Bernardo's most appreciated articles
-
Hundo bonrasa estas bona por ĉaso
-3 favoritesPetro de Smedt kaj Jozefo Horvarth nuntempe preparas tradukon de la aktuala Duden-Bildvortaro al Esperanto. Petro prilaboras la paĝojn pri hundoj. Jen kion li eltrovis - sed antaŭ daŭrigi legadon vi eble ŝatos mem pripensi dum momento, kiujn hundo-specojn vi konas en Esperanto. ...
-
La esperanta meta-vortaro
-3 favoritesPIV kovras eble 20 elcentojn de la vorto-stoko registrita en dulingvaj Esperanto-vortaroj. La tuto de tiuj vortaroj kune formas virtualan "meta-vortaron" kun probable ĉ. 250.000 vortoj. La softvo Mobipocket Reader ebligas per unu sola serĉo konsulti ilin samtempe.
-
La nombro-diablo
-3 favorites- Do, kalkulu. - Mi ne scias kalkuli, asertis Roberto. - Stultaĵo, ĉagrenetis la nombro-diablo.
-
Zamenhof kiel fak-tradukisto
-3 favoritesUnu sola faka artikolo pri medicino troviĝas en la Fundamenta Krestomatio. Zamenhof tradukis ĝin el germana lernolibro pri okul-kuracado al Esperanto. Ni rigardu, kiel li solvis problemojn de teknika tradukado...
-
Feliĉan unuan adventon al vi
-3 favoritesMorgaŭ jam estas unua advento. Kristnasko alproksimiĝas per sepmejlaj botoj. Jen bona momento pensi pri deca ĉi-jara kristnask-arbo. Eble maljuna Pettersson kaj lia fama kato Findus inspiros vin?
-
La mesia libro
-3 favoritesBroŝureto de nur ĉ. 110 paĝoj vekas fortajn emociojn. Ekestis grupo kun ĉiuj ecoj de sekto kaj emo al kruc-milito surbaze de ĝi. Kial tiu forto de "La bona lingvo" de Claude Piron? La respondo estas simpla kaj malagrabla: Ĝi estas "mesia libro" pri saviĝo el lingva malegaleco.
-
Brazila papago fajfas "La Esperon"
-3 favoritesJen mia plej ŝatata saluto okaze de Zamenhof-tago ...
-
Streichquartett | string quartet | arĉ-instrumenta kvarteto
-3 favoritesVikia Vortaro ( ViVo ) estas "diskutejo, antaŭpreparejo por aliaj vortaroj kaj terminaroj kiel ReVo , Vikivortaro kaj la vortaro de Lernu ". Krome ĝi estas "Serĉilo en diversaj retaj vortaroj: ReVo , Vikipedio , Majstro , Lernu , Komputeko ". Ĉu taŭga?
-
Ĉu oficiala vorto estas fundamenta vorto?
-3 favoritesTradicie ni distingas inter „fundamentaj“ kaj „oficialaj“ vortoj. La unuaj troveblas en la Fundamento de 1905, la aliaj en la Oficialaj Aldonoj (OA) de 1909 ĝis 2007. Kion signifas tiu distingo precize?
-
Legita kaj legota
-3 favoritesFrida ventaĉo fajfas tra la mallumaj stratoj nord-hemisferaj. Varma kandela flamo apud komforta sofo invitas al legado. Jen kelkaj sugestoj por last-momentaj kristnaskaj donacoj ...
-
Pass ma uff, Keule!
-3 favoritesPost kiam vi decidis pri adekvata tranokt-ebleco dum Komuna Esperanto-Kongreso pentekoste 2012 en Berlino, estas tempo lerni kelkajn bazajn vortojn kaj frazojn en la berlina dialekto por gaje postvivi la berlinanojn. Venu kun mi en la subetaĝo de la germana lingvo ...
-
Elementoj de la Deka Oficiala Aldono
-3 favoritesOA 10 ne jam ekzistas, sed ĝia centra temo estas facile divenebla: nomoj de personoj, familioj, urboj, riveroj, lagoj, montoj kaj ĉiuspecaj aliaj t.n. toponimoj ...
-
Mirinda mondo de la mallonga mesaĝo
-3 favoritesKVF karaj, jenan amuzan (MDR, eĉ RDG) listeton (KEB) mi ĵus trovis ...
-
La Fundamento kaj la lingvoscienco
-3 favoritesMalgraŭ populara eraro, la Fundamento nenie referencas al la "lingvoscienco" aŭ la "ĝenerale akceptitaj principoj de la lingvoscienco" aŭ io simila. Nur por homoj, kiuj neniam okupiĝis pri la Fundamento, tio eble estas surpriza ...
-
Desaponta: "La Familio Zamenhof" de Banet-Fornalowa (2001)
-2 favoritesEkzistas libroj, kiuj komenciĝas malbone, de paĝo al paĝo virtuoze fariĝas pli kaj pli granda ĉagrenaĵo ĝis kiam ili lasas la leganton kun senspira miro, kial nur je ĉiuj sanktuloj homoj tute senbremse celebras sian intelektan memmortigon publike. Tia estas "La Familio Zamenhof" de Zofia Banet-Fornalowa, unua represo reviziita 2001 (1-a eld. 2000), La Chaŭx-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro.
-
Ekologia Terminaro - pura naturo, pura lingvo
-2 favorites»Multlingva Difina Ekologia Terminaro« nomiĝas sliparo de doktoroj Lev Medvedev kaj Nikolaj Gudskov . Temas pri laŭdire 570 slipoj kun Esperantaj terminoj kaj difinoj, kaj Rusa, Angla, Germana kaj Franca tradukoj (stato sept. 1990). Interesa temo kaj interesa stud-materialo, kiel verki terminaron. Ĉar per eraroj oni plej facile lernas.
-
Japana modesteco instruas lingvan abundon
-2 favoritesLa "Vortareto de Kombineblaj Vortoj" de la japano MATUBARA, Hatiro (2000) ververe estas giganta kaj mirinda vortaro kaj utila nepre ne nur por japanoj, sed por ĉiu, kiu volas serioze plibonigi sian stilon kaj larĝigi sian lingvo-konon.
-
Anna kaj la zombi' - En Rusio loĝas rusianoj
-2 favoritesAngla-itala Akademianino Anna-Anjo Brennan-Löwenstein-Corsetti el la ŝtona urbo revivige-viglige ŝatas vek-kisi la naŭ-dekone mortintan landnoman zombion -uj kaj acid-miene admonas " rusoj loĝas en Rusujo ". Njet!, froste elnovosibirskas rusa Akademiano Sergej Pokrovskij, " en Rusio loĝas rusianoj " kaj kazaĉoke ekdancas la -io-ujo-polkon, la primavere ĉarman popolan dancon de Esperantiujo de cent jaroj. ...
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter