Fakte Raŭl pasigis la tutan tagon preparante la forrabon.

La ĉevaloj, kaleŝo, kaleŝisto, provianto, pakaĵo, la necesa mono kaj la itinero – por ĝeni la fantomon, oni ne devis uzi la fervojon – ĉio tio okupis lin ĝis la oka vespere.

Je la oka, flanke de la Rotondo, viciĝis iu fiakro, kies kurtenojn oni kovrotiris sur la hermetike fermitaj pordoj. Du fortaj ĉevaloj estis jugitaj al ĝi, kaj tiujn kondukis koĉero, kies vizaĝo estis ĉirkaŭvolvita per longaj koltukofaldoj kaj pro tio malfacile distingebla.

Antaŭ tiu fiakro troviĝis tri veturiloj. La enketo poste klarigis, ke temis pri la duonkaleŝoj de sinjorino Karlota ekreveninta al Parizo, de sinjorino Sorelli, kaj de grafo Filip de Chagny. El la fiakro neniu eliris. Ties koĉero restis sur sia seĝo. Ankaŭ la tri aliaj kaleŝistoj plu sidis sur siaj.

Kaŝita sub granda nigra mantelo kaj kapvestita per nigra ĉapelo el mola felto, iu ombro pasis sur la trotuaron inter la Rotondo kaj la veturiloj. Tiu ŝajne ekzamenis pli atente la fiakron. Ĝi alproksimiĝis ties ĉevalojn kaj koĉeron antaŭ ol foriri, ne dirinte unu vorton.
La enketo konjektis poste, ke tiu ombro estis tiu de vicgrafo Raŭl de Chagny. Tion mi persone ne kredas, ĉar same kiel la aliajn vesperojn li surhavis sian klakĉapelon, kiun oni fakte retrovis. Mi pli ĝuste opinias, ke temis pri la ombro de l’ fantomo, kiu pri ĉio estis informita, kiel oni tuj ekscios.

Kvazaŭ hazarde, oni ludis Faŭston.
La spektaklejo estis plej brila. La ĉirkaŭurbo estis belege reprezentita.
En tiu tempo, siajn loĝiojn la abonantoj nek transcedis, ludonis aŭ vicluigis al – nek kunuzis kun – financistoj, komercistoj aŭ alilandanoj. En la loĝio de iu markizo (kiu konservas tiun titolon, ĉar per kontrakto li daŭre estas ties tenanto), do en tiu loĝio nun pigrumas iu vendisto de sala porkaĵo kun sia familio – tion rajtas la porkaĵvendisto, ĉar li pagas la loĝion de l’ markizo.

Antaŭe, tiaj vivmanieroj estis preskaŭ nekonataj. La loĝioj de l’ Operejo estis salonoj, kie oni preskaŭ certis renkonti aŭ vidi mondumanojn, kiuj kelkfoje estis muzikamaj.
Tiu tuta bela rondo sin konis, tamen sen nepre vizitadi unu la alian. Sed oni povis nomi ĉiun vizaĝon, kaj iu ajn konis la silueton de grafo Chagny.

La novaĵo publikigita en « La Epoko » de tiu mateno certe jam faris sian etan efekton, ĉar ĉies okuloj rigardis la loĝion, kie grafo Filip, ŝajne tre indiferenta kun senzorga mieno, troviĝis tute sola.

La virina parto de tiu brila homamaso ŝajnis nekutime mirigita, kaj la neĉeesto de l' vicgrafo okazigis multegajn klaĉflustrojn malantaŭ la ventumiloj.

Kristina Daae trafis malvarman akcepton.
Tiu speciala spektontaro ne pardonis, ke ŝi havas tiom altajn celojn.

La primadono konsciis pri la malinklino de tiu parto de l’ publiko, kaj eksentis ĝenon.

La kutimuloj, kiuj asertis scii pri la amrilato de l’ vicgrafo, ne ĝenis sin por rideti dum kelkaj epizodoj en la rolo de Margerita. Tiel ili malkaŝe rigardis returne al la loĝio de Filip de Chagny, kiam Kristina kantis tiun frazon :
" Mi ja volus scii,
Pri tiu juna vir’.
Kiel li nomiĝas ?
Kaj ĉu li grandsinjor’ ?"

