La "originala biografia studo" komenciĝas: "Zamenhof-familio ... El tiu multnombra familio, vaste disĵetita en la mondon, sed tre kore ligita, nur kelkaj membroj ankoraŭ vivas. [...]" (p. 11). Jen ab ovo la dolĉa-amara tono viskoza kaj nepreciza. La Zamenhofoj, kiuj postvivis militon, persekutojn kaj holokaŭston, ne estis "disĵetita en la mondon", sed elmigris el Polando postmilite, i.a. al Francio kaj Usono. Kial, oni ne ekscias, nek per kio montriĝas la asertita "kora ligiteco".

"Mordeĥaj Marko Zamenhof [la patro de Lejzer Ludwik] naskiĝis la 27-an de januaro 1837 en Tykocin, urbeto situanta 30 km nordokcidente de Bjalistoko. ..." (p. 15). Neniel oni ekscias, en kiu lando li naskiĝis (en Cara Rusio), kial li havis judan (Mordeĥaj) kaj rusan (Marko) nomojn, eĉ ne, ĉu la dato estas indikita laŭ la tiuepoka rusa, do julia, kalendaro aŭ laŭ la nuntempa (gregoriana) kalendaro. La urbo cetere en 1837 oficiale nomiĝis ruse Bielostok (pro kio L.L. Zamenhof ĉiam parolis pri Bielostoko), ne pole Bialystok, kiel ŝajnigas "Bjalistoko".

"En sia junaĝo li [Mordeĥaj Marko] fariĝis instruisto de la germana kaj franca lingvoj, samkiel sia patro Fabiano, konata klerigo-pioniro en Bjalistoko." Kiel kaj per kio montriĝis tiu asertita pionireco de la avo de L.L. Zamenhof? Neniu klarigo.

"En 1858, kiel nur 21-jara junulo, jam tute memstara, li edziĝis kun la bela 18-jara fraŭlino Liba Sofer (1839-1892) ...". Ĉu la aĝoj dum geedziĝo en la tiuepoka socio ne estis tute normalaj? Pro kio Banet-Fornalowa scias, ke Liba estis "bela"?

"Kaj vere [Liba] dum sia tuta vivo estis virino pacema kaj amema." Pro kiuj faktoj la aŭtorino tion scias ... jen plia enigmo por la leganto.

"Dum la tuta lernado en Bjalistoko ... Ludoviko estis ĉiam la unua en sia klaso, tre amata de siaj kameradoj ..." (p. 26). Mirinde, ĉu ne? Ofte la bonaj, sed malfortaj kaj malsanetaj lernantoj ja estas viktimoj de mokoj kaj malŝato en infana grupo. Ne nia Banet-Fornolowa-anĝelo el Bielostoko. Kial nur? La kutima silento ...

"De tiu tempo [naskiĝtago kun festo de Lingwe universala], preskaŭ seninterrompe, li pensis pri sia idealo, laboris super ĝi, ĝis la lasta spiro - la 14-an de aprilo 1917."

Kaj tiel plu ad infinitum longajn 226 paĝojn pri 15 anoj de la familio de L.L. Zamenhof (gepatroj, edzino, gefiloj, genepoj). Nenie eĉ nur la provo komprenigi al la leganto la socialan, ekonomian kaj politikan kadron, en kiu la familio vivis, anstataŭ faktoj daŭre moralaj juĝoj.

Jam superflue mencii, ke fontindikoj estas maloftaj, la uzataj fontoj neniel "originalaj" kaj nekompletaj (eĉ mankas tiel bazaj verkoj kiel Henk Thien, por ne paroli pri la multe pli seriozaj studoj de Gold kaj Golden), la "Danĝera Lingvo" de Lins estas menciita en la teksto, sed forgesita en la bibliografio. Neniu kritika pritrakto de la uzata literaturo, eĉ ne de la miela belvortaĵo de Boulton, plena de Zamenhof-kultaĵoj ktp. ktp.

Restas sekreto, kiel Giorgio Silfer en postparolo povas juĝi "Ŝia [tiu de Banet-Fornalowa] faka [?] preparo donis sciencan [??] pentagramon, sur kiun ŝi ŝutis ofte notojn de emocio [fakte!]. Rezultis tamen ekvilibra partituro [?? certe ne!]: Zofia Banat-Fornalowa eskapis la danĝeron verki hagiografiaron." Ne, sinjoro Silfer, precize tio estas: hagiografioj, legendoj pri sanktuloj de kredanto-adoranto, "legaĵo por la emociiĝemaj esperantistoj" (Ludovikito pri la nefidinda Zamenhof-biografio de Privat). Biografioj verkitaj de scienca historiisto ili ne estas, ion novan krom la kutimajn mitojn oni apenaŭ ekscias, eĉ se la eldonejo librofine promesas alion. Pro tio simple: desaponta.

P.S. Kiu post "ĝuado" de tiaj avinjaj sukeraĵoj deziras acidan kukumon por reekvilibre sobriĝi legu Sikosek, Esperanto sen Mitoj, Antverpeno: FEL 1999, ĉapitro 6 "Zamenhof sen mitoj".