LA FANTOMO DE L' OPEREJO (45)


"Kristina ! Ĉar edzon vi ne havas, tiun ringon povus doni al vi nur tiu, kiu esperas edziniĝi kun vi ! Kial plu trompi min ? Kial plu turmenti min ? Tiu ringo signifas promeson ! Kaj tiun promeson vi akceptis !"

"Tion ankaŭ mi diris al ŝi !" ekkriis la maljuna virino.

"Kaj kion ŝi respondis al vi, sinjorino ?"

"Kion mi deziris !" ekkriis Kristina kun incito.
"Ĉu vi ne opinias, ke jam sufiĉe daŭris tiu pridemando, sinjoro ?… Rilate al mi..."

Tre emociita, Raoul timis, ke ŝi diros parolojn de definitiva rompo.
Ŝin li interrompis :

"Bonvolu pardoni, ke mi tiel parolis al vi, fraŭlino… Vi ja scias, pro kiu honesta sento mi enmiksiĝas nun en aferojn, kiuj verŝajne ne koncernas min ! Sed lasu min diri al vi, kion mi vidis… (ĉar mi vidis pli ol vi opinias, Kristina)… aŭ kion, mi kredis vidi ĉar fakte en tia aventuro oni almenaŭ dubas pri la atesto de siaj okuloj..."

"Kion do vi vidis aŭ kredis vidi, sinjoro ?"

"Mi vidis vian ekstazon, kiam sonis la voĉo, kiu eliris el la muro, aŭ el iu tualetejo, aŭ el apuda apartamento… Jes, vian ekstazon !… Kaj jen, kio timigas min rilate al vi !… Vi estas sub la plej danĝera el ĉiuj ĉarmoj !… kaj tamen vi ŝajne malkovris la trompadon, ĉar hodiaŭ vi mem diras, ke ne ekzistas muzikfeo… Nu, Kristina, kial vi denove sekvis lin ĉi-foje ? Kial vi stariĝis kun radianta vizaĝo, kvazaŭ vi efektive aŭdus la anĝelojn ? … Ha ! Tiu voĉo estas ja danĝera, Kristina, ĉar aŭdante ĝin, mi mem estis tiel ravita, ke mi tute ne komprenis kiel kaj tra kie vi malaperis de antaŭ miaj okuloj ! Kristina ! Kristina ! Je Dio, je la nomo de via patro, kiu estas en la ĉielo, kiu tiom amis vin, kaj kiu amis min, Kristina, diru al ni, al mi kaj via bonfarantino, diru kies voĉo ĝi estas ! Kaj ni savos vin malgraŭ via volo ! Nu ! Kiel nomiĝas tiu viro, Kristina ? … Tiu viro, kiu aŭdacis meti oran ringon sur vian fingron !"

"Sinjoro de Chagny, tion vi neniam scios ..." malvarme asertis la fraŭlino.

Tiam aŭdiĝis la akra voĉo de panjo Valerius, kiu subite subtenis Kristinan, sentante kiel malamike ŝia protektatino ĵus parolis al la vicgrafo.
"Sinjoro vicgrafo, eĉ se tiun virinon ŝi amas, tio ankoraŭ ne koncernas vin !"

"Ve ! Sinjorino !" humile respondis Raoul, kiu ne sukcesis reteni siajn larmojn…
"Ve ! Fakte, mi kredas, ke Kristina amas lin… Ĉio pruvas tion al mi, sed ne nur tio kaŭzas mian malesperon, sinjorino. Ĉar mi tute ne certas, ke tiu ulo amata de Kristina indas ŝian amon !"

"Nur mi juĝu pri tio, sinjoro!" diris Kristina rigardante Raoul en la okulojn kaj montrante al li vizaĝon kun suverena kolero.

Sentante, ke liaj fortoj forlasos lin, Raoul plu diris :
"Kiam iu uzas tiom romantikajn rimedojn celante delogi fraŭlinon..."

"...tio postulas, ke la viro estu malhonesta aŭ la fraŭlino vere stulta, ĉu ne ?"

"Kristina !"

"Raoul, kial do vi tiel kondamnas viron, kiun vi neniam vidis, kiun neniu konas, kaj pri kiu vi nenion scias ?..."

"Jes ja, Kristina ! … Jes ja… Mi konas almenaŭ tiun nomon, kiun vi volas kaŝi al mi por ĉiam… Via Muzikanĝelo nomiĝas Eriko, fraŭlino..."

Kristina tuj elperfidis sin. Ĉi-foje ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel altartuko.

Ŝi balbutis :
"Kiu diris tion al vi?"

"Vi mem !"

"Kiel do ?"

"Kiam vi plendis lin tiun vesperon de la maskobalo. Alvenante en via tualetejo, ĉu vi ne diris : « Kompatinda Eriko ! »… Nu, Kristina, ie staris kompatinda Raoul, kiu aŭdis vin."

"Jen la dua fojo, kiam vi aŭskultis ĉe la pordo, sinjoro de Chagny !"

"Mi ne estis malantaŭ la pordo !… Mi troviĝis en via tualetejo, fraŭlino."

"Kompatindulo !" ĝemis la juna virino, kiu ŝajnigis ĉiujn signojn de nepriskribebla timego. "Kompatindulo ! Ĉu vi ja volas, ke oni vin mortigu ?"

"Eble !"

Raoul prononcis tiun « Eble ! » kun tiom da amo kaj malespero, ke Kristina ne povis ne plorĝemi.
Ŝi prenis tiam liajn manojn kaj rigardis lin kun la tuta pura tenereco, kiun ŝi kapablis montri ; kaj sub tiuj okuloj la juna viro sentis, ke li jam senĉagreniĝis.

Kristina diris :
"Raoul, necesas forgesi la virvoĉon kaj eĉ ne plu memori ties nomon… kaj neniam plu provi deĉifri la misteron de tiu voĉo."

"Ĉu estas tiom terura tiu mistero ?"

"Ne ekzistas iu pli malbelega sur la tero !"

Silento malkunigis la gejunulojn. Raoul estis afliktita.

Ŝi insistis :
"Promesu al mi, ke vi faros nenion por « scii » … Promesu al mi, ke vi ne plu eniros mian tualetejon, se mi ne invitas vin tien..."

"Ĉu vi promesas, ke vi kelkfoje min invitos tien ?"

"Tion mi promesas al vi."

"Kiam ?"

"Morgaŭ."

"Nu, tion mi promesas al vi."

Jen estis iliaj lastaj vortoj tiun tagon.
Li kisis ŝiajn manojn kaj, malbenante Erikon, li foriris kaj sin promesis esti pacienca.

------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------------