Keyword: Cezar-poemotraduko

Especially used by:  
Photos | Docs | Articles The most recent | The most popular
    
  • B.Breĥt: Tajloro de Ulm (rimpoemtraduko)

    Breĥt: La tajloro de Ulm (rimpoemtraduko)
    Bertolt Breĥt: Tajloro de Ulm el la jaro 1592 "Episkop', mi flugos", diris tajloro al Moŝt'. "Venu, por moment'." Kaj li grimpis kun flugiloj dum aplaŭdo kaj jubiloj, ĝis la granda granda kirktegment'. Lia Moŝt' nur diris: "Mensogoj, kiel ĉiam. Hom' birdo ne estas. Homoj flugos neniam." La episkopo plu iris. "La tajloro jam ne vivas", diris la homoj ĉe l' Moŝt': "Trois la aŭdac'. La flugiloj frakasiĝis, la tajloro surnaziĝis sur la dura dura kirkoplac'."…

  • Kristin de Margenburg: Tago de ĉiuj Sanktuloj (prozpoemtraduko)

    Ankaŭ tomboŝtonoj mortas iam.
    Ch. v. Margenburg Tago de ĉiuj Sanktuloj noktoprofunda malhelo ŝteliras, portas pelerinon, kaŝas, vualigas longajn ombrojn, kiuj akompanas vin. laca vi estas, kunulo morto. ploroj falas kiel pluvo, torentas el niaj okuloj, niaj animoj trempiĝas en abismojn, nebulvandoj envualigas nin, saturigas nin, la beleco de l' tago forsinkas. mortantaj floroj, kaŝata vizaĝo, rigidiĝis via rideto. amata suno, glacia frido. vi, kunulo morto, ĵetas frostotreme kada…

  • Franz Hodjak (postnaskito al Bertolt Breĥt ): Telegramo en la postmondon

    telegramo
    Franz Hodjak (postnaskito al Bertolt Breĥt) Telegramo en la postmondon Kiu parolas ĉi tie pri indulgo kaj tiel plu? La ŝarĝo de la ordenoj logas el la brusto de tempo al tempo ĝemon tra la gorĝo fluas malsupren alkoholo la kuŝbenkoj staras en la plej favora angulo al la suno neniu venteto moviĝas neniu fingro la rigardo koncentriĝas al sambuka arbusto, gazetoj, cementsakoj, kaj al la propra ventro neniu necerteco, neniu tikado per la okulharoj…

  • La antikva ĉino Dŝaŭ pri la fieco de l' mondo (prozpoemtraduko el germana traduko)

    Sola, ĉu ankaŭ soleca?
    Dŝaŭ I (ĉirkaŭ la jaro 180 p. Kr.) Kolero pri la fieco de l' mondo 1 Kiu povus atendi ĝis klariĝas la malklara rivero? Neniam vivo daŭrus tiom longe! Kiel la herboj, kiuj kliniĝas, kiam vento iras tra ili, tiel oni surgenuiĝas antaŭ riĉo kaj rango. Saketo da moneroj estas dekfoje pli valora ol kapo plena de la plej bonaj ideoj. En la halo sidas la flatuloj kaj estas alte estimataj; tiu, kiu ankoraŭ estas honesta, devas stari ekstere. 2 La potenculoj sukc…

  • Volker de Törne: Matena dono (prozpoemtraduko)

    herbejo kun flava floro
    Volker de Törne MATENA DONO Ĉio por vi La suno La maro La tago kaj la nokto La vito La vinberoj La mevoj En la vento De la ĉielo Alterniĝantaj koloroj La olearbo La tero La roko La akvo En la puto La pano Kaj la salo La odoro De la citronoj Ĉio por vi Ĉio por vi tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Volker von Törne MORGENGABE Alles für dich Die Sonne Das Meer Der Tag Und die Nacht Am Weinstock Die Trauben Die Möwen Im Win…

  • Paul Nougé: Ĉeesto (prozpoemtraduko)

