Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemo

  • Eder Benedetti: Esperanto la internacia lingvo (grafikaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Verda stelo, nia stelo (rimpoemo)

    - 13 Feb 2015
    Benedetti: Esperanto la internacia lingvo
    Hans-Georg Kaiser Verda stelo, nia stelo (por la nevenkebla duopo Ed & Pris) Verda stelo, verda stelo, lumu ĉiam kaj kun helo! Lumu do en mornaj tagoj. Lumu kontraŭ ĉiuj plagoj! Verda stelo, hela stelo, brilu por enmonda belo. Brilu al amikoj niaj. Brilu al la verebriaj. Verda stelo, bela stelo. Lumu do en la ĉielo. Lumu al ni sur la tero. Lumu plu eĉ en infero. Verda stelo, nia stelo, brilu hele kiel velo. Brilu, se vin stult' disrompas, ĉar vi nin nen…

  • Cezar: Klaŭn' Esperanto (poemo)

    - 17 Dec 2012
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-klaun-esperanto-rimpoemo.html Klaŭn' Esperanto Klaŭn' Esperanto, la ĝojperiganto, nodas sin gaje kravaton al banto. Klaŭn' Esperanto kun sia lekanto haltas survoje surkape por kanto. Klaŭn' Esperanto, sopirogiganto, saltas eĉ foje transkape pro vanto. Klaŭn' Esperanto, kamufloŝatanto, ĉevalas laŭ-Troje kun verda galanto.

  • Hans-Georg Kaiser: : Mi volas esti via papilio (prozpoemo) Hans-Georg Kaiser : Ich will dein Schmetterling sein (Prosagedicht)

    - 15 Jul 2014
    Papiliofantazio
    Hans-Georg Kaiser Mi volas esti via papilio Mi volas esti via papilio, lasu min danci sur vi. Ho, amato, karulo, lasu min danci sur via aloga korpo. Lasu min flirti ĉe vi, ĉe via impertinenta buŝo, ĉe viaj bluaj okuloj, sur via nazopinto, sur via amorilo... humm.. Ho, amato, karulo, lasu min danci sur vi. Mi volas esti via papilio. Flirti al vi mi volus. Surflugi vin mi volus. Sur vi danci mi volus. Kaj zigzagi sur vi mi volus, ĝis mi svenus sur vi, tion mi…

  • Hans-Georg Kaiser: Erotika plezuro (rimpoemo )

    - 14 Jun 2012
    Erotiko, teatraĵo
    Hans-Georg Kaiser Erotika plezuro Se vi min kisas per okuloj, mi scias eĉ sen gazetuloj, ke tio estas invitado por seksplezur' post akra plado. Se jen okuloj miaj lumas, ĉar viaj gaje palpebrumas, kaj viaj manoj miajn prenas, ni ambaŭ nin ne plu detenas. Jen sekvos tuj miraklaj agoj, Jen sonos ĝemduet' dum vagoj sub ĉielark' ĉe ruĝa floro, sur la divan' dum vigla horo. Vi vibros nun jam kun emfazo. Ni venos tuj ĝis la ekstazo. Mi…

  • Hans-Georg Kaiser: Fino de heliko (rimpoemo)

    - 10 Apr 2012
    Heliko
    Hans-Georg Kaiser Fino de heliko Heliko venis al la limo kaj tie pensis tuj kun timo, ke ĝi ja ne limako estas. Ĉu ne pli saĝus, se mi restas? Ĝi rampis tamen trans la limon, plu sentis en la koro timon. Jen kaptis ĝin la doganisto, tre alte ranga oficisto. "Vi kial portas domon, besto? Kun hejm' vi estas, sed sen vesto?" "Mi, la helik', laŭlime iras kaj iom da aero spiras." "Ĉu vi por via domo pagis aŭ simple trans la limon vagis?" "La pluvo min ĉe l' pago ĝenis, ega…

  • Hans-Georg Kaiser: La fendo de l' mondo (rimpoemo)

    - 22 Apr 2015
    Blue house - blua domo 1
    Hans-Georg Kaiser La fendo de l' mondo Ennokte surstrate mi iras, nur venton kaj fridon enspiras. Flankstrate kalvuloj ekkrias, ebrie kaj fie manias. Baldomo en blu' lumineskas. La fendo de l' mondo plu kreskas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Ne fariĝi, nur esti (rimpoemo)

