LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉap. 18 B

Subite vervega kaj agema, Lurĵo ĝoje revenis al Ĵermena kaj brakumis ŝin. Ĵermena kun feliĉo premis sin al lia flanko :

- Nu, poste, ambaŭ ni ’stos ja feliĉaj, ŝi diris.
- Jes ja ! Nenio kaj neniu plu tedos nin ! Mi volus, ke l’afer’ jam komencus.
- Kaj mi, ke ĝi jam finiĝus. Ho ! mi povos tiam pasigi tutan nokton kun vi!.. Fakte, jam ĉi-nokte mi ne devos rapidi. Hodiaŭ, mi havas tempon.
- Kial ?
- Ĉar Silvan’ foriris.
- Ĉu por fraŭdi ?
- Ne. Por serĉi Tomon.
- Tomon ?
- Jes, sian hundon. Li sendis ĝin por tabak’ hieraŭ, kaj oni ne plu revidis ĝin.
- Ha !... Via edz’ ankaŭ faras tion, ĉu ?
- Jes. Ekde nia kverel’, li rekomencis. Ĉar tiu ’stis la hund’ de Cezar’, li ’stas nun malkvieta. Li ŝatas ĝin.
- Ĉio baldaŭ finiĝos, diris Lurĵo. Nu, hop ! ni enlitiĝu ! Ĉi tien ni venis ne por paroli pri doganaferoj !

----------------------------

Fakte, tuj post vespermanĝo Silvano foriris por serĉi Tomon.

La antaŭtagon, li estis kunpreninta ĝin al Belgio, esperante ties rehejmeniĝon je ĉirkaŭ noktomezo, kiel kutime. Sed la hundo ne estis reveninta.

Silvano multe malkvietiĝis. Neniam Tom malfruis je pli ol unu horo. Dresita hundo ĉiam direkte revenas al la domo de sia mastro tuj post kiam oni ellasis ĝin. Kaj jam de longe Tom estis kutimiĝinta al tiu laboro. Estis ja timinde, ke nun finiĝas ĝia « kariero ».

Fraŭdanto neniam iras por serĉi sian hundon. Estus por doganisto tro facile lin atendi kaj aresti. Hundon, kiu ne revenas, oni lasu kaj forgesu. Oni ne plu parolu pri ĝi kaj tuj dresu alian. Sed por Silvano, Tom ne estis hundo kiel la aliaj. Jam de tro longe ili kune laboris. Memorigante Cezaron, ĝi ankaŭ estis kvazaŭ lia heredaĵo.

Tial estis Silvano foririnta per biciklo al Belgio.

Li unue iris al la nutraĵvendejo, kien li antaŭtage alportis la hundon. La estro klarigis, ke li ellasis la hundon ĉirkaŭ la deka vespere, kiel kutime. Li montris al li la vojon, laŭ kiu la besto estis foririnta, tre fortika sub sia ŝarĝo.

Nenian kialon Silvano havis por dubi pri la homo. De ĉiam, ili kune laboris. Kaj oni konis Tomon pro ĝia humoro. Ĝi ne estis tia hundo, kian nova mastro povus facile malsovaĝigi. La vendisto tute ne povintus pensi pri kaŝi kaj revendi ĝin.

Silvano do petis precizajn klarigojn koncerne la irvojon, kiun Tom elektis. Li poste reprenis sian biciklon por sekvi tiun direkton.

Li forlasis la vilaĝeton, antaŭeniris en la kamparon kaj laŭ mallarĝaj vojetoj ĉe la rando de la kampoj. Instinkte, sen ia gvidsigno, li direktis sin al la landlimo. Li strebis nur diveni la irvojon, kiun Tom certe preferintus sekvi. Li ofte revenis returne, celante ne preteratenti lokon survoje, kien la hundo eble paŝis.