    Paul Nougé: Ĉeesto
    Paul Nougé Ĉeesto La ĝardeno apogas sin kontraŭ la fenestro per sia odoranta abundo. La nokto venas delikate, por apogi sin al la ĝardeno. Manjo (ŝi sidas ĉe la fenestro) malfermas iom sian robon, ŝiaj ŝultroj nudiĝas. Ŝi atendas ĉe la turnokurbiĝo de l' nokto. Ŝi atendas. Ŝi movas fingron lante laŭ siaj lipoj. Ŝiaj fingroj sur ŝiaj lipoj faras la silentosignon. Ŝi atendas. Ŝi tuŝe movas siajn fingrojn laŭ la hararo, trans la brakojn nudajn. Ŝi tenas la okulojn malfermi…

  • Mirko Bonné: En Dassendorf enpluve (prozpoemtraduko)

    Mirko Bonné
    Mirko Bonné En Dassendorf enpluve Unubrakulo kun bulpiedo en Dassendorf en la pluvo portis mian vojaĝsakon kaj rapidis sensukcese malantaŭ mi, sakrante pri mia zigzagado tra la arbaraj vojoj. Ŝtonĵeton antaŭ la tombejo li vidis min, jen mi staris en Dassendorf enpluve, fermtenis mian nazon kaj fermis la okulojn. Ankoraŭ tra la buŝo mi flaris la mortintojn. Mirko Bonné In Dassendorf im Regen Ein Einarmiger mit einem Klumpfuß, in Dassendorf,…

  • Ludoviko Uhland: Vintrovojaĝo (rimpoemtraduko) Ludwig Uhland: Winterreise

    Fulmtrafita arbo  en neĝo
    Ludoviko Uhland Vintrovojaĝo Kiam ventoj fride blovas, sur strat' ne estas hom'. Dum akvoj sin ne movas, mi vagas ekster dom'. Briletas Sun' sen famo, subiras kun rapid'. Finiĝis jam la amo. Al ĝojo mankas fid'. Postfine de l' arbaro vilaĝe haltas mi, varmigas min post faro. Enkoras malpasi'. Ludwig Uhland Winterreise Bei diesem kalten Wehen Sind alle Straßen leer, Die Wasser stille stehen, Ich aber schweif umher. Die Sonne schei…

  • Kristin de Margenburg: Kvieto (prozpoemtraduko)

    Parolanta kvieto (kun Jesuo)
    Kvieto kvieto preskaŭ kvazaŭ metite inter presitaj literoj tio, kio neniam estis skribita, nevidebla, ĉar nur pensita sensona inter miaj kaj viaj frazoj tio, kio neniam estis parolita sensone mallaŭta kvieta ne aŭdebla, ĉar inter via lacigita vortoforto kaj miaj nebulaj linioj mankas la kuraĝo nevideble inter obtuzigitaj literoj mia kaj via senforta rezignado per timo, prudento kaj atentemo kunligita por trempado en plorakvon por kio ree ne e…

  • Lupo Vondraĉek: Sonĝo (prozpoemtraduko)

    bluaj montoj
    Lupo Vondraĉek Sonĝo Sidi sur arbo. Rigardi en la prerion. Ne devi ami. La horizonto malfermiĝas en formo de ino, kiu neniam proksimiĝas. Ne devi ami, tiukaze estus facile ami. trad. Hans-Georg Kaiser El: Kanto pri la amo. Poemoj Wolf Wondratschek Ein Traum Auf einem Baum sitzen. In die Prärie schauen. Nicht lieben müssen. Der Horizont öffnet sich in Form einer Frau, die nie näher kommt. Nicht lieben müssen, es wär dann ein Le…

  • T. Carmi: En tiu ĉi momento - In diesem Augenblick

    Luneklipso en Frohburg / Germanio, Saksujo
    T. Carmi En tiu ĉi momento "Jen tio, kion ni havas, kaj estas bele tiel. Ni ne fordonu nin al iluzio." Mi scias, ke ŝi pravas. Tial mi rigardas rekte al la kalendaro, al la horloĝo, ĉirkaŭcirkulas la lokon sur la faldebla mapo, kontrolas la aer-kaj sangopremon, mezuras la temperaturon de ŝia korpo mezuras mian kaj tiun de tiu ĉi nokto. Jen la granda kvieto en tiu ĉi momento, en precize sama distanco al la plenluno. Jen tio, kion ni havas. trad.…

