Kiel oni povas skribi ankoraŭ ion novan kaj nepre legindan pri Zamenhof post la biografioj de Privat, Drezen, Boulton, Ziólkowska, Itô Kanzi, Krasko, Wisniewski, Centassi kaj Masson, post la esploroj de Holzhaus, Maimon, Waringhien, post la Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ) kaj la klasika Originala Verkaro (OV) de Dietterle, post multegaj enciklopediaj artikoloj kaj studoj pri unuopaj aspektoj en periodaĵoj kaj festlibroj (EBEA sole listigas pli ol 300)? Korĵenkov scias.

Unue, lia "Homarano" estas facile legebla kaj stile eleganta. Ĝi bone tenas la balancon inter faka ĝusteco kaj popular-scienca kompreneblo. Ĝi estas atento-kapta kaj -tena kiel romano kaj ne fortimigas per (ŝajn-) scienca lingvaĵo volapukeca. Aliflanke ĝi ne dronas en obskura fabel-flako hageografia kiel Boulton, Banet-Fornalowa aŭ Centassi/Masson. Korĵenkov scias skribi.

Due, ĝi estas tre lerte strukturita kaj interplektita, baze kronologie laŭ la vivo de Zamenhof, parte laŭ temoj (jen profesia kaj familia vivo dum iuj jaroj, jen esperanta agado dum la sama periodo). Per tiu apudmeto ekestas nova fona kaj pli profunda kompreno de faktoj jam longe kaj bone konataj, tiel ke ili aperas en nova perspektivo - ne malgranda atingo, se oni konsideras la amasegon da ekzistanta materialo. Korĵenkov scias strukturi.

Trie ĝi abunde citas el leteroj de Zamenhof mem kaj el fontoj de samtempuloj. Li lasas paroli la "Majstron" mem. Tiel ekestas tre intima, rekta, senpera, viva rigardo al la protagonisto. Korĵenkov traktas sian heroon kun simpatio, tamen kun la necesa sobra distanco. Liaj klarigoj komprenigas la cirkonstancojn de historiaj eldiraĵoj kaj bone gvidas la leganton. Korĵenkov scias konvinki.

Kvare la biografio estas konciza, preskaŭ lakona malgraŭ sia ĉ. 320 paĝoj en formato A5. Ni ne tediĝas pro regurdado de aferoj jam x-foje legitaj. Korĵenkov scias "trafi la punkton".

Kvine la libro prezentas ne jam konatajn faktojn kaj detalojn surbaze de propraj esploroj en arkivoj, ekzemple pri la jaroj en Grodno. Korĵenkov scias science labori.

Sese la juĝoj pri disputataj punktoj preskaŭ senescepte estas kleraj, saĝaj kaj ĝustaj, almenaŭ bone bazitaj kaj akcepteblaj aŭ defendeblaj. Korĵenkov scias juĝi.

Sepe, centre - kaj provizore laste -"Homarano" ŝanĝas nian "klasikan" bildon pri Zamenhof surbaze de la "letero al Borovko", al la pli realisma, pli persona kaj pli "vera" bildo surbaze de la "letero al Michaŭx". Estas pro tio, ke mi aŭdacas la prognozon, ke ni ĝuste ĉeestas la naskon de nova "klasika" verko, simile destinita al larĝa publiko kiel la klasika biografio de Privat. Korĵenkov disigos zamenhofologion en "antaŭ-Homarana", "Privat-a" aŭ "romantika" kaj "post-Homarana" epoko. Sendube la verko estos kritikata, kompletigata, eble reviziata pri detaloj (ekzemple pri la "doktoreco" de Zamenhof). La kerna mesaĝo "de Borovko al Michaŭx" - plurloke preparita inter fakuloj, sed neniam tiel klare prezentita al "simplaj" interesatoj - tamen restos la bazo de ĉiuj estontaj diskutoj dum longa tempo.

Se vi ne volas aŭ povas legi dekduon da Zamenhof-biografioj, legu tiun ĉi. Korĵenkov scias.

Korženkov, Aleksandr V. Homarano - la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof / Aleksander Korĵenkov. Kaliningrado: Sezonoj 2009, 319 p. (Serio scio 8). 27 eurojn ĉe UEA.