Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemo
-
Cezar: Cirkokomenco (prozpoemo) / Hans-Georg Kaiser: Zirkusbeginn (Prosagedicht)
- 15 Jul 2014http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/07/cezar-cirkokomenco-prozpoemo.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2012/03/zirkusbeginn-das-kennen-wir-alle-der.html Cezar Cirkokomenco Tion ni spertis ĉiuj: La cirko estas veninta! Jam staras la grandega tendo, ekbrilas ĉie la lumĉenoj, kaj sur la pinto de la tendo lumas alloge la nomo de la cirko. Post la balustrado oni aŭdas jam la trumpetadon de elefanto, el karavano de…
-
Hans-Georg Kaiser: Mevaj revoj (rimpoemo)
- 30 May 2013Hans-Georg Kaiser Mevaj revoj Revoj estas kiel mevoj, ne eĉ pensas do pri devoj. Ili tentas eĉ la decon, la plej belan edzinecon. Revoj ja flugilojn donas; sed la sobra viv' admonas: "Restu, hom', prefere hejme, kion ajn vi revas eme. Kiel ajn sopiro logas, la espero vin mensogas. Hejme estas varma forno kaj ne revo nur sen dorno." Tamen revoj tre necesas, tion mi kun ĝoj' konfesas, Se ne estus mevaj revoj, restus al ni nur la devoj. http://cez…
-
Hans-Georg Kaiser: Mi celebras... (prozpoemo)
- 05 Mar 2012Hans-Georg Kaiser Mi celebras la disŝiradon de amletero, jubile aplaŭdata de pego, matene frue je la oka en la urba arbaro. Ĉiu korbato memorigu min, kiom mi amis vin. Pluvogutoj falas kiel ploroj sur la tombon de miaj esperoj. En la abismoj de mia timo vi kuras kiel infano kun groteska harplektaĵeto kaj vokas: „Halo, halo, karulo! Mi ne volis mortigi vin! Nur endormigi. Mi vere tre bedaŭras tion. Pardonu al mi, karulo." https://cezaroriginaloj.blogspo…
-
Hans-Georg Kaiser: Nuboj (rimpoemo)
- 19 Oct 2012Hans-Georg Kaiser Nuboj Ni rigardis longe nubojn kaj do perdis ĉiujn dubojn, ke la vivo tamen belas, se ni ion belan celas. Ni rigardis nubkastelojn, eĉ delfenojn, blankajn velojn. Kaj interne ni jubilis, ĉar la tago hele brilis. Ni rigardis sur herbejo en floranta elizeo. Kuŝis mi kun mia kara, bela horo senkompara. Rimarko: Elizeo estas en la greka mitologio ejo por feliĉuloj, do paradizo, sed jam transmonde. http://cezaroriginaloj.blogspot.de
-
Hans-Georg Kaiser: Al ribelulino (rimpoemo)
- 30 Mar 2012Hans-Georg kaiser Al ribelulino Mi kovros vin en fridaj aĉaj tagoj, en laŭta bru', en trista flu', se ni pro grandaj plagoj ne gajos plu. Mi helpos vin, se homoj nin forlasos en eta vent' kaj eĉ sen pent', se la malam' amasos pro fia sent'. Mi portos vin, se ĉiuj vin jam ĉasos, ho vi, cervin'. Se ili serĉos vin; se monstroj preterpasos, ni savos nin. Ne devus eĉ mi laŭte tion ĵuri pro via fort'. De l' rev' ĝis mort' ne devos ni forkuri, jen mia vort'!…
-
Hans-Georg Kaiser: Sola estas mi volonte (rimpoemo)
- 03 May 2013Hans-Georg Kaiser Sola estas mi volonte Sola estas mi volonte, sed soleca tute ne. Ĝisrevide postrenkonte min ne kaptas plenda ve'. Sola estas mi kun ĝojo, sed soleca en amas', se banalas asfaltvojo aŭ en grego aŭ fatras'. Sola estas mi sen timoj; sed afliktas min solec', en prizonoj kaj post limoj, se pro frido mankas dec'. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Revina (rimpoemo)
