LA FANTOMO DE L' OPEREJO (60)

DUA PARTO : LA MISTERO DE L' KLAPPORDOJ

ĈAPITRO 14


Raŭl kaj Kristina kuregis. Ili forkuris de la tegmento, kie ili ĵus vidis la okulojn el braĝo videblajn nur en profunda mallumo. Fine ili haltis en la oka subteretaĝo. Ĉar ne okazis spektaklo tiun vesperon, la kuliso de l' Operejo estis senhoma.

Subite antaŭ la gejunuloj stariĝis stranga silueto, kiu baris ilian pasejon.
"Ne ! Ne iru tiun vojon !"
Kaj la silueto montris alian koridoron, per kiu ili atingos la kulison.

Raŭl deziris halti por peti klarigon.
"Iru ! Rapidu !" ordonis tiu konfuza formo, kaŝita sub ia mantelego kaj kapvestita per pinta ĉapo.

Kristina jam kuntrenis Raŭlon kaj altrudis lin plu kuri.

"Sed kiu estas tiu ? Kiu do tiu estas ?" demandis la juna viro.
Kristina respondis : "La Perso !"
"Kion li faras ĉi tie ?"
"Oni tute ne scias !… Li daŭre troviĝas en la Operejo."

"Kion vi trudas al mi nun estas malbrava, Kristina !" diris Raŭl tre emociite. "Vi devigas min forkuri je la unua fojo en mia vivo !"

"Nu," respondis Kristina, kiu komencis kvietiĝi, "mi ja opinias, ke ni fuĝis de l' ombro de nia imagipovo."

"Se ni vere ekvidis Erikon, mi devintus lin najli sur la liron de Apolono, same kiel oni najlas noktuon sur la murojn de niaj bretonaj farmodomoj, kaj oni ne plu parolus pri li."

"Mia bona Raŭl, vi unue devintus suprenrampi la liron de Apolono ; ne estas facila tia grimpo !"
"Tie ja troviĝis la okuloj el braĝo !"

"Nun vi kondutas same kiel mi, daŭre preta vidi ilin ĉie… Sed poste, mi pripensas kaj diras al mi : kion mi prenis por la okuloj el braĝo verŝajne estis nur la oraj najloj de du steloj, kiuj rigardis la urbon tra la lirkordoj."

Kaj Kristina subiris plian etaĝon.

Raŭl sekvis ŝin kaj diris :
"Ĉar vi estas tute decida foriri, Kristina, mi denove asertas, ke estus preferinde tuj forkuri. Kial atendi ĝis morgaŭ ? Li eble aŭdis nin ĉi-vespere !…"
"Sed ne ! Ne ! Mi rediras al vi, ke li laboras pri sia Triumfanta Donĵuano, kaj ne zorgas pri ni."

"Pri tio vi tiom malcertas, ke vi ne ĉesas rigardi returne..."
"Ni iru al mia tualetejo !"
"Preferinde ni rendevuu ekster la Operejo."

"Neniam ĝis la momento de nia foriro. Nin malŝancigus se mi ne plenumus mian promeson. Mi promesis al li, ke ni renkontiĝos nur ĉi tie."

"Mi ĝojas, ke li tamen permesis tion al vi… Ĉu vi scias," amare diris Raŭl, "ke vi estis tre aŭdaca permesi al mi la ludon de gefianciĝo?"
"Sed, kara mia, li estas informita. Li diris al mi : "Kristina, mi fidas vin. Sinjoro Raŭl de Chagny amsopiras pri vi kaj devos foriri... Antaŭ ol li foriros, li estu tiel malfeliĉa kiel mi !"

"Kaj kion signifas tio, mi petas ?"
"Tion mi mem demandu al vi, amiko mia. Ĉu oni estas ja malfeliĉa, kiam oni amas ?"
"Jes, Kristina, kiam oni amas kaj tute ne certas esti amata."

"Ĉu pri Erik vi demandas tion ?"
"Pri mi kaj Erik !" respondis la juna viro, skuante la kapon kun zorgoplena kaj afliktita mieno.

Ili alvenis la tualetejon de Kristina.

"Kial vi opinias esti pli sekura en via tualetejo ol en la teatro ?" demandis Raŭl."Ĉar vi aŭdis lin tra la muroj, li povus aŭdi nin."

"Ne ! Li promesis ne plu stari malantaŭ la muroj de mia tualetejo kaj mi fidas lian promeson. Tiu tualetejo kaj la ĉambro en la apartamento ĉe la lago estas miaj, ekskluzive miaj, kaj kvazaŭ sanktaj por li."

"Kiel do vi sukcesis forlasi vian tualetejon por troviĝi en la malhela koridoro, Kristina ? Ĉu ni provu refari tiujn gestojn ?"

"Estas danĝere, amiko mia, ĉar la spegulo povus refoje forpreni min kaj, anstataŭ forkuri, mi estus devigita iri ĝis la fino de l' sekreta pasejo, kiu kondukas al la lagobordoj, kaj de tie voki Erikon."

"Ĉu li aŭdus vin ?"
"Ĉie kie mi vokos Erikon, ĉie Erik aŭdos min… Tion li mem asertis ; li estas ja stranga geniulo... Raŭl, ne opiniu, ke li simple estas viro, kiu plezuriĝas loĝi sub la tero. Li faras aferojn, kiujn la vivanta mondo ignoras."

"Atentu, Kristina ! Vi denove igas lin fantomo."
"Ne! Li ne estas fantomo ; li estas homo de l' ĉielo kaj de l' tero, jen ĉio."
"Homo de l' ĉielo kaj de l' tero… jen ĉio, ĉu ? Kiel do vi parolas pri li !… Kaj vi daŭre volas fuĝi de li, ĉu ne ?"
"Jes, morgaŭ !"

"Ĉu vi volas, ke mi diru, kial mi dezirus, ke vi fuĝu ĉi-nokte ?"
"Nu, diru, amiko mia !"
"Ĉar morgaŭ vi ne plu volos ion ajn !"
"Tiam, Raŭl, kunprenu min kontraŭ mia volo !.. ĉu ne estas jam konsentite ?"

"Ĉi tie do, morgaŭ nokte ! Je noktomezo mi troviĝos en via tualetejo..." diris la juna viro kun trista mieno. "Okazu kio ajn, mi plenumos mian promeson… Vi diris, ke li ĉeestos la spektaklon kaj poste iros atendi vin en la manĝoĉambro ĉe la lago, ĉu ?"

"Fakte, li rendevuis min tie."
"Kaj kiel vi iros al li, Kristina, se vi ne povos eliri el via tualetejo « tra la spegulo »…?"

"Sed… mi iros rekte al la lagobordoj."

"Ĉu tra ĉiuj subteretaĝoj ? Ĉu tra la ŝtuparoj kaj koridoroj, kie pasas la maŝinistoj kaj laboristaro ?... Kiel do vi konservus la sekreton de tia irado ? Ĉiuj sekvus Kristinan Daae kaj ŝi alvenus kun homamaso al la lagobordoj !"

Kristina elprenis el kesteto grandegan ŝlosilon kaj montris ĝin al Raŭl.
"Kio estas tio ?" li demandis.

"Jen la ŝlosilo por la krado de l' subteraĵo de la strato Scribe."

"Mi komprenas, Kristina. Ĝi kondukas rekte al la lago. Donu al mi tiun ŝlosilon, mi petas."
"Neniam !" ŝi vigle respondis."Tio estus perfido !"

Subite Raŭl vidis la vizaĝkoloron de Kristina ŝanĝiĝi.
Morta paleco kovris ŝiajn trajtojn.

---------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------------