http://cezartradukoj.blogspot.de/2015/02/ch-v-margenburg-tago-de-ciuj-sanktuloj.html




Ch. v. Margenburg

Tago de ĉiuj Sanktuloj


noktoprofunda malhelo ŝteliras,
portas pelerinon,
kaŝas, vualigas
longajn ombrojn, kiuj akompanas vin.
laca vi estas, kunulo morto.

ploroj falas kiel pluvo,
torentas el niaj okuloj,
niaj animoj
trempiĝas en abismojn,
nebulvandoj envualigas nin,
saturigas nin,
la beleco de l' tago forsinkas.

mortantaj floroj,
kaŝata vizaĝo,
rigidiĝis via rideto.
amata suno, glacia frido.
vi, kunulo morto, ĵetas frostotreme
kadavron de mortinto en tombon.
la odoro de putreco
pendas enaere

sekiĝintaj kiel rigidiĝintaj sentoj
seka foliaro sur muske kovritaj branĉoj,
haltigitaj monatoj, sentempe fiksiĝintaj,
bremsitaj kiel marmorplatoj en grafito
senfine eltenantaj kaj mutaj
sur niaj tomboj

kvieta

sensona aŭtuno.

© C.v.M.

* Christin *

trad. Cezar




Allerheiligen


nachttiefe dunkelheit schleicht,

trägt einen umhang
verbirgt, verdunkelt
die langen begleitenden schatten,
müde bist du, gevatter tod

tränen fallen wie regen,
strömen aus unseren augen
unsere seelen
tauchen in abgründe
nebelwände verhüllen
durchtränken.
des tages schönheit versinkt

sterbende blumen,
dein verhülltes gesicht,
erstarrt dein lächeln.
geliebte sonne, eisige kälte.
du, Gevatter Tod,
wirfst klamm den kadaver ins grab
der duft von verwesung
hängt in der luft

verdorrt wie erstarrte gefühle
blätterdürre an mooszweigen,
stehengebliebene monate
zeitlos harrend gebremst
Wie marmorplatten in grafit
harrend endlos und stumm
auf unseren gräbern

stiller

lautloser herbst.

© C.v.M.

* Christin *