Lumoj ; homoj ; grafo Filipo terure timigita…

"Kio okazas, Raŭl ?"

"Mi ja kredas, ke mi sonĝis !" respondis la juna viro. "Mi pafis al du steloj, kiuj malhelpis min dormi."

"Vi deliras, ĉu ? … Ĉu vi estas malsaneta ? … Mi petas, Raŭl !… kio okazas ?"

Kaj la grafo deprenis de li la revolveron.

"Ne ! Ne ! Mi ne deliras !… Fakte, ni tuj ekscios..."

Li stariĝis, surmetis siajn ĉambran robon kaj pantoflojn.
El la mano de iu servisto li ekprenis kandelon kaj, malferminte la fenestropordon, reiris sur la balkonon.

La grafo jam rimarkis, ke la fenestron trairis kuglo je homa alteco.

Raŭl kliniĝis super la balkonon kun sia kandelo.
"Ho ! Ho !" li diris. "Jen sango !… Sango !… Ĉi tie… tie… jen plia sango ! Des pli bone !… fantomo, kiu sangas !… tiu estas malpli danĝera !" li ridaĉis.

"Raŭl !… Raŭl !… Raŭl !..."
La grafo skuis lin, kvazaŭ li volus elirigi somnambulon el ties danĝera dormado.

"Sed, frato mia, mi ne dormas !" senpacience certigis Raŭl. "Tiun sangon vi povas mem vidi same kiel iu ajn ! Mi unue kredis sonĝi kaj pafi al du steloj. Tiuj estis la okuloj de Eriko kaj jen lia sango !..."

Kun subita malkvieto li aldonis :
"Fakte, eble mi malpravis pafi, kaj Kristina ja ne pardonos min ! Ĉio tio ne okazintus, se mi singarde estus ferminta la kurtenojn de l' fenestro antaŭ ol enlitiĝi."

"Raŭl ! Ĉu vi subite freneziĝis ?… Vekiĝu !"

"Ĉu refoje ?!… Frato mia, preferinde vi helpu min serĉi Erikon… ĉar tamen, sangantan fantomon oni povas retrovi..."

La ĉambristo de l' grafo ekkriis :
"Estas vere, sinjoro !… Jen sango sur la balkono !"

La servisto alportis lampon, kies lumo ebligis atente rigardi ĉion.
Sangospuroj vidiĝis laŭ la manrelo de l' balkono ĝis defluilo, laŭ kiu ili pluiris supren.

"Amiko mia," diris la grafo Filipo, "vi pafis katon."

"Malfeliĉe !" respondis Raŭl kun plia ridaĉo, kiu dolore sonis en la orelojn de l' grafo. "Estas ja eble ! Kun Eriko, oni neniam povas scii… Ĉu Eriko ? Ĉu kato ? Ĉu fantomo ? Ĉu karno aŭ ombro ? … Ne ! Ne !… Kun Eriko oni neniam scias !"

Raŭl komencis tiujn strangajn asertojn, kiuj tiel intime kaj logike kongruis kun liaj zorgoj, kaj tiel bone sekvis la strangajn konfidencojn, samtempe realajn kaj ŝajne supernaturajn, de Kristina Daae.

Tiuj paroloj ne malmulte helpis konvinki multajn, ke la cerbo de l' juna viro misfunkciis.
La grafo mem tiel opiniis ; kaj poste, laŭ la raporto de l' polica komisaro, la enketa juĝisto ne multe penis por konkludi.

"Kiu estas do tiu Eriko ? demandis la grafo, premante la manon de sia frato.

"Li estas mia rivalo ! Kaj se li ne mortis, estas ja domaĝe !"

Geste li elpelis la servistaron.
La pordo de l' ĉambro fermiĝis kaj la du Chagny restis solaj.

Sed la servistoj malproksimiĝis tiel malrapide, ke la ĉambristo de l' grafo aŭdis Raŭl-on, kiu klar-kaj fortvoĉe asertis :
"Tiun nokton ! Mi forrabos Kristinan Daae !"

Oni poste rediris tiun frazon al la enketa juĝisto Faure.* Sed oni neniam sciis, kion ambaŭ fratoj ekzakte diris dum sia renkonto.

La servistaro rakontis, ke tiu ne estis la unua nokto, kiam ili tiel enfermiĝis.
Trans la muroj oni aŭdis kriojn, kaj daŭre temis pri iu aktorino nomita Kristina Daae.

Dum la matenmanĝo, kiun la grafo prenis en sia skribejo, Filipo petis, ke oni venigu lian fraton por kuniĝi kun li.

Raŭl alvenis, malgaja kaj silenta.
Tiu sceno ne daŭris longe.

La grafo : "Legu tion ĉi !"

Filipo prezentis gazeton al sia frato : « La Epoko ».
Li fingre montris la sekvan informon, kiun la vicgrafo legis kontraŭvole :

« Jen granda novaĵo el la ĉirkaŭurbo : okazis geedziĝa promeso inter fraŭlino Kristina Daae, lirika aktorino, kaj sinjoro vicgrafo de Chagny. Se oni kredu la kulisajn klaĉojn, la grafo Filipo asertus, ke la familio de Chagny unuafoje ne plenumos sian promeson. Ĉar en la Operejo pli ol alie ajn Amo estas ĉiopova, oni ja sin demandas, kiujn rimedojn havas la grafo Filipo por malhelpi, ke lia frato la vicgrafo kondukos la novan Margeritan al la nupta altaro. Laŭdire ambaŭ fratoj amegas unu la alian, sed la grafo strange eraras esperi, ke frata amo superos Amon. »

La grafo (trista) : "Vidu, Raŭl, vi ridindigas nin !… Tiu etulino tute turnis vian kapon per siaj fantomrakontoj."

(Do la vicgrafo jam transdiris la rakonton de Kristina al sia frato.)

La vicgrafo : "Adiaŭ, frato mia !"

La grafo : "Ĉu decidite ? Vi foriros tiun vesperon, ĉu ? (Silentas la vicgrafo)… kune kun ŝi ? … Vi ne faros tian stultaĵon, ĉu ne ?… Mi ja scios malhelpi tion !"

La vicgrafo : "Adiaŭ, frato mia !" (Li foriras)

Tiu sceno estis rakontita al la enketa juĝisto de l' grafo mem, kiu revidos sian fraton Raŭl tiun saman vesperon en la Operejo, nur kelkajn minutojn antaŭ la malapero de Kristina.


*Faure : prononcu [for]

-------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------