Bernardo's articles with the keyword: Zamenhof

  • Ĉu Z basis sin sur la vortaro de Schmidt aŭ tamen tiu de Reiff?

    - 10 Aug 2016
    Reiff, Paralelvortaroj, 4a eld. 1860, 7a preso 1872
    Laŭ aserto de Zamenhof en la kunsido de la Lingva Komitato en Vaŝingtono (1910), li uzis vortaron de Schmidt por verki la vortojn de la Unua Libro. Heiner Eichner tamen supozas, ke la vera fonto estas vortaro de Carl Philipp Reiff. Ĉu tio estas probabla? ...

  • La ĝentila kaj iom ruza d-ro Z

    - 21 Oct 2015
    Longe antaŭ la Fundamento, en 1892, Z ankoraŭ allasis diskutojn pri sia lingvo, tiam nur kvinjaraĝa. Sed vidu kiel elegante li kontraŭargumentis iujn proponojn por pli mallongaj, nome unusilabaj tabelvortoj ...

  • Fluganta kofro forbruligita

    - 18 Mar 2013
    Ni jam diskutis , ĉu la zamenhofaj tradukoj de la fabeloj de Andersen estas fidinde zamenhofaj aŭ eble ŝanĝitaj de eldonisto, ĉar plej multaj aperis nur post la morto de Z. En unu sola okazo ni povas esti tute certaj, ĉar la tajposkripto de Z. konserviĝis ...

  • ... per unu talero pli aŭ malpli ...

    - 11 Jul 2011
    En 1894 aperis la unua kajero de la Granda Vortaro Germana-Esperanta ( GVGE ) de Zamenhof en Odeso. Ĝi restis torso de A ĝis Ablativ kaj tamen multe malkaŝas pri Zamenhof kiel vortaristo ...

  • Johano kaj Ludoviko

    - 13 Jul 2011
    Ni jam vidis , sur kiu tiuepoke jam nekutima germana Zamenhof bazis sian GVGE de 1894, kaj supozis ke lia fonto estas vortaro de Johann Adolph Erdmann Schmidt (1769-1851). Jen apudmeto de la germana-franca de Schmidt de 1845 kun la germana-esperanta de Zamenhof de 1894 ...

  • ... ne estis kvadrilo, ne menueto kaj eĉ ne simpla anglezo

    - 19 Nov 2011
    Tri jarojn post la unua iom granda traduko de proza literaturo, nome " La Ombro " de Andersen en la Dua Libro de 1888, aperis traduko de "La batalo de l' vivo" de Charles Dickens , publikigita en La Esperantisto 1891 . Ankaŭ ĝi baziĝas sur germana traduko ...

  • La dancado de la fratinoj

    - 28 Dec 2011
    Jen ankoraŭ plia apudmeto el la "Batalo de l' vivo": maldekstre la traduko de Seybt (ĉ. 1880), dekstre tiu de Zamenhof (1891). Ĝi rekte sekvas la pecon " La batal-kampo ". Kelkajn atentigojn vd. ĉe la fino de la teksto. ...

  • La batal-kampo

    - 19 Dec 2011
    La rakonto " La batalo de l' vivo " de Dickens komenciĝas per sufiĉe longa priskribo de la bieno, kie vivas la protagonistoj, nome sur iama batal-kampo. Leginte la germanan tradukon de Seybt mi denove kaj denove pensis: "Diable, kia defio traduki tion." ...

  • Zamenhof tradukas Dickens laŭ Seybt

    - 17 Dec 2011
    Intertempe alvenis brokanta ekzemplero de la germana traduko de La Batalo de l' Vivo de Charles Dickens verkita de Julius Seybt. Tre probable la teksto de Seybt estas la bazo de la Zamenhofa traduko de la Dickens-a rakonto al Esperanto. Ni do eklegu ...

  • La Feino

    - 06 Nov 2011
    "Unu vidvino havis du filinojn ...". La sola literatura teksto en la Fundamenta Ekzercaro estas fabelo en §§ 11, 13, 15, 17, 19, 21 kaj 23. Ĝi memorigas pri Maljunulino Holle de fratoj Grimm , sed ĝia origino tamen estas alia ...

  • Vespero ĉe doktoro Z.

    - 12 Jul 2011
    Rakontinte jam iom pri la Granda Vortaro Germana-Esperanta ( GVGE 1894 ) de Zamenhof, mi atentigis pri la germana, arkaa eĉ jam en 1894. Pli proksima rigardo konfirmas: Kiun ajn fonton li uzis kiel bazo, ĝi ĉiukaze ne plu estis aktuala germana de la 1890-aj jaroj.

  • duope = selbander - la germana en la Fundamenta Gramatiko

    - 21 Oct 2010
    Zamenhof surprize multe malkaŝas pri sia kono de la germana en la Germana Gramatiko: Li ne skribis la germanan de sia epoko, sed tiam jam arkaan version.

  • Po - kien fekas la diablo unu fojon ...

    - 06 Nov 2010
    Michael atentigis pri misuzo de po en Vikipedio kaj ni iom ekdiskutis pri tiu "diabla vorto", kiu estas malfacila por multaj. Jen iom pri ĝia deveno.

  • Najtingalo kaj azenoj

    - 19 Jun 2011
    Desespero klarigis al ni , ke nia unua son-imitaĵo tin-tin-tin ("La Ombro" de Andersen en Dua Libro 1888, § 17) estas rus-devena. Kion pri aliaj onomatopeoj en Andersen-tradukoj? ...

  • ... la azenoj iris ... tin-tin-tin - ĉar ili portis sonorilojn ...

    - 09 Jun 2011
    Kiel junulo mi naive pensis, ke son-imitoj (onomatopeoj) nature estas internaciaj, samaj en ĉiuj lingvoj. Tiel kompreneble ne estas. Ili estas diversaj laŭ la lingvoj, do havas devenon, etimologion. ...

  • imperiestra ĉefa kortega alportisto de najtingaloj ..

    - 16 Jun 2011
    Plia Z-traduko el Andersen, "La najtingalo". Unue publikigita en La Revuo de 1907 kaj poste tute senŝanĝe represita en Fabeloj II de 1926 - kun ĉiuj malglataĵoj kaj arkaismoj. Strange!

  • Frua kaj malfrua ombro

    - 09 Jun 2011
    De la fabelo "La Ombro" de Andersen ekzistas du tradukoj, atribuitaj al Zamenhof. Tre frua de 1888 kaj tre malfrua de ĉ. 1916, do mallonge antaŭ lia morto. Rigardu kun mi, kiel Esperanto evoluis dum la unuaj preskaŭ 30 jaroj ...

  • ... ĉion per la dek fingroj de siaj manoj

    - 01 Jun 2011
    Ni jam vidis , ke en § 18 de la Dua Libro de 1888 enestas listeto de proverboj ("popoldiroj"). Io simila mankas en la Fundamento. Tamen la Ekzercaro jen kaj jen havas fiks-formajn frazojn, kiujn oni povas rigardi proverbojn, sentencojn aŭ aforismojn ...

29 articles in total