  • Ringelnac: Dormetkanto (rimpoemtraduko)

    Foto de bebo (kuracistofoto)
    Joachim Ringelnac Dormetkanto Ĉu do poteton? Ĉu do trinkpeton aŭ kolbaspreton? Ek, kapklineton! Ele malicas tiu nokt' fridfremda al ni, manojn faldu, sciu, la ĉemizon kisas Di'. Dormu ci, estas mi panjo via, mem mi lacas kiel vi. Ne plu kriu! Sensciu – Nescieme estu vi – Aŭdu kusene: Ĝi spiras laŭ vi. Ringenatz Schlummerlied Will du auf Töpfchen? Fühlst du ein Dürstchen? Oder ein Würstchen? Senke dein Köpfchen. Draußen die schwarze, kal…

  • F. Hölderlin: Duono de l' vivo (rimpoemtraduko)

    Hölderlin
    Friedrich Hölderlin Duono de l' vivo Per flavaj piroj pendas kun ar' de ruĝaj rozoj terpec' sur la lag'. Graciaj cignoj, ebriaj de kisoj vi trempas vin en akvon sanktan kaj sobran. Ho ve! De kie mi, se vintros, florojn prenu, sunbrilojn do kaj ombrojn de l' tero? Jen muroj nur, senvorta frid', envente klakas la flagoj. trad. Hans-Georg Kaiser Friedrich Hölderlin Hälfte des Lebens Mit gelben Birnen hänget…

  • Jaques Prevert : pour faire le portrait d'un oiseau / Por fari portreton de birdo, tradukis Pierre Chibleur, subtenis lin Wel (Brazilo) Blazio Vaha (Hungario) kaj Cezar (Germanio)

    Oizo Jaques Prevert I
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2014/07/jacques-prevert-por-fari-portreton-de.html Jacques Prevert Por fari portreton de birdo Unue pentru kaĝon kun nefermita pordo poste pentru ion agrablan ion simplan ion belan ion utilan por la birdo poste apogu la pentraĵon kontraŭ arbon en ĝardeno en bosko aŭ en arbareto kaŝu vin malantaŭ la arbo nek diru ion nek moviĝu... fojfoje la birdo venas rapide. sed ĝi ja povas atendigi vin ankaŭ multa…

  • Matenstelo: Tio ja tute ne ekzistas! (prozpoemtraduko de Donjo & Cezar)

    Morgenstern Tio ja ne ekzistas
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/10/kristiano-morgenstern-tio-ja-tute-ne.html Kristiano Matenstelo Tio ja tute ne ekzistas! La bovopasero La kamelanaso La pluvleono La kolobumbombeno La sinstrigo La balenbirdo La meduzocimo La zonotaŭro La pavobovo La lupfantomvulpo La tagtingalo La segocigno La nesalakva mopso La vinpinŝero La ŝtormludo La strigovermo La ĝiraferinaco La rinocerponeo La anserŝmalcflor…

  • Harry Martinson: Anjo (prozpoemtraduko)

    spikokampo
    Harry Martinson Anjo Anjo, brilokulo. Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio ? Ni estis tiam sepjaraj. Ni kaŝis nin en la sekalokampo, sur granda ŝtono, nomata „monteto de l’ gigantoj“. Ĉirkaŭ ni flavis la torento de l’ sekalo. Ĉirkaŭ ni estis la flava golfo de l’ sekalo, kiu ĉirkaŭbrakis la lange longan duoninsulon de l’ abia arbaro. Anjo, ĉu vi ankoraŭ memoras pri la ruĝa buo de l’ kabano sur la kabo Horn de l’ arbaroj ? Ĉirkaŭ nia soleca insulo kaŝe flustris la spikoj, mi kisis via…

  • Edgar Lee Masters: Violonisto Jones (prozpoemo) / Fiddler Jones (prozpoem)

