"Ho Dio mia !" ŝi ekkriis… "Erik ! Erik ! Kompatu min !"
"Silentu !" ordonis la juna viro. "Ĉu vi ne diris, ke li povas aŭdi vin ?"

Sed la sinteno de l' kantistino iĝis pli kaj pli neklarigebla. Ŝi glitigis al si la fingrojn unu sur la aliajn, redirante kun delira mieno :
"Ho Dio mia !… Ho Dio mia !..."

"Nu ! kio okazas ? Kio do okazas ?" petegis Raŭl.
"La ringo..."
"Kiu ringo?... Mi petas… retrovu la saĝon !"
"La fingra ringo el oro, kiun li donis al mi !"
"Ha! Erik donacis al vi tiun oran ringon, ĉu ?!"
"Tion vi ja scias, Raŭl ! Sed vi ne scias, kion li diris donante ĝin : "Vian liberecon mi redonas al vi, Kristina, sed kondiĉe, ke tiu ringo ĉiam restu sur via fingro. Tiel longe ĝis vi konservos tiun, vi estos protektita kontraŭ ĉiu danĝero, kaj Erik daŭre estos via amiko. Sed se iam vi forlasos ĝin, ve al vi, Kristina ! ĉar Erik faros venĝon."
… Amiko mia ! Amiko mia! La ringo ne plu estas sur mia fingro !… Ve al ni !..."

Ili vane serĉis la ringon ĉie en la ĉirkaŭo : ili ne retrovis ĝin.
La juna virino ne kvietiĝis.

"Tio okazis kiam mi akceptis tiun kison, tie supre, sub la liro de Apolono!" ŝi tremante provis klarigi. "La ringo certe elglitis el mia fingro kaj falis sur la urbon ! Kiel retrovi ĝin nun ? Kiu malfeliĉo pendas super ni, Raŭl ? … Ha ! Fuĝi ! … Fuĝi !..."
"Tuj fuĝi !" denove insistis Raŭl.

Ŝi hezitis. Li kredis, ke ŝi konsentos. Sed ŝiaj belaj pupiloj malklariĝis, kaj ŝi diris :
" Ne !... Morgaŭ !"

Kaj lin hastege ŝi forlasis kun kompleta konfuzego, daŭre glitigante siajn fingrojn unu sur la aliajn, eble kun la espero, ke tiamaniere la ringo reaperu.

Rilate al Raŭl, li reiris hejmen, tre malkvieta pro ĉio, kiun li estis aŭdinta.

"Se mi ne savos ŝin el la manoj de tiu ĉarlatano", li laŭte diris enlitiĝante en sia dormoĉambro, "ŝi iĝos nesavebla… Sed mi savos ŝin !"

Li mallumigis, kaj en la tenebro li eksentis emon insulti Erikon.
Trifoje li kriis :
"Ĉarlatano ! Ĉarlatano ! Ĉarlatano !"

Sed, sin apogante sur unu kubuto, li subite duonstariĝis. Malvarma ŝvito fluis de liaj tempioj.
Brilaj kiel ardejo, du okuloj ĵus eklumis ĉe la fino de lia lito. Tiuj fikse rigardis lin, teruraj en la nigra nokto.

Raŭl estis kuraĝa kaj tamen tremis. Li antaŭenigis palpantan, hezitantan kaj malcertan manon sur la noktotablon. Trovinte alumetskatolon, li lumigis la ĉambron. La okuloj malaperis.

Tute ne kvietiĝinte, li pensis :
"Ŝi diris, ke liaj okuloj vidiĝas nur en mallumo. La okuloj malaperis pro la lumo, sed eble li daŭre ĉeestas !"

Li ellitiĝis, singarde serĉis ĉie en la ĉambro. Li rigardis sub la lito, kiel infano. Tiam li trovis sin mokinda kaj laŭte diris : "Kion kredi ? Kion ne kredi pri tiu feinrakonto ? Kie finiĝas realo, kie komenciĝas fantazio ? Kion ŝi vidis ? Kion ŝi kredis vidi ?..."

Tremetante, li aldiris : "Kaj kion mi mem vidis ? Ĉu mi vere ĵus vidis la okulojn el braĝo ? Ĉu ili brilis nur en mia imago ? Jen mi ne plu certas pri io ajn ! Kaj nenion mi asertus pri tiuj okuloj !"

Li ree enlitiĝis. Denove li mallumigis la ĉambron.
Reaperis la okuloj.
"Ho!..." vespiris Raŭl.

Sidrektiĝinte sur la kuŝejo, siavice li fikse rigardadis ilin tiom kuraĝe, kiom li povis.

Post silento, kiun li uzis por kunigi sian tutan kuraĝon, li subite kriis :
"Ĉu estas vi, Erik ? Homo aŭ fantomo ! Ĉu vi ?..."

Li pripensis : "Se estas li… do li staras sur la balkono."

Tiam, en ĉemizo, li impetis al eta meblo en kiu li blinde prenis revolveron. Armita, li malfermis la fenestropordon. La nokto estis tiam tre malvarma. Raŭl prenis nur la tempon ĵeti rigardon sur la senhoman balkonon kaj reeniris, refermante la pordon.

Li refoje enlitiĝis, tremetante, kun la revolvero ĉemane sur la noktotablo. Li blovestingis la kandelon unu fojon pli.
Daŭre brilis la okuloj ĉe la fino de la lito.

Ĉu ili troviĝis inter la lito kaj la vitro de l' fenestro, aŭ ĉu malantaŭ tiu ĉi, sur la balkono ? Jen kion Raŭl deziris scii. Li volis ankaŭ scii, ĉu tiuj okuloj apartenas al homo ? Ĉion li volis scii...

Tiam, subite kaj senemocie, sen perturbi la ĉirkaŭan nokton, la juna viro ekprenis sian revolveron kaj ekcelis...

Li celdirektis la du orajn stelojn, kiuj lin daŭre rigardis kun tiom stranga kaj senmova brilo. Li celumis iom supre de ambaŭ steloj.
Certe, se tiuj steloj estus okuloj kaj se super tiuj okuloj troviĝus frunto, kaj se Raŭl ne estus tro mallerta…

Kun terura frakaso la detonacio rulbruis tra la kvieto de l' dormanta domo.
Dum paŝoj rapidis en la koridoroj, Raŭl sidante kun etendita brako, preta refoje pafi, rigardis…
Tiufoje la du steloj estis malaperintaj…

---------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------