OA 9 jam anoncas la temon en noto 6: "... la tutan problemon pri traktado de personaj nomoj, la Akademio prokrastis por posta konsidero".

La diskuton, ĉu entute ankoraŭ indas verki Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro (UV), ni lasu flanke. Superrigardon pri la argumentoj oni trovas en la diskuto inter Haupenthal kaj Wennergren en La Ondo okaze de la publikigo de OA 9 en 2007. Se ni provizore akceptas la defion, ni baldaŭ konstatas, ke la "tuta problemo" estas tre vasta, mult-aspekta kaj apenaŭ solvebla. Aliflanke la tasko estas difinita tro malvasta (temas ne nur pri personaj nomoj) kaj ĝi estas dekomenca, tradicia. Krom konfirmi, ke nomoj personaj, familiaj, urbaj kaj landaj jam troveblas en la Fundamento (1905), la Akademio neniam decidis pri nomoj. Ja jam la Lingva Komitato (LK) traktis la demandon en 1910 (!), do antaŭ pli ol cent jaroj, sed el la raporto ne rezultis OA.

Nu, Zamenhof dekomence adaptis nomojn al Esperanto, ekzemple la nomon ... Zamenhof (kaj do ne Samenhof laŭ la germana transskribo). Probable apenaŭ iu havas problemojn pri Vilhelmo, Henriko aŭ Nikolao (ĉiuj Fundamentaj) nek pri Lutero, Kalvino, Kristo, Vaŝingtono, Londono, Berlino, Parizo (same Fundamentaj). Simile staras pri centoj de aliaj nomoj, kiuj estas tre ĝenerale akceptitaj kaj preskaŭ aŭtomate, senpripense uzataj (Romo, Barcelono, Moskvo). Aliflanke ekzistas nomoj nur malfacile adapteblaj kaj forte disputataj (ekz. la urbo La-Chaŭx-de-Fonds en la svisa Ĵuraso, la brazila urbo Rio de Janeiro k.m.a.). Nu, ne gravas, ke ekzistas kaj ĉiam ekzistos nur malfacile adapteblaj aŭ prefere tute ne adaptindaj nomoj. Same estas en ĉiuj lingvoj, kiujn mi konas. Gravas, ke ni jam nun havas gigantan trezoron de jam de jardekoj adaptitaj, "esperantigitaj" nomoj. Kelkajn mi iom post iom prezentos al vi laŭ jenaj grupoj:

  1. Personaj nomoj, inkluzive nomoj el mitologio (Zeŭso, Jupitero), sanktuloj, regintoj kaj regantoj, precipe se ili nomas aliajn objektojn (Sizifa laboro [Z], tago de Sankta Valenteno, Valentena tago, Aĥilo [tendeno])
  2. Familiaj nomoj, precipe se ili formas -ismojn (Ŝovino [OA], Markso, Lenino, Hitlero ktp.) aŭ nomas objektojn (Zepelino, Rentgeno [radioj], Mejbomo [glando], Farenhejto [temperaturo]), t.n. eponimoj.
  3. Urbo-nomoj, precipe se ili estas nom-donaj por ekz. manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj (Edamo [fromaĝo], Kenigsbergo [viand-buloj] ...)
  4. Nomoj de riveroj kaj aliaj akvoj (Rejno, Nilo, Vistulo, Misisipo, Amazono)
  5. Nomoj de montoj kaj montaroj (Alpoj, Himalajo, Pireneoj)
  6. Nomoj de regionoj (Bavarujo -io, Argovio, Flandrujo -io, Kimrujo -io, Silezio)
  7. Astronomiaj nomoj
  8. Aliaj nomoj (ekz. insuloj, precipe se ili estas nom-donaj por manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj, Madejro [vino].