    Violonisto Jones
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/edgar-lee-masters-18681950-spoon-river.html Edgar Lee Masters (1868–1950). Kulerrivero Antologio. 1916. 60. Violonisto Jones La Tero retenas iom de la vibrado tie en via koro, kaj tio estas vi. Kaj se la homoj pensas, ke vi povas violoni, vi devas violoni dum via tuta vivo. Kion vi vidas? Rikolton de trifolioj? Aŭ herbejon, tra kiu kondukas la vojo al la riv…

  • Ludoviko Uhland: La kapelo (Die Kapelle) tradukis E-en Zamenhof kaj Cezar

    La kapelo sur monto kun herbejo  (Wurmlingen)
    cezartradukoj.blogspot.de/2012/06/ludoviko-uland-la-kapelo-rimpoemo.html Ludoviko Uhland La kapelo Supre tronas sur la monto La kapelo en kviet'. Ĉe la valherbej' kaj fonto Ĝoje kantas paŝtknabet'. Jen funebra sonorilo; morne sonas mortkantad'. Finas tuj la kantjubilo De la knabo dum konstat'. En la tombojn surmontete venos ĉiu el la val'; ankaŭ vi, knabet', kviete, tie kuŝos post final'. trad. Cezar Ludw…

  • Günter Kunert: Vespere elegie (prozpoemtraduko)

    Nokta trafiko
    Günter Kunert Vespere elegie Fora strato ne enrigardebla de la fenestro troviĝanta en la tenebro tie preterveturas lumpunkto kometobrilo fizike malaltigita ĉielosigno pereiga anonco pri io reflektora meneteklo kvazaŭ mangesta sciigo revelacio sole al vi sciigita al a postvitra figuranto – el tiu sfero el kiu oni kutime ne ricevas respondon. El: Kiam la vivo estis senkosta. Poemoj tradukis Hans-Georg Kaiser Günter Kunert Abendlich elegisch…

  • Günter Kunert: Nekaptebla realeco - Unfassbare Realität

    Kuehlschrankbewohner - Loĝanto de fridujo
    Günter Kunert Nekaptebla realeco Enloĝantoj de fridujoj ofte demandas sin: Kial cetere fariĝis tiom frida? Kion ni mise faris? La termikajn leĝojn por regi ilin ni studis kaj tamen en ĉiu el ni estas eta frostiĝinta figuro kelkaj vortoj firme gluas sur la lango kiuj neniam plu degelos: "Vi estas la ligno, mi la flamo!* Ili estis malĝustaj nun legeblas en la uzinstrukcioj por enloĝantoj de fridujoj. tradukis Cezar el la poemaro "Survoje al Utopio" Aufbau-eldonejo…

  • Maŝa Kaléko: Sehnsucht nach Anderswo - Sopiro al alia lok' (rimpoemtraduko)

    Birdokaĝo ĉe malferma fenestro
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-sopiro-al-alia-lok-poemo.html Maŝa Kaléko Sopiro al alia lok' Hejme pomoj odoras en ŝrank', bruas kaldron' kun plezuro. Sed monde fajfas la vent' al vagant' kaj kantas la aventuro! Sopiro al alia lok' por ĉiam vin firmtenos, internen, se vi elas ĵus, eksteren, se vi enos. Mascha Kaléko Sehnsucht nach anderswo Drinnen duften die Äpfel im Spind, Pr…

  • Maŝa Kaléko: Konsiloj (prozpoemtraduko)

    kofro
    Maŝa Kaléko Konsiloj Forpelu la timojn kaj la timon pro la timoj. Dum tiuj kelkaj jaroj ĉio certe ankoraŭ sufiĉos: La pano en la kesto kaj la kostumo en la ŝranko. Ne diru 'mia'. Ĉio estas pruntedonita al vi. Vivu laŭ tempo kaj atentu, kiom malmulte vi bezonas. Aranĝiĝu. Kaj tenu la kofron manprete. Estas vere, kion ili diras: Kio devos veni, tio venos. Ne iru renkonte al la sufero. Kaj kiam ĝi ĉeestos, rigardu trankvile ties vizaĝon. Ĝi estas efeme…

