur tremetanta. "Ĉio, kiu temas pri vi, interesas min tiel forte, ke vi eble iam komprenos. Mi konfesas al vi, ke mia mirego egalas mian ĝojon retrovi vin apud via adopta patrino… Kaj el ĉio, kiu okazis inter ni hieraŭ, kion vi diris al mi kaj kion mi sukcesis diveni, nenio antaŭvidigis tiel rapidan revenon… Mi estus la unua, kiu ĝojiĝus pro tio, se vi ne obstine konservus pri ĉio la sekreton, kiu povus esti fatala por vi. Kaj mi estas via amiko jam de tro longe por ne maltrankviliĝi, samkiel sinjorino Valerius, pri tiu bedaŭrinda aventuro, kiu daŭre estos danĝera, ĝis kiam vi klarigos ties intrigon, kaj de kiu vi fine fariĝos la viktimo, Kristina..."

Je tiuj vortoj panjo Valerius maltrankviliĝis en sia lito.

"Kion signifas tio ?" ŝi ekkriis. "Ĉu Kristina estas en danĝero ?"

"Jes, sinjorino" kuraĝe asertis Raoul, malgraŭ la mansignoj de Kristina.

"Dio mia !" anhelante ekkriis la bona kaj naiva maljunulino. "Diru al mi ĉion, Kristina! … Nu, kial vi tamen trankviligis min ? Kaj pri kiu danĝero temas, sinjoro de Chagny ?"

"Mensogisto ekspluatas ŝian bonan fidon !"

"Ĉu la Muzikanĝelo estis trompisto ?"

"Ŝi mem diris al vi, ke ne ekzistas Muzikanĝelo !"

"Nu ! Pro Dio, kio do okazas ?" petegis la malsanulino.

"Sinjorino, ĉirkaŭ ni, ĉirkaŭ vi, ĉirkaŭ Kristina estas surtera mistero multe pli timinda ol ĉiuj fantomoj kaj feoj."

Panjo Valerius turnis teruritan vizaĝon al Kristina, sed tiu ĉi lasta jam impetis al sia adopta patrino kaj ĉirkaŭbrakumis ŝin.
"Ne kredu lin, bona panjo !… Ne kredu lin !..." ŝi rediris kaj provis konsoli ŝin per karesoj, ĉar la maljuna virino eligis korŝirantajn suspirojn.

"Nu, diru, ke vi ne plu forlasos min !" petegis la vidvino de la muzikinstruisto.

Kristina silentis kaj Raoul pludiris :
"Jen kion vi devas promesi, Kristina… Nur tio povas trankviligi min kaj vian patrinon ! Ni devontigus nin ne plu fari iun ajn demandon pri la pasinteco, se vi promesas al ni, ke vi restos sub nia protektado en la estonteco."

"Jen devigo, kiun mi ne trudas al vi, kaj promeso, kiun mi ne faros !" fiere asertis la juna virino. "Mi estas libera agi laŭ mia volo, sinjoro de Chagny… Nenion rajton vi havas kontroli min kaj mi petas, ke vi ĉesu tion ekde nun… Koncerne kion mi faris de du semajnoj, unu nura viro en la mondo rajtus postuli de mi la rakonton : mia edzo ! Nu, edzon mi ne havas kaj intencas neniam edziniĝi !"

Dirante tion kun forto, ŝi etendis la manon direkte al Raoul, kvazaŭ ŝi volus igi siajn parolojn solenajn.

Raoul paliĝis ne nur pro la paroloj mem, kiujn li ĵus aŭdis, sed ĉar li ĵus ekvidis sur unu fingro de Kristina ringon el oro.

"Vi ne havas edzon kaj tamen surhavas « geedzoringon »..."

Li volis ekpreni ŝian manon, sed Kristina deprenis ĝin de li.

"Tio estas donaco !" ŝi diris plu ruĝiĝante kaj vane penante kaŝi sian embarason.



---------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------