Sen ekkonscii tion, li transpasis la landlimon, en tiu plata kaj nuda ebenaĵo, tiom malplena kiom la senlima ĉielvolbo, kiu kovras ĝin. Estis regiono, kiun oni nomas ĉi tie « les moers » (la marĉoj), kaj kiun la homoj malrapide ekprenis de la maro. Tiu tero konservas ankoraŭ iom de la grandeco kaj melankolio de sia mara pasinteco, pro sia dezerta nudeco, siaj monotone plataj horizontoj kaj samaspektaj areoj, kie la vento libere impetegas. Kampoj de sekalo kaj aveno, kaj paŝtejoj partigas tiun ebenaĵon. La akvo, tiu malamiko, kiun oni devas sencese reteni, elŝprucas el ĉie, saturas la teron, lasas sin antaŭflari tuj sub la sabla kaj malriĉa grundo. Sennombraj rojetoj limigas ĉiun ĉirkaŭbarejon, ricevas la akvon de defluiloj kaj dreniloj, dise plivastiĝas en marĉetoj, kie trinkas la brutaro. Ilin oni konjektas sub la ebena tapiŝo de la herbejoj, pro la viglaj vegetaĵoj – kanoj, junkoj, akvaj herboj – kiuj kreskas en iliaj fluejoj. Kaj trairante tiun regionon, oni miras vidi ĝin tiel dispecigita, ŝajne partigita per tiuj riveretoj kun rekta, geometria fluo, kruciĝantaj je ortangulo. Ili estas kvazaŭ vivanta kvadrataĵo desegnita de homoj por dreni la landon.

Tra tiu akva reto, Silvano antaŭeniris malrapide. Li estis tute sola. Ĉirkaŭ li, kun daŭra forto, la vento fajfis senĉesan kanzonon, kiu bruis en liaj oreloj. El lontano oni vidis ĝin alkuri, pro la senfina ondiĝo, kiu pasis kvazaŭ ondo sur la avenojn kaj herbojn. Pro tiu daŭra malmilda blovego, oni sentis la proksimecon de la maro.

Dank’al tabuloj dise instalitaj, Silvano transpasis la rojetojn. Aŭ li ĵetis sian biciklon super tiujn ĉi antaŭ ol mem transsalti. Laŭ la akvoprofundeco, li strebis malkovri la vadejojn, kiujn Tom preferintus. Ĉiufoje, kiam li vidis sur la herbo malproksiman makulon, li devojiĝis kaj alproksimiĝis por kontroli, ĉu ne temas pri lia hundo. Li iom post iom laciĝis kaj malkuraĝiĝis. Nuntempe li plu antaŭeniris en francan teritorion. Baldaŭ li nepre rezignos sian serĉadon, por ne esti videbla el la doganejo.

Ĝuste tiam, li ekvidis padon kvazaŭ desegnita tra la altaj herboj de ia paŝtejo. Iu certe paŝis tien antaŭ ne longe ĉar la kreskaĵoj ankoraŭ ne rektiĝis.

Silvano eniris ian vojeton. Li alvenis al vastigita areo, kie la surtretitaj herboj evidentigas, ke tie okazis batalo. Poste la pado fariĝis pli larĝa kaj tre konfuza, kvazaŭ pluraj homoj aŭ bestoj jam pasis tien.

Silvano plu iris ... kaj tiam li retrovis Tomon. La hundo flanke kuŝis. Ĝi ne plu havis sian nazon. Tion elŝiris dentmordo kaj ĝin anstataŭis horora truo. Dudeko da ŝiroj en la haŭto atestis, ke ĝi kuraĝe defendis sin antaŭ ol morti. Unu doganisto estis detranĉinta ĝian dekstran piedon por enspezi la premion.

Dum momento, Silvano rigardis sian hundon. Li sentis akran ĉagrenon, pri kio li miris. Neniam li emis plori por iu ajn hundo. Se li havus ilon, li enterigus ĝin. Sed mane, tio tute ne eblis.

Antaŭ ol foriri, li denove rigardis Tomon.

« Ĝi estis brava hundo », li elparolis.

Kaj li foriris, forlasante sian hundon en tiu senlima kaj trista ebenaĵo, kie loĝas nur la eterna ventoplendo ...

--------------------------------------------DAŬRIGOTE-------------------------------------------