  • Maŝa Kaléko : La malgranda diferenco / Der kleine Unterschied (rimpoemtraduko)

    respegulo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-la-malgranda-diferenco.html Maŝa Kaléko La malgranda diferenco Parolis al la Goodwill germana enmigrant': "Nu, certe restas same, ĉu diri land ĉu land', ĉu por hejmloko homeland ĉu poem por poem'. Mi certe estas happy , sed sen feliĉ' laŭ tem'. PS: land (angle) = prononcu: lend poem = prononcu: poem happy = prononcu: hepi = tre kontenta, sed ne nepre feliĉa Maŝa Kalé…

  • Maŝa Kaléko : Iu / Irgendwer (rimpoemtraduko)

    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-iu-rimpoemo.html Maŝa Kaléko Iu Iu estas mia pens', spiras, gvidas min laŭ senc', kreas mondon mian, min, portas kaj tenas sin. Kiu estas tiu ĉi? Ĉu li mi? Kaj ĉu mi li? Maŝa Kaléko Irgendwer Einer ist da, der mich denkt. Der mich atmet. Der mich lenkt. Der mich schafft und meine Welt. Der mich trägt und der mich hält. Wer ist…

  • Maŝa Kaléko: La ermito / Der Eremit (rimpoemtraduko)

    Ermito
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-la-ermito-rimpoemo.html Maŝa Kaléko La ermito Per ŝtonoj ĵetis lin ili. Ridetis li dum la dolor'. Li volis nur esti, ne brili. Li tenis ĉiun de l' kor'. Li ŝajne neniam larmis. Foriris dezerten la hom'. La ŝtonoj ĵetitaj svarmis. Li uzis ilin por dom'. Maŝa Kaléko Der Eremit Sie warfen nach ihm mit Steinen. Er lächelte mitten im Schmerz. Er wollte nur sein, ni…

  • Erich Kästner: Suicido en familia marbanado (rimpoemtraduko)

    Balta Maro - Kühlungsborn
    Erich Kästner Suicido en familia marbanado Tie vi kaj tie la natur'. Sed la vojon tien baras kliŝoj. Ĝis al vi kuraĝas ŝvebi nur la parfum' el fuko kaj el fiŝoj. Inter la okuloj kaj la mar' sopiranta esti rigardata kuras homoj ĉien en la ar'. Kaptas kordolor' vin senkompata. Ventroj kaj postaĵoj en liber', homoj staras, kuŝas en la sablo. Dikaj damoj sinkas ĝis la ter' meduzece sablen, ĉe l' diablo! Kien ajn rondiras via vid', la okuloj fermas sin per forto…

  • Franz Hodjak: über fragen / pri demandoj / prozpoemtraduko

    Interparolado ĉe la maro / Gespräch am Meer
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/francjo-hodjak-pri-demandoj-prozpoemo.html franĉjo hodjak pri demandoj demandoj, mi diras, eĉ se ili estas prezentataj kiom ajn agresive, ĉiam havas ion defendeman en si. demandoj, vi metas en la komparativon, neniam sigelis ion neripareblan. ankoraŭ neniam iu pro demando, formulas mi superlative, estas sendita en la morton. tradukis Cezar franz hodjak…

  • Nâzım Hikmet: Yaşamak - Leben - vivo (poemversioj de Hannes Wader, Rana Talu kaj Cezar

    Sola arbo en vintro / Winterwelt
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/05/nazm-hikmet-vivo-rimpoemo.html Nâzım Hikmet Y aşamak (originalo) Yaşamak bir ağaç gibi, tek ve hür, ve bir orman gibi, kardeşçesine, bu bizim hasretimiz! Nâzım Hikmet Vivo Vivo kiel arbo unuope kaj libere kaj frate kiel arbaro, tio estas nia sopiro! tradukis Cezar laŭ la suba traduko de Rana Tal…

  • Nâzım Hikmet: Super la maro la bunta nubo (prozpoemtraduko) - Denizin üstünde ala bulut (turka originalo) - Über dem Meer die bunte Wolke (prozpoemtraduko germanen)

