LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉap. 18A

Sian humiliĝon Lurĵo sukcesis konservi en si. Li estis el tiuj, kiujn atendado neniam malkuraĝigas, kaj kiuj scias pacience esperi bonan okazon. Li sciis, ke por li agas la tempo. Per la virino, li fine kaptos la viron. Dekfoje li jam ludis tian ludon. Li ne memoris, ke li iam fiaskis.

Kiam li revidis Ĵermenan post la malsukcesa traserĉo, li faris al ŝi riproĉojn tiom malgrandajn, kiom lia kolero permesis al li. Ĉar fakte, li malfacile « digestis » tiun fuŝaĵon. Fidinte la parolojn de Ĵermena, li ekimpulsis la tutan komplikan maŝinon, kiun postulas traserĉo en persona domo. Kun plena memfido, li asertis antaŭ sia estraro, ke oni sukcesos belan prenon. Kaj jen fuŝis la tuta afero. Tial li perdis iom de la blinda fido, kiun liaj estroj metis sur lin. Fronte al Silvano, li denove travivis fiaskon, plian humiliĝon, pri kiuj li ne povis pensi sen ia obtuza furiozo. Plu kreskis lia malamo kontraŭ la rivalo, kvazaŭ vipata de la malkaŝa moko de Silvano.

Sed Lurĵo havis nun fortegan atutan karton en sia ludo : Ĵermenan.

Tagon post tago, la virino pli korligiĝis kun sia amanto. Ŝi estis de li sorĉita. Ĉiujaŭde, ili kune rendevuis en la dormoĉambro, kiun por unu nokto ili luprenis de Sinjorino Johanino. El tie, ŝi eliris laca, kun la korpo elĉerpita de plezuro, sed ne sata – tute male : multe pli malsatega. Estis volupta diboĉado, reciproka konkero per la sensoj. Nuntempe, Ĵermena plu vivis nur en la fervora atendo de tiuj jaŭdaj posttagmezoj.

Ŝi estis tute kaptita de Lurĵo. Sur lin ŝi reportis la pasion, kiun ŝi iam sentis por sia edzo. Kompense, Silvano nun naŭzis ŝin. Lin, ŝi antipatiis eĉ abomenis. Kontraŭ li, ŝi fine atingis malamon. Kontraŭ li, ŝi havis venĝemon ĉar li lasis ŝin flanke kaj eĉ postulis, ke ŝi laboru . Ŝi ja sentis, ke ilia repacigo nur ŝajnigas, ke Silvano restas kun ŝi nur pro kutimo, ĉar li estas nun kvazaŭ korpo sen animo, kie ajn li estas. Sed malantaŭ tiu fasado, apartigis ilin fosaĵo. Li ne plu interesiĝis pri ŝi. Plejsupre indiferenta li estis pri ŝi, same kiel pri ĉio ajn. Kaj tion ŝi ja sentis. Pro tio ŝi koleregis.

Ŝi donis sin al Lurĵo kun ekzaltiĝo, kiu enhavas tiom da malamo kontraŭ Silvano, kiom da amo por la doganisto. Kaj ŝi fine atingis peli Lurĵon, ke li incitu ŝian edzon ; ŝi provokis aŭ vundis lin, por pligrandigi la fortan venĝdeziron, kiun ŝi sentis en li, eĉ se tion li ne volis konfesi. Se eblus al ŝi denove perfidi Silvanon, ŝi tuj farus tion. La amo, kiun ŝi iam sentis por li, fariĝis furiozo pro abomeno kaj venĝo.

Unu jaŭdan posttagmezon, ŝi alvenis la rendevuon kun gajega mieno, tiel ĝojradia, ke Lurĵo tuj antaŭflaris novaĵon. Ŝi urĝis lin, ke li supreniru en la dormoĉambron, kiu estis kutime rezervita por ili tiun tagon. Kaj tie, ne donante al si tempon por senvestiĝi, ŝi kuntiris Lurĵon sur la liton kaj sidiĝis apud li, kun radianta vizaĝo.

- Jen, mia karul’ ! ŝi ekkriis. Ni ja tenos lin ! Ĉifoje, vi arestos lin!
- Ĉu Silvan’ ? tuj komprenis Lurĵo.
- Jes !
- Vi havas novaĵojn, ĉu ?
- Multajn. Kaj interesajn aferojn. Vi baldaŭ sukcesos belan kapton, dank’al via karega virinet’. Ja sciu, kiom mi ’stas kontenta!

Lurĵo kvietigis ŝin. Li ne plu pensis pri amoro. Pli forte ol ĉio, lin reprenis liaj profesio kaj malamo al Silvano.

- Nu, rapide klarigu, li petis. Mi ne komprenas.
- Aŭskultu : morgaŭ vespere, Silvan’ transpasos la landlimon.
- Kien ?
- En Ghyvelde. Inter la kanal’ kaj la fervoja lini’.
- Tion li diris al vi, ĉu ?
- Jes. La fraŭdestr’ venis al nia dom’ por interkonsenti kun li. Mi ja aŭdis ilin.
- Ĉu li ’stos sola ?
- Ho, ne ! Sesope ili ’stos!
- Ses ?!
- Jes. Ili transpasos per kamionet’.

Lurĵo fajfis.

- Jen malfacila task’. Kial do Silvan’ prenos tian riskon ? Mi opiniis lin pli ruza.
- Sed kun ili ’stos unu doganist’.

Lurĵo leviĝis kun eksalto. Nun li ja tute ne plu pensis pri amoro.

- Vi ’stas certa, ĉu ?
- Ja tutcerta. Ili transpasos, ĵus kiam tiu doganist’ komencos sian deĵoron.
- Do, kial sesope ili ’stos?
- Ĉar ili pasos tra la kampoj. Ŝajne, ili devos puŝi l’aŭton super fosaĵoj. Po mil frankoj ili havos por tiu afer’.
- Ĝi ja valoras tiom. Vi ’stas tutcerta, ĉifoje, ĉu ? Mi tute ne volas, ke okazos sama fuŝaĵ’, kiel antaŭe !
- Plene certa ! Mi aŭdis ĉion.
- Mil diabloj ! ekkriis Lurĵo. Ĉifoje, mi kaptos lin !

Laŭlonge kaj laŭlarĝe, li paŝetis en la ĉambro. Lia ekzaltiĝo malpermesis, ke li restu kvieta.

- Nu, li plu diris turnante sin al Ĵermena, oni ja bezonos dekon da homoj, ĉu ?
- Mi samopinias.
- Jes. Kaj vi diris, ke ili pasos tra la kampoj, ĉu ? Bone. Oni faros embuskon. Kiu ’stas tiu doganist’, kiu lasos ilin transpasi ?
- Lia nom’ ’stas Leret aŭ Laret...
- Lorret ! Nu, kia fiul’ ! Sed tio ne mirigas min ĉar li havas amantinon... Mi senmaskigos lin. Ĉe bona posten’ li baldaŭ deĵoros, tion mi jam imagas. Kaj tutcerte ili ĉiuj enkaptiĝos !

-------------------------------------------DAŬRIGOTE-----------------------------------------------