    - 19 Apr 2013
    Babilaĉulo / Vantaj homoj
    Hans-Georg Kaiser Ne fariĝi, nur esti Fariĝi vi ne volas, vi volas esti nur. Sed kiel ajn vi rolas, de vi ne restos spur'. Vi estas sen kuraĝo kaj vivas por la pomp'. Pro mank' de certa saĝo vi vivas nur de tromp'. Vi iras al kongresoj, por ke ni vidu vin. Sed viaj interesoj nur vente montras sin. Vi vivas por speguloj kaj vantas en la lum', fieras inter nuloj kaj eĉ sen palpebrum'. Vi montras vin kaj rolas, laŭ dir' nur pro plezur'. Fariĝi vi ne volas, vi vol…

  • Hans-Georg Kaiser: Ni (rimpoemo)

    - 18 Sep 2012
    Neforgesumin-floro
    Hans-Georg Kaiser Ni Foje supre, foje sube, ŝvebas mia sprit' en blu'. Ĉu balone aŭ ĉe-rube, min ne kaptas la enu'. Tra la park' mi iras lante pro la nuboj en ĉiel'. En kvieto kaj verkante, gvidas min plezura cel'. En la tagoj, en nokthoroj pensas mi pri la belec', pri scienco kaj furoroj, pri magia eternec'. Tamen vivas mi surtere, foje trafas min sufer'. Sed mi strebas plu sincere kaj al amo kaj al ver'. Kun estim' kaj malestimo vivas mi en nia mond', dum labor…

  • Hans-Georg Kaiser: Sorto kaj destino (rimpoemo)

    - 26 May 2015
    Belulino kun scivolulo
    Hans-Georg Kaiser Sorto kaj destino Naskite en hazarda tempo ni vivas en malĝusta lok'. Envintre logas nin printempo. Destina estas la epok'. Jen viro volus esti ino jen ino revas esti vir'. Ĉu sorto estas, ĉu destino? Ĉu ĉio estas nur konspir'? Kaj kial estas ni malriĉaj, naskiĝis ie en vilaĝ'? Ni kial estas superstiĉaj? Pro kio mankas ofte saĝ'? Militoj ĉiam reeksplodas, soldatoj mortas en batal'. Aliaj iam nin marodas, ĉu ĉio tio pro fatal'? Ĉu nur h…

  • Lily / Cezar: Impulso pro letero / Renkontiĝo pro amoro (originalaj poemoj —laŭ ĉinesko Zhuzhici)

    - 28 Jan 2010
    Papiliofantazio
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/cezar-impulso-pro-letero-lily.html Cezar Impulso pro letero —laŭ ĉinesko Zhuzhici Ĉe danc' sur koridoro en ne tro frua horo li ŝvebis papilie feliĉa pro favoro. Ne estis do ignoro aŭ tro rigida moro. "Nur trajno malfruiĝis", ŝi skribis kun fervoro. Ŝi nomis lin sinjoro, amata trobadoro. Nun dancas li sur nuboj kaj revas pri amoro. PS: laŭ ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de sep s…

  • Davis S.: foto + Hans-Georg Kaiser: Bugivugi-piano (rimpoemo)

    - 03 Mar 2012
    Bugivugipiano
    Hans-Georg Kaiser Bugivugi-piano "Sen bier' muzik' ne sonas", nin la pianist' admonas. "Sen bier' pian' ne ludas, aŭ la sonoj sobre krudas." La muzik' bezonas fluon kaj biero peras ĝuon. Tuj bieron do alportu, ke muziko mia fortu." Refr. (dufoje): "Sen bier' pian' ne ludas, aŭ la sonoj sobre krudas." PS: Bugivugio estas Boogie-Woogie, jen ritma variaĵo de la bluso, mododanco. Bugiviugi-piano kun iom da fantazio similas al tiu foto de David Sn. Nur la biero sur la…

  • Hans-Georg Kaiser: Dentradulo (rimpoemo por foto de David S.)