    Marfantazio (konkoj, fiŝo kaj maro)
    Nâzim Hikmet Super la maro la bunta nubo Super la maro la bunta nubo Sur tio la arĝenta ŝipo En ĝi la flava fiŝo En la profundo fuko blua Sur la bordo nuda viro Li staras tie kaj pripensas Ĉu mi estu la nubo? Ĉu la ŝipo? Ĉu la fiŝo? Ĉu eble la fuko? Nek nek! La maro vi estu, filo mia! Kun ties nubo, Kun ties ŝipo, Kun ties fiŝo, Kun ties fuko tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Nâzim Hikmet Denizin üstünde ala bulut…

  • Nâzım Hikmet: La plej multaj (prozpoemtraduko)

    infanlaboro
    Nâzım Hikmet La plej multaj La plej multaj interpuŝigas en la suba ferdeko, veturas kun bileto de la tria klaso, iras piede. Jen la plej multaj. La plej multaj perlaboras sian panon jam okjare, geedziĝas en la aĝo de dudek jaroj, mortas kvardekjaraj. Jen la plej multaj. Ĉiuj, escepte de la plej multaj, havas sufiĉe da manĝo, sufiĉe da rizo, sufiĉe da sukero, sufiĉe da tolo Kaj buteron havas multaj, nur ne la plej multaj. Por la plej multaj ne estas ombro, s…

  • Nâzim Hikmet: Kiam Vera vekiĝas (prozpoemtraduko)

    Kiam Vera vekiĝas
    Nâzim Hikmet Kiam Vera vekiĝas La seĝoj dormas starante, tiel ankaŭ la tablo, la tapiŝo sternis sin kaj dormas sur la dorso; ĝiaj ornamenoj kunfaldas la foliojn, dormas la spegulo, la okuloj de l' fenestroj estas firme fermitaj, la balkono dormas kun pendantaj kruroj, sur la transa tegmento dormas la kamentuboj, la akacioj dormas ĉe la rando de l' strato, kun stelo sur la brusto dormas la nubo, interne de la domo kaj ekstere en la lignotabula kabaneto same dormas la lumo.…

  • Nâzım Hikmet : 24-a de SEPTEMBRO en la jaro 1945 (poemotraduko)

    La plej belan...
    Nâzım Hikmet 24-a de SEPTEMBRO en 1945 La plej belan el ĉiuj maroj ni ankoraŭ ne vidis. La plej bela infano ankoraŭ ne estas naskita. Niaj plej belaj tagoj ankoraŭ ne venis. Kaj la plej belan vorton, kiun mi volis diri al vi, mi ankoraŭ ne diris. PS: laŭ germana traduko el la turka, kiun faris Bernd Jentzsch, fondinto de rokgrupo Renft 24. SEPTEMBER 1945 Das schönste aller Meere, wir haben es noch nicht gesehen. Das schö…

  • Henriko Heine: La papili' al roz' enamiĝis...

    Heine: La papili' al la roz' enamiĝis
    Henriko Heine Novaj poemoj Nova printempo (1831) PROLOGO 7 La papili' al la roz' enamiĝis. Flirtadas ĝin kun jubil'. Sed sur ĝi en ora brokat' flirtdancas amante la sunobril'. Al kiu estas la rozo en am'? Mi volus scii ĝin! Ĉu estas pro l' kant' la najtingal', ĉu la vesperostel' je la fin'? Kaj kiun amas la roz' el vi? Amataj, ĉiuj vi: rozo, sunbril', vespera stel', najtingal' kaj papili'.…

  • Henriko Heine: Demandoj (prozpoemtraduko)

    Heinrich Heine: Fragen
    cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/heinrich-heine-demandoj-prozpoemo.html Henriko Heine Demandoj Ĉe l' maro, ĉe l' trista nokta maro Staras junulo-viro, Kun veplena brust', kun duboplena kapo, Kaj kun mornaj lipoj demandas la ondojn: "Ho solvu l' enigmon de l' vivo, La praan turmentantan enigmon, Pri kiu cerbumis jam kelkaj kapoj, Kapoj hieroglifĉapelaj, Kapoj kun turban' aŭ nigra biret', Perukokapoj kaj miloj da pliaj Povraj ŝvitantaj homokapoj…