Kun sia mentono apogita sur la mano, la grafo ŝajnigis malatenti tiujn sintenojn. Li fikse rigardis la scenejon. Sed ĉu li vere rigardis ĝin ? Li ŝajne estis malproksima de ĉio…

Pli kaj pli Kristina perdis sian memfidon.
Ŝi tremetis. Karolus Fonta sin demandis, ĉu ŝi malsanetas, ĉu ŝi povos resti sur la scenejo ĝis la fino de l’ akto – tiu de l’ ĝardeno.
En la salonego oni memoris la okazintan malfeliĉon, ĉe la fino de tiu akto, al sinjorino Karlota, kaj la memorindan « kvakon », kiu provizore interrompis ŝian karieron en Parizo.

Ĝuste tiam, sinjorino Karlota eniris en iun loĝion fronte al la scenejo – ŝi faris sensacian alvenon.
La kompatinda Kristina levis la okulojn al tiu plia konfuziva motivo. Ŝi rekonis sian rivalinon. Ŝi kredis vidi ŝin ridaĉi. Tio savis ŝin. Ŝi forgesis ĉion por unu plia fojo triumfi.

Ekde tiu momento, ŝi kantis tutanime. Ŝi provis superi ĉion, kion ŝi faris ĝis tiam kaj sukcesis.
Dum la lasta akto, kiam ŝi komencis alvoki la anĝelojn kaj leviĝi super la teron, ŝi kuntrenis la tutan spektantaron en novan entuziasman impeton, kaj ĉiu povis imagi al si, ke li havas flugilojn.

Je tiu alvoko, iu viro stariĝis meze de l’ amfiteatro. Li daŭre staris fronte al la aktorino, kvazaŭ per ia sama movo li forlasus la teron. Estis Raŭl.

"Anĝeloj puraj ! Anĝeloj radiaj !
Anĝeloj puraj ! Anĝeloj radiaj !"

Kaj Kristina, kun etenditaj brakoj kaj arda gorĝo, volvita en la gloro de sia hararo malligita sur ŝiaj nudaj ŝultroj, ĵetis la dian kriegadon :
"Alportu mian animon al mezo de l’ ĉielo !"

Tiam subite fariĝis obskuro en la teatro.Tio estis tiel rapida, ke la spektantoj apenaŭ havis la tempon ekkrii pro stuporo, ĉar tuj poste denove lumiĝis la scenejo.

… Sed Kristina ne plu ĉeestis ! … Kio okazis al ŝi ? … Kia miraklo estis tio ? … Ĉiu rigardis unu la aliajn sen kompreni, kaj la konfuzego atingis sian kulminon.

La emocio estis ne malpli granda sur la scenejo, ol en la salonego.
El la kuliso oni impetis al la loko, kie Kristina ĵus kantis.
La spektaklo estis interrompita meze de plej granda konfuzo.

... Kie ? Kie do troviĝis Kristina ? Kiel iu sorĉo forrabis ŝin de miloj da entuziasmaj spektantoj, kaj el la brakoj mem de Karolus Fonta ?

Fakte oni povis sin demandi, ĉu la anĝeloj reale alportis ŝin korpe kaj anime "al la mezo de l’ ĉielo", tiel plenumante ŝian ardan preĝon.

Daŭre starante en la amfiteatro, Raŭl ekkriis. La grafo Filip stariĝis en sia loĝio.
Oni rigardis la scenejon, oni rigardis la grafon, oni rigardis Raŭlon, kaj oni sin demandis, ĉu tiu stranga evento ne rilatis kun la novaĵo publikigita en la matena gazeto.

Sed Raŭl rapidege forlasis sian seĝon, la grafo malaperis el sia loĝio kaj, dum oni mallevis la kurtenon, la abonantoj rapidegis al la eniro de l’ kuliso.

En nepriskriblebla bruego la publiko atendis anoncon.
Ĉiuj parolis samtempe. Ĉiu pretendis klarigi kiel okazis la eventoj.
Iuj diris : "Ŝi falis tra iu klapopordo."; aliaj : "Ŝi estis kaptita de la frisoj*. La kompatindulino eble fariĝis viktimo de iu nova truko unufoje uzita de l' nova estraro."; aliaj asertis : "Temas pri insido. Tion sufiĉe pruvas, ke samtempe okazis la malapero kaj la mallumo."

Finfine la kurteno malrapide leviĝis, kaj Karolus Fonta proksimiĝis al la pupitro de l’ orkestestro por anonci per grava kaj trista voĉo :
"Gesinjoroj, ĵus okazis eksterordinara evento, kiu ege malkvietigas nin. Nia kamaradino Kristina Daae malaperis antaŭ niaj okuloj, kaj tute ne eblas scii kiamaniere."


*Friso : Pentritaj strioj pendantaj ĉe la supro de la scenejo, por prezenti plafonon aŭ ĉielon.

FINO DE LA 14a ĈAPITRO

--------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------