LA FANTOMO DE L' OPEREJO (46)

Ĉapitro 12


La postan tagon li revidis ŝin en la Operejo. Ŝi daŭre portis la oran ringon sur sia fingro. Ŝi estis dolĉa kaj plaĉa. Ŝi parolis pri liaj projektoj, pri lia futuro kaj lia kariero.

Li sciigis al ŝi, ke la foriro de la polusa ekspedicio estas plifruigita; ke post tri semajnoj – aŭ plej malfrue unu monato – li forlasos Francion.

Preskaŭ gaje ŝi petis, ke li konsideru tiun vojaĝon kun ĝojo, kiel etapon de lia estonta gloro. Kaj dum li respondis, ke gloron sen amo li taksis senĉarma, ŝi traktis lin kiel infano, kies ĉagrenoj estu nedaŭraj.

Li diris al ŝi :
"Kristina, kiel vi povas paroli tiel facilanime pri tiom gravaj aferoj ? Ni eble neniam plu revidos unu la alian !… Dum tiu ekspedicio mi eble mortos !..."
"Kaj ankaŭ mi !" ŝi simple diris.

Ŝi ne plu ridetis, ne plu ŝercis. Ŝi ŝajne sonĝis pri iu nova afero, kiu unuafoje eniris ŝian menson. Ŝiaj okuloj radiis.

"Pri kio vi pensas, Kristina ?"
"Mi pensas, ke neniam plu ni revidos unu la alian..."
"Ĉu tio igas vin tiel radianta ?"
"Kaj post unu monato ni devos adiaŭi… por ĉiam !"
"Krom se ni promesos fidelecon kaj ĉiam atendos unu la alian."

Ŝi metis sian manon sur lian buŝon.
"Silentu, Raoul !… Vi ja scias, ke ne temas pri tio ! Kaj neniam ni geedziĝos ! Tio estu certa !"

Ŝi ŝajne penis subite kaŝi tre grandan ĝojon. Ŝi frapetis siajn manojn kun infana gajeco. Raoul rigardis ŝin malkviete, sen kompreni.

"Sed… sed..." ŝi plu diris, etendante siajn brakojn al la juna viro ; aŭ pli ĝuste : donante ilin kvazaŭ ŝi subite decidis oferti tiujn al li.
"Sed se ni ne povas geedziĝi, ni povas fianĉiĝi !… Neniu scios tion krom ni, Raoul ! … Okazis sekretaj geedziĝoj ! Kial ne sekretaj fianĉiĝoj ? … Amiko mia, unu tutan monaton ni estu do gefianĉoj !… Post unu monato vi foriros, kaj pro la rememoro de tiu monato mi povos esti feliĉa mian tutan vivon !"

Ŝia ideo ravis sin… Ŝi denove fariĝis serioza.
Ŝi diris : "Jen feliĉo, kiu suferigos neniun."

Raoul jam komprenis. Li tuj akceptis tiun ideon. Li tuj deziris realigi ĝin.
Kliniĝante kun senkompara humileco antaŭ Kristina, li diris :
"Fraŭlino, mi havas la honoron peti vian manon !"
"Sed vi jam posedas ambaŭ ilin, mia kara fianĉo !… Ho ! Raoul ! Kiaj feliĉaj ni estos !… Ni ludos la estontajn edzeton kaj edzineton !"

Raoul diris al si : « Kia malprudentulino ! Dum tiu monato, mi havos sufiĉe da tempo por forgesigi aŭ malkovri kaj detrui la misteron de la virvoĉo. Kaj post unu monato Kristina konsentos fariĝi mia edzino. Dum la atendo ni ludu ! »

Tio estis la plej bela ludo de la mondo, kiun ili ŝatis kiel puraj infanoj, kiuj ili fakte estis.
Ha ! Kiajn belajn parolojn ili diris unu la alian! Kiom da eternaj promesoj estis interŝanĝitaj ! La penso, ke ne estos iu por fari tiujn promesojn post unu monato lasis ilin en perturbo, kiun ili frandis kun terura plezuro inter ridoj kaj larmoj.

Ili « ludis koron » kiel aliaj ludas pilkon. Tamen, ĉar siajn proprajn korojn ili ĵetis unu al la alia, necesis esti spertaj por ricevi tiujn sen dolorigi ilin. Iun tagon – la okan tagon de la ludo – la koro de Raoul ege doloris ; la juna viro haltigis la partion pro tiuj strangaj vortoj :
"Mi ne plu foriros al la norda Poluso."

Kristina, kiu naive sonĝis ne pri tiu ebleco, subite konsciis pri la danĝero de la ludo kaj amare riproĉis tion al si. Ŝi ne respondis unu vorton kaj reiris hejmen.

Tio okazis tagmeze en la tualetejo de la kantistino, kie ŝi kutime rendevuis lin, kaj kie ili plezuriĝis per etaj manĝadoj : tri biskvitoj kaj du glasoj da portovino antaŭ bukedo da violoj.

Vespere ŝi ne kantis. Kaj li ne ricevis la kutiman leteron, kvankam ili permesis al si skribi unu al la alia ĉiutage tiun monaton.

La sekvan matenon li rapidis al la domo de panjo Valerius, kiu sciigis al li, ke Kristina ne ĉeestos du tagojn. La hieraŭan vesperon je la kvina ŝi foriris dirante, ke ŝi ne revenos antaŭ la postmorgaŭo. Raoul estis konsternita. Li malamis panjon Valerius, kiu sciigis al li tian novaĵon kun mirinda kvieteco. Li provis ricevi pliajn informojn sed la bona virino sendube sciis nenion. Ŝi simple konsentis respondi la frenezajn demandojn de la juna viro.

"Tio estas la sekreto de Kristina !"

Kaj dirante tion kun kortuŝa dolĉeco, ŝi levis unu fingron celante konsili diskretecon kaj samtempe kvietigi lin.

"Ha ! Nu !" malĝentile ekkriis Raoul subirante la ŝtuparon kvazaŭ frenezulo.
"Nu ! la fraŭlinoj estas bone protektitaj dank' al tiu panjo Valerius !..."

Kie estis Kristina ? … Du tagoj !… Du tagoj malpli en ilia tiom mallonga feliĉo ! Kaj pri tio kulpis li mem !… Ĉu ne estis ja klare, ke li devos foriri ? … Kaj se li firme intencis ne foriri, kial do li parolis tiel frue ?… Li kulpigis sin pri mallerteco kaj sentis sin la plej malfeliĉa dum kvardek ok horoj.

... Post kiuj Kristina reaperis.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------------