  • Gene Hill : Just my dog - Nur mein Hund- Simple mia hundo (la laŭdohimnon tradukis Donjo & Cezar)

    Vera amikeco ne ŝanceliĝas. Vincent kun sia hundo Meggy.
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/gene-hill-just-my-dog-origine-angle-nur.html Gene Hill: Just my dog (angle) Nur mein Hund (germane) Simple mia hundo (en Esperanto) Gene Hill He is just my dog He is my other eyes that can see above the clouds; my other ears that hear above the winds. He is the part of me that can reach out into the sea. He has told me a thousand times over that I am his reason for being; by the way he rests against my…

  • Lars Gustafson: Strangaj birdoj flugis (prozpoemtraduko)

    birdotrinkejo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/lars-gustafson-strangaj-birdoj-flugis.html Lars Gustafson Strangaj birdoj flugis Kaj ĉio revenas, speciale nokte, kvazaŭ ĝi scius pri mi ion, kion mi ne scias: la malnova bruna pensiono ĉe la fervoja viadukto, la lignosegejo kun siaj pervapore pelataj segiloj, kiuj de tempo al tempo eligis en la hela tago tiel nekutimajn strangajn sonojn, la lago kun la drivantaj kaj parte jam sinkintaj trunkoj. Ie p…

  • Uwe Greßmann: Einladung - Invito (prozpoemtraduko)

    Uwe Gressmann
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/uwe-gremann-invito-prozpomo.html Uwe Greßmann Invito Jen eliras invitoj; laŭ alparola maniero ili malfermas la buŝon kaj diras, ke la tagordo sekvas Jen la temo: aero, lumo, Tero, ĉielo, Suno... Ilia migrado en la spacoj de l' kosmo, en la senfina domo, kiel oni opinias. Kaj tiu, kiu krome kunsidas tiutempe, lasu lumi sian ampolan "piran kapon" super la tablo; kaj aŭskultu. Parolas…

  • Erik Pac': Vin (prozpoemtraduko)

    Donjo malstreĉita
    Erik Pac' Vin Vin akcepti tia kia vi estas tute tia. Vidi ke vi estas nur vi se vi estas ĉio kio estas vi delikata kaj sovaĝa tio kio volas deŝiri sin kaj tio kio sin volas karese alpremi Kiu amas nur duonon de vi tiu amas vin ne duone sed tute ne tiu volas pritranĉi vin amputi kripligi Vin akcepti tia kia vi estas ĉu tio estas facila aŭ malfacila? Ne dependas de tio kun kiom da antaŭpensado kaj prudento mi akceptas vin sed kun kiom da amo kaj kun k…

  • Erik Pac': Kaŭzoj (prozpoemtraduko)

    Interparolo sen interkompreno
    Erik Pac' Kaŭzoj „Ĉar ĉio ĉi ne helpas Ili faros ja tamen tion, kion ili volas Ĉar mi ne volas bruligi miajn fingrojn ankoraŭfoje Ĉar oni nur ridos: Ĝuste vin ili atendis Kaj kial ĉiam mi? Neniu dankos tion al mi Ĉar tion neniu plu vere komprenas ĉar la afero aĉiĝos en la plej bona kazo eĉ pli. Ĉar ĉiu malbono eble havas ankaŭ sian bonan flankon Ĉar tio estas afero de la vidpunkto kaj cetere, al kiu oni fidu? Ĉar ankaŭ ĉe la aliaj oni kuiras nur per akvo…

  • Erik Pac': Kio ĝi estas (prozpoemtraduko)

    geamantoj en Florenco  /  Fried: Kio ĝi estas
    Erik Pac' Kio ĝi estas Ĝi estas absurda diras la prudento Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas malfeliĉo diras la egoismo Ĝi estas nenio alia krom doloro diras la timo Ĝi estas senŝanca diras la cedemo Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas ridinda diras la fiero Ĝi estas senpripensa diras la memgardo Ĝi estas malebla diras la sperto Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Erich Fried Was es…