"Ĉion, ĉu ?" tuj demandas Remy.

"Kion oni rakontintus al la polico ? Nu, vi silentas, Gabrielo !… Ankaŭ al vi oni faris konfidencojn, ĉu ne ? Do, plej bone faru tiujn ankaŭ al mi, se vi ne volas, ke mi kriu, ke vi ĉiuj freneziĝas !… jes, vere, ĉiuj !"

Gabrielo larĝe malfermas la okulojn kaj ŝajnigas kompreni nenion pri tiu netaŭga rimarko de l’ sinjoro privata sekretario.

"Kiujn konfidencojn ?" li flustras. "Mi ne scias, pri kio vi aludas !"

Remy incitiĝas.

"Ĉi-vespere Rikardo kaj Moncharmin, ĉi tie mem dum la interakto, gestadis kvazaŭ frenezuloj."

"Nenion mi rimarkis !" embarase grumblas Gabrielo.

"Vi ja estas la sola !… Ĉu vi kredas, ke tion mi ne vidis ?… ke sinjoro Parabise, la direktoro de l’ Centra Kredito, nenion rimarkis ?… ke sinjoro ambasadoro De la Borderie ne streĉis la okulojn ? … Sed sinjoro kantprofesoro, ĉiuj abonantoj publike mokis niajn direktorojn !"

"Nu, kion faris niaj direktoroj ?" demandas Gabrielo kun plej naiva mieno.

"Kion ili faris ? Sed kion ili faris, vi pli bone scias ol neniu ajn !… Vi ĉeestis tie !… Vi kaj Mercier atente rigardis ilin !… Kaj nur ambaŭ vi ne ridis !..."

"Mi ne komprenas !"
Rigidmiene kaj obstine, Gabrielo etendas la brakojn kaj lasas ilin refali – gesto, kiu sendube signifas, ke lin ne plu interesas tiu afero…

Sed Remy daŭrigas :
"Kio pri tiu nova manio ?… Ĉu nun ili ne plu volas, ke oni alproksimiĝu ilin ?"
"Ili ne plu volas, ke oni alproksimiĝu ilin… Ĉu ?"
"Ĉu ili volas, ke oni ne plu tuŝu ilin ?"
"Ĉu vere vi rimarkis, ke ili ne plu volas esti tuŝitaj ?… Jen io tute stranga !"

"Vi nun samopinias ! Finfine !… Kaj ili iras dorsen !"
"Ĉu dorsen ?!… Ĉu vi rimarkis, ke niaj direktoroj iras kun dorso antaŭen? Mi kredis, ke nur la krankoj dorseniras !"
"Ne ridu,Gabrielo ! Ne ridu !"
"Mi ne ridas !" protestas Gabrielo, kiu aspektas « serioza kiel papo ».

"Mi petas, Gabrielo, al vi kiu estas intima amiko de l’ estraro : ĉu vi povus klarigi kial, dum la interakto de l’ « ĝardeno », en la antaŭa parto de l’ promensalono, kiam kun mano etendita mi antaŭeniris al sinjoro Rikardo … kial mi aŭdis sinjoron Moncharmin subite kaj mallaŭte diri al mi : « Malproksimiĝu ! Malproksimiĝu !… Precipe ne tuŝu sinjoron direktoron !... » … Ĉu mi estas do pestulo ?"

"Nekredeble !"

"Kaj iom poste, kiam sinjoro ambasadoro De la Borderie siavice direktiĝis al sinjoro Rikardo, ĉu vi ne vidis, ke sinjoro Moncharmin ĵetiĝis inter ilin ?… ĉu vi ne aŭdis, ke li ekkriis : « Sinjoro ambasadoro, mi petegas, ne tuŝu sinjoron direktoron ! » "

"Konsternege !… Kaj kion faris Rikardo dume ?"

"Kion li faris ? … Vi ja vidis !… Li returne iris, salutis antaŭ si malgraŭ, ke troviĝis neniu antaŭ li !… kaj foriris dorsen."

"Ĉu dorsen ?"

"Kaj Moncharmin malantaŭ Rikardo ankaŭ iris returne. Tio estas : malantaŭ Rikardo, li faris rapidan duoncirklon kaj ankaŭ li dorseniris for. Kaj ili tiamaniere foriris ĝis la ŝtuparo de l’ administracio… ili dorseniris… jes ja, dorsen !…
Nu, se ili ne estas frenezuloj, ĉu vi klarigu, kion tio signifas ?"

"Eble ili provludis baletmovon ?" proponas Gabrielo ne konvinkita.

Sinjoro sekretario Remy sentas sin ofendita de tiom triviala ŝerco en tiom drama momento. Li kuntiras la brovojn, kunpremas la lipojn.

Li kliniĝas al la orelo de Gabrielo :
"Ne estu idioto, Gabrielo ! Okazas eventoj, pri kiuj vi kaj Mercier povus parte respondeci."

"Pri kio do ?" demandas Gabrielo.
"Ne nur Kristina Daae malaperis ĉi-vespere."
"Ha ! Nu..."

"Ne diru : Ha ! Nu !… Ĉu vi povus klarigi al mi, kiam la patrino Giry venis malsupren al la promensalono antaŭ momento, kial Mercier prenis ŝin per la mano kaj tuj foriris kun ŝi ?"
"Nu ! Tion mi ne rimarkis" diris Gabrielo.

"Vi tiel bone rimarkis tion, Gabrielo, ke vi sekvis Mercier-on kaj la patrinon Giry ĝis la oficejo de Mercier. De tiu momento, vin kaj Mercier-on mi plu vidis, sed ne revidis la patrinon Giry."
"Ĉu vi opinias, ke ni manĝis ŝin ?"

"Ne ! Sed ŝin per du ŝlosoturnos vi enfermis en la oficejo, kaj kiam oni preterpasas ties pordon, ĉu vi scias, kion oni aŭdas ? Oni aŭdas tiujn vortojn : « Ha ! Kiaj kanajloj ! Kiaj kanajloj ! »"

Ĝuste dum tiu interparolado alvenas Mercier tute spirmanka.

"Jen !" li diris per morna voĉo. "Tio superas ĉion !...Mi kriis al ili : « Estas tre grave ! Malfermu! Jen mi, Mercier ! » Mi aŭdis paŝobruojn. La pordo malfermiĝis kaj aperis Moncharmin. Li demandis : « Kion vi deziras ? » Mi respondis : « Oni forrabis Kristinan Daae ! » Ĉu vi sciu, kion li respondis ? « Des pli bone por ŝi ! » kaj, metinte tion en mian manon, li refermis la pordon."

Mercier malfermas la manon.
Remy kaj Gabrielo rigardas :
"La sekurpinglo !" ekkrias Remy.

"Strange ! Strange !" flustras Gabrielo, kiu ne povas sin reteni tremeti.

Subite je iu voĉo la triopo sin returnas.
"Mi pardonpetas, sinjoroj. Ĉu vi povus diri al mi, kie troviĝas Kristina Daae ?"

Malgraŭ la graveco de la cirkonstancoj, tia demando certe ekridigus ilin, se tiuj ĉi ne ekvidus vizaĝon tiom doloran, ke ili tuj kompatas ĝin.

Tiu estis vicgrafo Raŭl de Chagny.

-------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------