Okazis nepriskriblebla puŝiĝado sur la scenejo.
Artistoj, maŝinistoj, dancistinoj, figurantoj, ĥoristoj, abonantoj : ĉiuj demandas, krias, interpuŝas.

"Kio fariĝis el ŝi?" - "Ŝi estis forrabita !" - "Forprenis ŝin vicgrafo de Chagny !" - "Neee, sed la grafo !" - Ha, jen Karlota ! Tion faris Karlota !" - "Ne ! Tion faris la fantomo !"

Kaj kelkaj ridas, precipe ekde kiam la atenta ekzameno de la klappordoj kaj plankoj forŝovis la konjekton pri akcidento.

Meze de tiu bruega svarmo, oni rimarkas grupon da tri personoj, kiuj mallaŭte interparolas kun desperaj gestoj. Temas pri Gabrielo, la kantprofesoro, Mercier, la administranto, kaj Remy, la sekretario. Ili flankeniĝis en angulon apud la tamburpordo, kiu ebligas komunikadon inter la scenejo kaj larĝa koridoro al la dancsalono.

Tie, malantaŭ grandegaj rekvizitoj, ili diskutas :
"Mi frapis je la pordo sed ili ne respondis ! Ili eble ne plu estas en sia oficejo. Ĉiuokaze neeblas scii, ĉar ili kunprenis la ŝlosilojn."

Tiel parolas la sekretario Remy, kaj ne estas dubinde, ke ties asertoj koncernas la sinjorojn direktorojn. Tiuj ĉi ordonis, dum la lasta akto, ke neniu ajn ĝenu ilin, neniaokaze. « Ili ĉeestas por neniu. »

"Tamen, ne ĉiutage oni forrabas kantistinon de sur la scenejo mem!" ekkriis Gabrielo.
"Ĉu vi kriis tion al ili ?" demandas Mercier.
"Mi tuj reiros tien!" diras Remy kaj forkuras.

Ĝuste tiam alvenas la reĝisoro.

"Nu, ĉu vi venas, sinjoro Mercier? Kion vi ambaŭ faras ĉi tie ? Oni bezonas vin, sinjoro administranto !"
"Nenion mi volas fari nek scii antaŭ la alveno de l’ komisaro » respondas Mercier. "Mi petis, ke venu Mifroid. Ni faros decidon, kiam li troviĝos ĉi tie."

"Kaj mi asertas, ke ni nepre tuj iru malsupren al la lumpupitro."
"Ne antaŭ la alveno de l’ komisaro..."

"Mi jam malsupreniris al la lumpupitro."
"Kaj kiun vi vidis ?"
"Nu, neniun mi vidis. Ĉu vi komprenas ? Neniun !"
"Ĉu io ajn fareblas?"

"Kompreneble ne." replikas la reĝisoro, kiu freneze pasas la manojn tra sia hirta hararo. "Kompreneble ne ! Tamen se iu estus ĉe la lumpupitro, tiu povus klarigi, kiel fariĝis mallumo sur la scenejo. Nu, nenie troviĝas Mauclair… Ĉu vi ja aŭdis ?"

Mauclair estis la ĉeflumigilisto, kiu laŭvole disdonis tagon aŭ nokton sur la scenejo de l’ Operejo.

"Mauclair estas nenie," emociite rediras Mercier.
"Nu, kio pri liaj helpantoj ?"
"Nek Mauclair, nek liaj helpantoj ! Neniu ĉe la lumpupitro, tion mi diras !... "
"Vi ja imagas," kriegas la reĝisoro, "ke tiu etulino forrabis ne sin mem ! Okazis tiam artifiko nepre sciinda… Kaj forestas la direktoroj !… Mi malpermesis, ke oni iru malsupren al la lumpupitro. Antaŭ ĝia niĉo mi metis fajrobrigadiston. Ĉu mi ne bone faris ?"
"Jes, jes ja ! Vi bone agis… Kaj ni atendu nun la komisaron."

La reĝisoro levas la ŝultrojn kaj malproksimiĝas, kolerege, grumblante insultojn al tiuj du « eldorlotitoj », kiuj trankvile kaŭriĝas en iu angulo, dum la tuta teatro fariĝas ĥaosa.

Trankvilaj Gabrielo kaj Mercier tute ne sentas sin. Sed ili ricevis ordonon, kiu paralizas ilin. Kio ajn okazu, oni tute ne ĝenos la direktorojn. Remy malobeis tiun ordonon kaj tio tute ne estas bona por li.

Ĝuste tiam, li revenas el sia nova ekspedicio.
Lia mieno ŝajnas strange konsternita.

"Nu, ĉu vi parolis al ili ?" demandas Mercier.

Remy respondas :
"Moncharmin, kun larĝe malfermitaj okuloj, finfine malŝlosis la pordon. Mi kredis, ke li estas min fraponta. Mi ne sukcesis diri unu vorton ; sed eksciu, kion li kriis al mi : "Ĉu vi havas sekurpinglon ?" – "Ne." – "Nu, lasu min !..."
Mi volas repliki, ke okazas eksterordinara evento en la teatro…
Li kriegas : "Sekurpinglon ! Tuj donu al mi sekurpinglon !"
Iu oficisto, kiu aŭdis lin (li kriegis kiel surdulo), enkuras kun sekurpinglo, kiun li donas. Kaj tuj Moncharmin forpelas min kaj refermas la pordon. Jen ĉio."

"Kaj vi ne sukcesis diri al li : Kristina Daae..."
"Nu ! Komprenu min !… Li koleregis !… Li pensis nur pri tiu sekurpinglo… Mi opinias, ke, se oni ne tuj alportintus ĝin, li mortus pro infarkto ! Tute certe tio ne estas normala, kaj niaj direktoroj fariĝas frenezuloj !…"

Sinjoro la sekretario Remy ne estas kontenta. Tion li elmontras :
"Tio ne povas plu daŭri ! Mi ne kutimas esti traktita tiamaniere !"

Subite Gabrielo flustras :
"Jen plia fiaĵo de l’ F. de l’ O."

Remy ridaĉas. Mercier sopiras, ŝajne preta konfidenci… sed rigardinte Gabrielon, kiu mansignas, ke li ne parolu, li daŭre silentas.

Tamen Mercier, kiu sentas sian respondecon pli kaj pli kreski, dum pasas la minutoj kaj ne montriĝas la direktoroj, ne plu eltenas :
"Nu, mi mem rapidiras por ilin insiste persekuti", li decidas.

Gabrielo subite fariĝas malserena kaj grava, kaj haltigas lin.
"Pripensu kion vi faras, Mercier ! Se ili restas en sia oficejo, tio eble necesas ! La F. de l’ O. estas elturniĝema ruzulo !"


Sed Mercier kapskuas.
"Domaĝe ! Mi tuj iros ! Se oni estus min aŭskultinta, jam de longe oni ĉion rakontintus al la polico."

Kaj li foriras.

NB : prononcu Mercier [mer’sje] ; Remy : [re’mi] ; Mifroid : kvazaŭe [mi’froa] ; Mauclair [mo’kler]

-------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------