Pri kelkaj apenaŭ ekzistas duboj, ekzemple pri la pasero kaj la aglo (malsupre n-ro 11), pri aliaj oni eble povas diskuti, ĉu ili vere estas proverboj (ekzemple n-roj 4, 13).

proverb' - proverbe | proverb | Sprichwort | пословица | przysłowie.

"Popola maksimo, enhavanta konsilon aŭ konstaton pri ia ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo: proverbo estas sperto, proverbo estas averto (Z); konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo (Z)." (PIV 2002)

Jen la listeto el la Ekzercaro [paragrafo, frazo]:

  1. Al leono ne donu la manon [7.3].
  2. Resti kun leono estas danĝere [7.5].
  3. Kiu kuraĝas rajdi sur leono? [7.6]
  4. Du homoj povas pli multe fari ol unu [12.1].
  5. Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj [12.4].
  6. Oni ne forgesas facile sian unuan amon [18.19].
  7. Morti pro la patrujo estas agrable [20.23].
  8. Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas [22.4].
  9. La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas [22.8].
  10. Mono havata estas pli grava ol havita [22.12].
  11. Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota [22.13].
  12. Honesta homo agas honeste [25.11].
  13. Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon) [29.7].
  14. La korpo estas morta, la animo estas senmorta [31.6].
  15. Ŝteliston neniu lasas en sian domon [37.15].
  16. Malsaĝulon ĉiu batas [37.20].
  17. Timulo timas eĉ sian propran ombron [37.21].
  18. Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [41.18].

Petro Desmet nun havas prespreta Proverbaro Oklingva en Esperanto kun ekvivalentoj (ĉar pri tradukoj oni ja ne povas paroli, se temas pri proverboj) en la lingvoj rusa, pola, franca, germana, esperanta, nederlanda kaj hungara. Antaŭĝoju baldaŭ teni ĝin sub la okuloj.