http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/al-ribelulino.html




Cezar
Al ribelulino


Mi kovros vin
en fridaj aĉaj tagoj,
en laŭta bru',
en trista flu',
se ni pro grandaj plagoj
ne gajos plu.

Mi helpos vin,
se homoj nin forlasos
en eta vent'
kaj eĉ sen pent',
se la malam' amasos
pro fia sent'.

Mi portos vin,
se ĉiuj vin jam ĉasos,
ho vi, cervin'.
Se ili serĉos vin;
se monstroj preterpasos,
ni savos nin.

Ne devus eĉ
mi laŭte tion ĵuri
pro via fort'.
De l' rev' ĝis mort'
ne devos ni forkuri,
jen mia vort'!