    - 14 Jun 2015
    dentraduloj
    Hans-Georg Kaiser DENTRADULO Mi povas vidi vin en felo, tra via haŭto el mielo. Mi fiksas vin per ŝtalokuloj kaj vidas, ke vi estas nuloj. Maŝina estas mi, ne drola, nur por rezisti tre malmola. Sed, se vi tiel plu min gapos mi vin tuj per martelo frapos. Kaj se vi pensas, ke mi aĉas, jen sciu do, ke vi nur klaĉas. Se estas hom' sen fantazio, li vidas nur sin mem post ĉio. PS: Spontane verkita por tiu ĉi konstruktivisma foto de David Sn. https://ce…

  • Hans-Georg Kaiser: Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (rimpoemo) + David Sn. (foto)

    - 16 Jun 2015
    Ĉu mapo del' land' Kraterio?
    Hans-Georg Kaiser Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (por foto de David el Izraelo) Ĉu mapo de l' land' Kraterio? Ĉu eble Laflandio? Amikoj, mi estas ne Dio. Sed David pli scias pri tio. Respondis do David ĝentile: "Cerbumu ne plu tro subtile, mi diras nun sobre trankvila: jen arbotrunk' renosimila." https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • Cezar: Ankro kaj ĉeno (poemo)

    - 05 Feb 2014
    Ankro
    Cezar Ankro kaj ĉeno Marist' veturas sur la mar' sen lia amikin'. Sed ankris li ĉe ŝi dum jar'. ĉar ĉenoj logis lin. Nu, ĉeno estis ŝi por li, nur foje ankaŭ ben'. Sed sur la maro nur por si, li revas pri la ĉen'. Ŝi estis longa kiel ŝnur', amore tenis lin. Li estis luda ankro nur kun magra in' sur sin'. Sed mankas ŝipe ankroĉen'. ne eblas ankrohor'. La ŝipon levis flus' sen pen'. Ĝi drivis gaje for. "Mi estas via belulin' sur vasta vasta mar', mi, ho marist', nu…

  • Hans-Georg Kaiser: Malnovaj domoj (foto + rimpoemo)

    - 23 Jul 2015
    domo kun trabaro
    Hans-Georg Kaiser Malnovaj domoj En la malnovaj domoj maljunas ofte homoj, plej ofte vere bonaj, malofte fi-admonaj. Se domo tre belegas, olduloj ĝin plu flegas. Se domoj ekformortas, olduloj jam ne fortas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Aŭtorado katdormeja (rimpoemo por foto)

    - 31 Mar 2015
    Katdormejo aŭtorado
    Hans-Georg Kaiser Aŭtorado katdormeja "Por la dorm' loĝeja lok'!" estas ne por mi la vok'. Mi sur aŭtorado dormas; tio korpon bele formas. Restu for pri katkaban', eble eĉ kun kata pan'! Estu mia dorm' agrabla gumomola, ne sursabla. Se min vekos la maten', mi foriĝos tuj sen pen'. Se la aŭto ekveturos, mi per unu salt' surspuros. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Cezar: Sankta besto (poemo)

    - 28 Jul 2010
    bovino melkenda - zu melkende Kuh
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-sankta-besto-tia-bovo-tre-dikfela.html Cezar Sankta besto Tia bovo tre dikfela foje revas, ke ĝi devas manĝi tiom ĝis ĝi krevas. Ĝi nur staras, kaj ĝi faras ja neniom aŭ nur iom. Sankta besto rajtas tiom. Ne mirindas kaj ne indas pigra vivo en sankteco. Kie restas jen la deco?

  • Hans-Georg Kaiser: Cikonio kaj urbestro (rimpoemo)

    - 02 Apr 2012
    cikonio sur tegmenta nesto
    Hans-Georg Kaiser Cikonio kaj urbestro Ennestas juna cikonio el fora lando Liberio! Sur alta loko de tegmento eltenas ĝi jen eĉ en vento. Urbestro bone ĝin komprenas, kaj tial multe pri ĝi penas. Kun cikonioj sur la domoj pliiĝas ankaŭ idaj homoj. La kara viro bone scias, ke nia land' pri beboj krias. Li tial kreis tian neston, por havi ofte bebofeston. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

268 articles in total