"Pro kelkaj furiozaj manieroj, kiujn li havis dum tiu sceno, por rigardi min aŭ pli ĝuste alproksimigi la du nigrajn truojn de sia nevidebla rigardo, mi povis taksi la sovaĝecon de lia pasio. Ĉar li ne brakumis min kiam mi tute ne povis kontraŭstari al li, nepras, ke en tiu monstro ankaŭ ĉeestu anĝelo. Fine, li eble estas iom tia : la Muzikanĝelo ; kaj eble li estus tute tia, se Dio estus lin vestinta per beleco anstataŭ putraĵo !

"Jam delira je la penso pri la sorto, kiu atendis min, kaj turmentata de la teroro, ke refoje malfermiĝos la pordo de la ĉambro kun ĉerko, mi enŝoviĝis en mian propran apartamenton por ne revidi la vizaĝon de la senmaska monstro.

"Mi ekprenis tondilon, kiu povus alporti finon al mia terura destino, kiam aŭdiĝis la sonoj de l' orgeno.

"Tiam, amiko mia, mi komencis kompreni la parolojn de Erik, per kiuj, kun malestimo, kiu konsternis min, li nomis la operomuzikon…

"Kion mi aŭdis tute ne rilatis al tio, kiu ĉarmis min ĝis tiu tago. Lia Triumfanta Donĵuano (ĉar mi ne dubis, ke li sin pelis al sia ĉefverko por forgesi la abomenon de tiu momento), lia Triumfanta Donĵuano unue ŝajnis al mi nura longa, malbelega kaj belega plorĝemo, en kiu la kompatinda Erik metis sian tutan malbenan malfeliĉon.

"Mi mense revidis la kajeron kun ruĝaj notoj, kaj facile imagis al mi, ke tiu muziko estis skribita per sango. Ĝi gvidis min tra lia plena detala martiriĝo. Ĝi enigis min en ĉiujn angulojn de l' abismo – l' abismo, kie loĝis la malbelega viro. Ĝi montris al mi Erikon, kruelege frapanta al si la kapon kontraŭ la funebrajn murojn de tiu infero, kaj forkuranta de la homaj okuloj por ne timigi ilin.

"Neniigita, anhelanta, kompatinda kaj venkita, mi ĉeestis la eksplodon de tiuj gigantaj akordoj, kiuj diigis la Doloron. Kaj la sonoj, kiuj supreniris el la abismo, subite ariĝis en eksterordinara kaj minaca flugado. Ties turniĝanta aro ŝajnis grimpi al la ĉielo, kiel aglo supreniras al la suno. Ŝajne ekbruligis la mondon simfonio tiom triumfanta, ke mi komprenis, ke la verko estas finfarita ; ke la Malbeleco, levita sur la flugiloj de l' Amo, aŭdacas rigardi rekte al la Beleco ! Mi estis kvazaŭ ebria ; la pordo, kiu apartigis min de Erik, malfermiĝis pro miaj streboj. Aŭdante min, li stariĝis sed ne kuraĝis rigardi returnen.

"Erik !" mi ekkriis, "sentime montru al mi vian vizaĝon !… Mi asertas, ke vi estas la plej dolora kaj plej sublima el la homoj ! Kaj se Kristina Daae nun tremetas rigardante vin, tion kaŭzas la splendeco de via genio !"

"Tiam Erik sin returnis ĉar li kredis min, kaj, ve !… ankaŭ mi fidis min ! … Li levis al la Destino siajn senkarnajn manojn kaj ĵetis sin al miaj genuoj kun amvortoj… kun amvortoj en sia mortobuŝo… kaj silentis la muziko.

"Li brakumis la malsupron de mia robo. Li ne vidis, ke mi fermis la okulojn.

"Kion mi plu dirus al vi, amiko mia ? Vi jam konas la dramon… Ĝi daŭre okazis du semajnojn, kiam mi mensogis al li. Mia mensogo estis tiel malbelega, kiel la monstro, kiu instigis ĝin al mi. Sed koste de tio, mi gajnis mian liberecon. Mi bruligis lian maskon. Kaj mi tiom bone agis, ke, eĉ kiam li ne plu kantis, li aŭdacis peti unu el miaj rigardoj, kiel timida hundo ŝtelvagante ĉirkaŭ sian mastron. Tiel li iris ĉirkaŭ min, kvazaŭ fidela sklavo malŝparante siajn zorgojn.

"Iom post iom, mi inspiris al li tioman fidon, ke li kuraĝis min promeni al la bordo de la lago Averno*, kaj stiris barkon sur ties plumbkoloraj akvoj. Dum la lastaj tagoj de mia mallibereco, li nokte pasigis min tra la kradoj, kiuj fermas la subteraĵojn de la strato Scribe.** Tie atendis kaleŝo, kiu forprenis nin cele al la soleco de l' Arbaro.***

"La nokto de nia renkonto estis preskaŭ tragika por mi, ĉar li sentas teruran ĵaluzon, kontraŭ kiu mi batalis per la nura sciigo de via baldaŭa foriro… Post du semajnoj de tiu abominda mallibereco, kiam alterne mi arde spertis kompaton, entuziasmon, malesperon kaj abomenon, li fine kredis min, kiam mi diris al li : mi revenos !"

"Kaj vi revenis, Kristina !" vekriis Raŭl.

"Prave, amiko, kaj mi konfesas, ke ne helpis min plemuni tiun promeson la teruraj minacoj, kun kiuj li liberigis min… sed la korŝiranta plorĝemo, kiun li eligis el la sojlo de sia tombejo !

"Jes, tiu plorĝemo", rediris Kristina dolore skuante la kapon, "katenis min al la kompatindulo pli ol mi mem konjektis dum la adiaŭmomento… Kompatinda Erik ! … Kompatinda Erik !..."

"Kristina !" diris Raŭl stariĝante, "vi asertas, ke vi amas min, sed nur kelkajn horojn post via liberigo vi jam reiris al Erik… Rememoru la maskobalon !"

"La afero estis tiel konsentita… ankaŭ rememoru, ke tiujn horojn mi pasigis kun vi, Raŭl… malgraŭ la granda danĝero por ambaŭ ni..."

"Dum tiuj kelkaj horoj, mi dubis, ke vi amas min."

"Ĉu ankoraŭ nun vi dubas, Raŭl ?… Sciu do, ke ĉiu el miaj vojaĝoj al Erik pliigis mian abomenon al li, ĉar ĉiu el tiuj vojaĝoj, anstataŭ kvietigi lin laŭ mia espero, frenezigis lin pro amo !… Kaj mi timas ! Mi timas ! Mi timas !..."

"Vi timas… sed ĉu vi amas min ? … Se Erik estus bela, ĉu vi daŭre amus min, Kristina ?"

"Kompatindulo ! Kial tenti la destinon ? … Kial demandi pri aferoj, kiujn mi kaŝas en la fundo de mia konscio, kiel oni kaŝas pekon ?"

Ŝi siavice stariĝis, ĉirkaŭis la kapon de la juna viro per siaj tremantaj belaj brakoj kaj diris :
"Ho, mia unutaga fianĉo ! Se mi ne amus vin, mi ne donus al vi miajn lipojn. Por la unua kaj lasta fojo, jen ili."

Li prenis ilin. Sed la nokto, kiu ĉirkaŭis ilin, pleniĝis de tia korŝiro, ke ili forkuris kvazaŭ fronte al proksimiĝanta ŝtormo. Kaj antaŭ ol ili malaperis en la arbarŝajna subtegmento, iliaj okuloj, kie ĉeestis la timego al Erik, ekvidis tute supre, super ili, grandegan noktan birdon. Tiu rigardis ilin per siaj okuloj el braĝo, kaj ŝajnis kroĉigita al la kordoj de la liro de Apolono.


*La lago Averno : volkana lago de suda Italio. La antikvaj popoloj rigardis ĝin kiel la eniro de l' Infero.
**Scribe : prononcu [skrib].
***Temas pri pariza arbaro : « le Bois de Vincennes ».

FINO DE L' UNUA PARTO

---------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------