http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezarnuboj-rimpoemo.html


Cezar
Nuboj


Ni rigardis longe nubojn
kaj do perdis ĉiujn dubojn,
ke la vivo tamen belas,
se ni ion belan celas.

Ni rigardis nubkastelojn,
eĉ delfenojn, blankajn velojn.
Kaj interne ni jubilis,
ĉar la tago hele brilis.

Ni rigardis sur herbejo
en floranta elizeo.
Kuŝis mi kun mia kara,
bela horo senkompara.


Rimarko: Elizeo estas en la greka mitologio ejo por feliĉuloj, do paradizo, sed jam transmonde.


.