LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉap. 17 A

La tutan matenon de la sekvanta tago, Ĵermena montriĝis aparte nervoza. Ŝi ŝajnis atendi ion kaj atente aŭskultis la plej mallaŭtan bruon.

Silvano fine miris pri tio.

- Kio okazas al vi ? li demandis. Ĉu io timetas vin ?
- Ne, diris Ĵermena, sed mi ne sentas min bone. Tiu hieraŭa afer’ ja ĉagrenas min.
- Iam vi ne estis tiom nervoza, kontentiĝis respondi Silvano. Ne indas esti malkvieta : ĉio estas nun solvita.

Kaj li daŭrigis kalkuli siajn kontojn.

Ĵermena jam imagis por li specialan rakonton pri la hieraŭaj eventoj. Laŭ sia versio, ŝi estis arestita, priserĉita kaj tenita unu horon en la doganejo. Sed, profitinte de momenta malatento de la doganistoj, ŝi sukcesis forkuri kaj rifuĝi en belgan teritorion. Ŝi tamen devis forlasi sian tabakon sur la tablo de la doganoficejo.

Sen ia malfido, Silvano akceptis tiun kredeblan klarigon. Kaj li rapide konsolis sin pri la monperdo, kiun konsistigas la forlasita tabako. Tri kilogramoj, ĉiu je dekunu frankoj, la tuto kostas nur tridek tri frankojn. Tio estos rapide regajnita. De sia flanko, li ĵus faris bonajn negocojn. El la kvardek kilogramoj, kiujn li havis en tenejo, li jam liveris dudek kvin la antaŭtagon kaj sep tiun matenon. Nur ok kilogramojn li daŭre havis en sia kaŝejo, sub unu ŝtupo de la ŝtuparo.

Tio turmentetis Ĵermenan. Ŝi nun bedaŭris, ke ŝi informis Lurĵon. Ŝi tute ne sentis ian rimorson. Ŝi estis el tiaj virinoj, kiuj povas nur malami de kiam ili ne plu amas. Sed ŝi timis, ke Lurĵo koleros pro esti moviĝinta ... nur por tiuj ok kilogramoj da tabako ! Verŝajne li akuzos ŝin, ke ŝi primokis lin.

Aŭ ĉu eble Silvano foriros al la fraŭdestro por plu aĉeti kelkajn kilogramojn ? Sed pri tio li ne parolis . Timante veki liajn suspektojn, tion Ĵermena ne aŭdacis konsili al li.

Silvano ĵus finis kalkuli sian enspezon, kiam, relevante la kapon, ŝajnis al li, ke li ekvidis ombron pasi sub lian fenestron. Samtempe, bruis kvin fortaj batofrapoj kontraŭ la muron, kiu apartigas la domon de tiu de la dika Luiza.

Silvano eksaltis. Luiza certe vidis ion por atentigi lin tiele. Dum la Cezar-epoko, kvin batoj signifis : « danĝero ».

Fulmrapide, Silvano supreniris al la subtegmento. Ŝovante la kapon tra la klapfenestron, li rigardis en la straton. Li vidis doganistojn ĉe ĉiu stratfino. Fronte al lia pordo staris amaso da homoj en nigra uniformo. Inter ili, li rekonis Lurĵon. Pliaj homoj alvenis, pasis kun kurba dorso antaŭ lian fenestron, por ne esti videblaj de ene.

Silvano komprenis. Oni ĉirkaŭbaris lin. Tuj okazos traserĉo.

Li rapidegis malsupren.

« La negroj », li flustris al Ĵermena.

Li iris rigli la pordon, kiu donas aliron al la strato. Li malfermis sian kelon, malplenigis la kaŝejon, enŝovis la tutan tabakon, kiun ĝi enhavis, en grandan sakon. Tion li ĵetis surŝultren kaj kuris al la korto ; li metis eskalon kontraŭ la muron, kiu apartigas la korton de la eksteraĵo.

« Ĵermena ! », li alvokis.

Ĵermena alvenis. Ŝia paleco okulfrapis Silvanon.

- Kion vi tuj faros ? ŝi demandis.
- Fuĝi. Se ili frapos je la pordo, ne malfermu antaŭ ol mi foriros. Diru, ke vi estis supre do ne aŭdis ilin.

Kaj li supreniris la eskalon, jam preta superpaŝi la muron.

« Damne !.. »

Starante ekstere, unu doganisto ironie mansalutis lin :

« Kiel vi, Silvan’ ? Vi ’stas nun blokita, ĉu ? » li kriis.

Silvano sobiris kaj reeniris en la domon, ĝustatempe por haltigi kaj malantaŭ forpuŝi Ĵermenan, kiu estis malfermonta la pordon.

- Vi freneziĝas, ĉu ? li ekkriis.
- Oni frapis je la pordo, ŝi klarigis.
- Ĉu vi ne komprenis, kion mi diris al vi ?.. Forprenu la kovrilon de la stovo.

Ĵermena obeis. Rapidege, Silvano amasigis la paketojn da tabako en la fajron. Kun ronko, la flamoj konsumis la sekan herbon.

Ĉe la pordo, ekbruegis fortegaj batoj.

« Dio mia ! Dio mia ! » Ĵermena ĝemis.

Febre, Silvano daŭre amasigis siajn paketojn en la stovon. Li denove sakris.

« Neniam ni sukcesos. Ĵermena, donu petrolon ! »

Ĵermena ne aŭdacis lin malobei. Ŝi alportis la kruĉon da petrolo. Silvano iom abunde verŝis el ĝi en la stovon.

Tondre elŝprucis flamo, kiu evidentigis la palecon de Ĵermena kaj lumis sur la konvulsiajn trajtojn de Silvano.

Pli forte, oni frapis je la pordo, kiu ekkrakis.

« Malfermu, en la nomo de la leĝo ! » unu voĉo kriis.

Ĵermena ekpaŝis al la pordo.

« Ĉu vi ja helpos min ? » ekkriis Silvano.

Kaj li trudis, ke ŝi ĵetu tabakon en la fajron, same kiel li. Sed la stovo estis mallarĝa. Malgraŭ la petrolo, la tabako daŭre brulis tro malrapide.

-----------------------------------------DAŬRIGOTE-------------------------------------------------