- 26 Jun 2015Hans-Georg Kaiser Revina Revina volus mare veli, la tutan mondon tiel celi, sed car ŝi ne la monon havas, ŝi hejme restas, reve bravas. Se iam helpus al ŝi banko, ŝi tuj forvelus kaj kun danko. Ŝi lasus la amikon hejme, lin adiaŭus senprobleme. Ŝi globotrotus sen programoj, kaj montrus sin en panoramoj. Ŝin viroj sekvus kiel muŝoj, avidaj ĉiuj pri kunkuŝoj. Lastfine kantus ŝi en bando, revenus eĉ al la hejmlando, kaj tie ŝi koncertojn donus - se la amik' ŝin ne malspron…
-
Hans-Georg Kaiser: Trezorserĉado I +II (rimpoemoj)
- 23 Aug 2012Hans-Georg Kaiser Trezorserĉado I Kie estas la trezoro? Ĉu en mejlojn fora for'? Ĉu en kav' 'el pura oro? Pro trezorserĉado, iĝis mi eĉ ornomado. Mi dum jaroj serĉis ĉie, sed mi trovis ĝin nenie. Vane serĉis mi en maro, sablon lavis eĉ dum jar', estis ĉiam vana faro. La trezoro fia faris min nur orebria. Tamen trovis sin trezoro – post fosad' – en mia koro. Hans-Georg Kaiser Trezorserĉado II Poemoj miaj parte ne tre bonas. Mi scias tion, ho, sinjor'…
-
Anjo (foto) + Hans-Georg Kaiser: Policisto nr-o 285 (rimpoemo)
- 08 Jul 2015Hans-Georg Kaiser Policisto nr-o 285 Sed kial kape tiu pinto? Nu, estas ŝerca ruza finto. Surzone lia nomo brilas. Ĝi pruvas, ke li ne civilas. La oficist' supera fartas. Kaj se necesas, li do startas. Suspektajn ulojn li kolume tuj kaptas eĉ senpalpebrume. Li kaptus ankaŭ vin plezure, leĝoligita kvazaŭ ŝnure. Kaj se vi lin ne ŝajne ŝatas, la ulo tute senkompatas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Kiu estis Zam? (rimpoemo minimuma)
- 24 Apr 2014Hans-Georg Kaiser Kiu estis Zam? Kiu estis Zam? Kuracist' pro am'! Esperant-fondint' kontraŭ homa blind'. PS: La poemeto estas verkita en la "plikurtiga tempo" , en kiu oni ĉion plikurtigas: ekz. perforte la vivon de homoj en militoj, salajrojn de laboristoj, pensiulan monon ktp, eĉ la nomojn de homoj oni plikurtigas, ĉar oni ĉiam devas hasti, neniam havas tempon por eventuale eĉ ĝui ion. Oni eĉ ne havas plu la tempon eldiri nomon de elstaraj personoj en plena lo…
-
Hans-Georg Kaiser: Nur gastoj surtere (rimpoemo)
- 23 Jun 2015Hans-Georg Kaiser Nur gastoj surtere Ja eble estas lasta foj', ke mia man' sur via kuŝas, ke mi, migranto sur la voj', do viajn karajn lipojn tuŝas. Vi ridas hele kaj kun ĝoj' kaj tiom softe min karesas. Sed mi, migranto sur la voj', la timon mian nun konfesas. Ni estas gastoj nur sur Ter', eĉ, se ni kiom ajn feliĉas. Pro Morto kaj pro Lucifer' plej rava amo ja finiĝas. Ne por eterne estas am', finiĝos ĉiu kiel ĉio. Kaj ĝuste tial, kara dam', ni amu nin plu kun pasio.…
-
Hans-Georg Kaiser: Di' helpu vin, Obama! (rimpoemo)
- 03 May 2012Hans-Georg Kaiser Di' helpu vin, Obama! "Objekto de adoro, Mesio de la horo! Vi ulo tro ŝarĝama. Di' helpu vin, Obama! Vi iĝis plia pupo en ŝtatterora trupo. Ĝi estas vere drama. Vi revas plu, Obama! Obama laŭreklama! Vi estas tiel fama pro via fantazio: Obamablus'? - Nur tio? Doloras! Hom' de l' koro! Plu iras la teroro! Obama multprograma, kameleon' ĉiama! La krizo vin disŝiras, se vi nur belan diras. Obama, tro proklama, Di' helpu vin, Obama.…
Jump to top
RSS feed- Hans-Georg Kaiser's latest articles with "Cezar-poemo" - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter