En sia broŝuro pri la vizitoj de Zamenhof en Vieno, Reinhard Haupenthal represas kaj la tradukon de „Kronika katara konjunktivito“ el la Fundamenta Krestomatio (1903, p. 217 ss, en la reto trovebla ekzemple en Tekstaro) kaj la germanan originalon el la Lernolibro de Oftalmologio de Ernst Fuchs (1889), kies kursojn Zamenhof frekventis en Vieno. La 10-a eldono 1905 de la Fuchs-libro ankaŭ ekzistas kiel Google-libro. Nia peco tie troviĝas sur p. 63 ss; ĝi estas identa kun p. 50 ss de la 1-a eldono. Ambaŭ eldonoj estas en malnova germana ortografio de antaŭ la reformo de 1901 (objectiv, mässige, Röthung, Uebergangstheile ktp.).

La numeroj en angulaj krampoj referencas al miaj komentoj sub la teksto.

Kompara teksto

Conjunctivitis catarrhalis chronica

Symptome. Beim chronischen Bindehautkatarrh [1] sind die objectiv wahrnehmbaren [1a] Veränderungen [2] im Ganzen wenig bedeutend. Es besteht mässige Röthung [3] der Bindehaut, entweder nur über dem Tarsus [3b] oder auch im Uebergangstheile. Die Bindehaut ist glatt und nicht geschwellt [3b]; nur in alten Fällen [4] stellt sich Hypertrophie [5] der Bindehaut mit Verdickung und sammtartiger Beschaffenheit [6] derselben ein. Die Secretion [7] ist gering und äussert sich hauptsächlich durch Verklebtsein der Lider am Morgen. Der weissliche [8] Schaum, den man oft an den Lidwinkeln findet, entsteht dadurch [9], dass in Folge [10] häufigen Blinzelns mit den Lidern die Thränenflüssigkeit mit dem Secrete [11] der Meibom’schen [12] Drüsen [13] zu einer Art schaumiger Emulsion geschlagen wird. Die beständige Befeuchtung der Haut an dieser Stelle führt [14] dann zur Bildung von Excoriationen [15]. In manchen Fällen scheint die Secretion anstatt vermehrt sogar verringert zu sein. Mit Rücksicht auf die geringe oder ganz fehlende Vermehrung der Secretion bezeichnen manche Autoren viele Fälle von chronischem Katarrh nicht als solchen, sondern als Hyperaemia conjunktivae [16].

Kronika katara konjunktivito

Simptomoj. Ĉe la kronika kataro de la konjunktivo [1] la objektive trovataj [1a] ŝanĝoj [2] estas entute malmulte signifaj. Estas modera ruĝeco [3] de la konjunktivo, aŭ nur super la tarso [3a], aŭ ankaŭ en la parto transira. La konjunktivo estas glata kaj ne ŝvelinta [3b];nur en malnovaj okazoj [4] aperas hipertrofio [5] de la konjunktivo kun ĝia dikiĝo kaj velursimila karaktero [6]. La sekrecio [7] estas malgranda kaj montras sin precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa [8] ŝaumo, kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio [9], ke en sekvo de [10] ofta palpebrumado la larma fluidaĵo kun la eligaĵo [11] de la Meibomaj [12] glandetoj [13] per batiĝado fariĝas speco de ŝaŭma emulsio. La konstanta malsekiĝado de la haŭto en la anguloj de la palpebroj kondukas [14] al la formiĝado de ekskoriacioj [15]. En kelkaj okazoj la sekrecio, anstataŭ esti pliigita, ŝajnas eĉ malpliigita. Pro la tre malgranda aŭ eĉ tute mankanta pliiĝo de la sekrecio kelkaj aŭtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo [16].

Rimarkoj pri la traduko

[1] Beim chronischen Bindehautkatarrh: kronika kataro de la konjunktivo - Z. transprenas ĉiujn tri grek-latinaĵojn, ne anstataŭigas ilin per ĝeneral-lingvaj vortoj, ekzemple "kronika" per "longedaŭra" aŭ simile. Li ignoras la (pro la kunteksto pure teorian) misanalizon "katar-o" / "kat-aro". Notu, ke la germana paŭsis la scienc-latinan conjunctiva, laŭvorte tradukinte ĝin al Bindehaut ("lig-haŭto"). Tiu metodo ankaŭ estus ebla en Esperanto, sed Z. ne aplikis ĝin, sed agis laŭ la (posta) 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko pri adapto de fremdvortoj.

[1a] wahrnehmbar: Noto de la eldonistoj de la Fundamenta Krestomatio: "legu: troveblaj" anstataŭ trovataj.

[2] Veränderungen: ĉu ŝanĝoj aŭ ŝanĝiĝoj? Mi nepre tradukus per ŝanĝiĝoj. Fuchs ja parolas pri la observebla stato post la ekesto de l' malsaniĝo, nome pri la (malfortaj) "simptomoj". Kiel ĉiam tradukante el la germana la tre oftaj -ung-vortoj kaj participoj kaŭzas konstantan heziton. La -ung-vortoj povas aŭ signifi procedon aŭ la staton atingitan post finiĝo de la procedo. Tiu daŭra neceso interpreti germanan tekston laŭ "ĉu procedo aŭ atingita stato?" por mi estas unu el la plej grandaj malfacilaĵoj tradukante el la germana.

[3] Röthung, nuntempe Rötung: Stato, eco de la konjunktivo pro la malsano estas ruĝa. Ĉu ruĝiĝo?

[3a] Rimarku, ke Zamenhof uzas tie ĉi "tarso", anstataŭ la modernan "tarzo" (fibreca lameno, kvazaŭskeleto de la palpebra rando). Sed li ne inventas iun terminon surbaze de "simplaj" vortoj kiel "palpebro-lameno", "palpebro-skeleto" aŭ simile.

[3b] geschwellt: La plej ofta (kaj pro tio spontanea) traduko de la germana perfekta participo pasiva (PPP) estas per la ŝajne identa esperanta PPP, kio donus "ŝveligita", tamen Zamenhof tradukas per "ŝvelinta" kaj do substrekas la procedon, kiu rezultigis la simptomon. Ĉu ŝveligita, ŝveligata?

[4] Fall (pluralo Fälle) povas signifi kaj (gramatika aŭ jur-) "kazo" kaj "okazo". Ofte germanoj pro tio hezitas pri la adekvata traduko. Laŭ PIV 2002 "kazo" nuntempe havas trian difinon, nome "3. (medicino) Manifestiĝo de malsano, konsiderata ĉe difinita individuo: ... tio estas kuranta kazo de gripo; benigna, maligna kazo". Ĉe la artikolo "okazo" ĝi difinas: "4. (medicino) Kazo: tio estis bela okazo de hemiplegio [ekzemplo el la Biblio]". Laŭ PIV oni do niaepoke prefere traduku per "kazo". "Okazo" estas arkaika.

[5] Hypertrophie: Z. simple transprenis la grek-latinan internaciismon "hipertrofio" laŭ regulo, du jarojn poste akceptita en § 15 de la Fundamenta Gramatiko. Li ne „tradukis“ ĝin al ĝeneral-lingva(j) vorto(j), kiel ekzemple „ŝvelaĵo“ aŭ simile.

[6] Beschaffenheit: eblus ankaŭ traduki per „eco“, Z. tamen uzas la plursencan „karaktero“.

[7] Secretion, post 1901 Sekretion: sekrecio, laŭ Vikipedio sekreciado (? kial tie kun -ad?)

[8] weisslich, nuntempe weißlich: simila al blanka, iom blanka, ĉu blankeska, blankeca, blanketa?

[9] venas de tio: kalkeo, laŭvorta traduko de germana kommt daher, sinonimo de entsteht dadurch. Nuntempe oni probable dirus „ekestas, ĉar“.

[10] en sekvo de: laŭvorta traduko de in Folge von; nuntempe probable „sekve de“ aŭ simple „pro“.

[11] mit dem Secrete, nuntempe mit dem Sekret: Z. ne tradukas la sciencan terminon per scienca termino, kiel ekzemple "sekreciaĵo" (PIV), sed per la ĉiutaga tre ĝenerala „eligaĵo“. Komparu kontraste hipertrofio, konjuktivo, sekrecio, ekskoriacio, hiperemio! Kial la ŝanĝo de la stilo tie ĉi?

[12] Meibom’schen: glandoj nomitaj laŭ la germana kuracisto Heinrich Meibom (1638-1700; prononcu majbom). Tiaj t.n. eponimoj svarmas en medicino (alchejmera malsano), fiziko (kelvinaj aŭ farenhejtaj gradoj) kaj aliaj fakoj. Z. nur duone adaptas ĝin per „Meibomaj“, do ne „Meibom-aj“ aŭ Mejbomaj (kp. Ŝiller’).

[13] Drüsen: Z. aldonas diminuitivan –et, glandetoj. Kial? Ĉu tiel eble en la rusa?

[14] führt dann: Z. plian fojon laŭvorte tradukas per „kondukas al“ anstataŭ ekzemple „kaŭzas“, „rezultigas“.

[15] Excoriationen, nuntempe Exkoriationen: Plia adaptiĝo de grek-latina internnaciismo, tie ĉi de la latina Excoriatio per "ekskoriacio".

[16] Hyperaemia conjunktivae: Z. evitas la latinan terminon kaj anstataŭigas ĝin per esperanta „hiperemio de la konjunktivo“, kiu tamen estas nur transskribo al la esperanta alfabeto laŭ la (posta) 15-a regulo. Sed li ne tradukas ĝin al laikula lingvaĵo per io kiel „troplenigo de la konjunktivo per sango“.

Resumo

Surbaze de tiu – tamen nur tre mallonga - peco ni povas do provizore resumi:

1. La traduko de Z. estas tre proksima al la germana originalo, surprize ofte li uzas kalkeojn, paŭsaĵojn el la originalo. Eble vi emas eĉ nomi ilin germanismoj.

2. Z. tradukas fakan tekston pri oftalmologio skribitan por kuracistoj kaj studentoj de medicino. Tute senĝene li plejparte uzas – konforme al tiu celgrupo - grek-latinajn fakvortojn, kiujn li nur adaptas al la esperanta alfabeto kaj gramatiko laŭ la nuna 15-a regulo. Escepte (ĉe Sekret) li foje uzas ĝeneral-lingvan terminon ĝeneralsignifan kaj malprecizan (eligaĵo).

Zamenhof tradukis ja al bona Esperanto, sed ne al la "bona lingvo". Se li hodiaŭ kontribuus al Vikipedio pri sia fako, la Cramer-uloj de ĉi-mond’ probable fuŝus liajn tekstojn laŭ la plusaj katenaj kaj kontraŭ-Fundamentaj reguloj de korseta reform-esperanto.