La angla originalo de "The Battle of Life" aperis en 1846. Jam jaron poste ĝi estis tradukita al la germana fare de iu Julius Seybt kiel volumo 68 de la (german-lingva) "Plena Verkaro" de Dickens [1]. En 1880 tiu - probable reviziita (?) - Seybt-traduko reeldoniĝis kiel volumo 960 de la "Universala Biblioteko" de la eldonejo Reclam [prononcu Réklam] sub la titolo "Der Kampf des Lebens - eine Liebesgeschichte" (am-rakonto). Post apero de la Esperanto-traduko de Zamenhof en 1891, estis verkitaj ankoraŭ aliaj tradukoj de la Batalo al la germana, kiun ni tamen ne devas konsideri kiel bazo de la zamenhofa teksto [2]. Multaj diversaj tradukoj cetere ne ekzistas. Kompare al aliaj verkoj de Dickens, la Batalo estis rigardata kiel iom randa. Plej probabla bazo de "nia" Batalo verŝajne estas do iu el la versioj de Seybt (1847 / 1880).

Bedaŭrinde mi ne trovis ĝin en la reto, nur la anglan originalon. Ankaŭ pri Seybt mem estis trovebla nur, ke li estis tradukisto kaj kunlaboranto de la lepsika periodaĵo "Die Grenzboten", naci-liberala, t.e. konservativa "Revuo por politiko, literaturo kaj arto", aperinta inter 1841 kaj 1922. Estas penseble, ke la traduko de Seybt unue aperis en Grenzboten iam inter 1846 kaj 1849 kaj nur poste estis transprenita en la german-lingva "Plena Verkaro". Sed elektronika eldono ekzistas nur de parto de la jar-kolekto 1877, por la aliaj jaroj nur mikrofiĉoj. Sen vizito de biblioteko, detala komparo inter Seybt kaj Zamenhof do provizore ne eblas.

Sed ni povas kompreneble simple legi la esperantan tradukon kaj kompari ĝin kun la angla originalo. Se ni unue komparas la version de la Esperantisto de 1891 kun tiu de la libro-forma eldono de 1910 (do preskaŭ dudek jarojn pli posta) en Tekstaro, ni konstatas, ke ili ŝajne estas preskaŭ tekst-identaj. La sola diferenco, kiun mi trovis, estas, ke en 1891 "vi" estas skribite majuskle, en 1910 minuskle ("... kaj mi pensas, [ke] Vi konsentos kun mi ...). La ellaso de "ke" aspektas germanece ("und ich denke, Sie stimmen mir zu"). En la germana tio ebligas gardi la kutiman vort-ordon anstataŭ la pli kompleksa inversigita ("und ich denke, daß [dass] Sie mir zustimmen"). En Esperanto, tio neceso ne ekzistas.

Simile kiel en la Ombro ankaŭ en la Batalo la elizio ĉe la artikolo (la ⇒ l') estas multe pli ofta ol en postaj verkoj de Zamenhof (fino de l' mondo, manĝo de l' mateno, kampo de l’ batalo ktp.), sed laŭ mia impreso tamen jam ne plu tiel ekstreme. Ankaŭ -ad uziĝas pli ofte ol en postaj jaroj (amuzado, dancado, improvizado ktp.). La germanecan uzon de nepersona ĝi ni trovas simile kiel en la Ombro (Ĝi ne estis kvadrilo ... - es war keine Quadrille)

Impresas la riĉa vort-trezoro. Jen la paragrafo el kiu mi prenis la titolon. La kvin ne-Fundamentajn vortojn kvadril-, menuet-, anglez-, kastanjet- kaj improviz- mi substrekis. Al ili aldoniĝas teatr- kaj hispan-, troveblaj en la Fundamento nur ekster la UV:

"... Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Ĝi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj eĉ ne simpla anglezo. Ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo; pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. ...".

Kvadrilo (el franca quadrille) kaj anglezo (france anglaise) cetere estas t.n. kontradancoj (contredanse, contredance), ĉar pluraj paroj starantaj vid-al-vide dancas unu "kontraŭ" la alia. Pro popola mis-etimologio el franca contredance fariĝas la populara angla country dance [3], kiun oni dancas laŭ ... kantri-muziko.

Jen, se vi aŭ Vi volas kompari la peceton kun la angla originalo, kiun Zamenhof tamen ne vidis tradukinte el la germana traduko. Tamen la rezulto, eĉ de la du-ŝtupa tradukado, estas sufiĉe bona, ĉu? -

"... How they did dance! Not like opera–dancers. Not at all. And not like Madame Anybody’s finished pupils. Not the least. It was not quadrille dancing, nor minuet dancing, nor even country–dance dancing. It was neither in the old style, nor the new style, nor the French style, nor the English style: though it may have been, by accident, a trifle in the Spanish style, which is a free and joyous one, I am told, deriving a delightful air of off–hand inspiration, from the chirping little castanets. ...".

------

[1] Sämmtliche [tiel] Werke, Bd. 68. Leipzig [Lepsiko]: Verlag [eldonejo de] Carl. B. Lorck 1847-1849.

[2] La traduko de Gustav Meyrink aperis erst en 1910 sub la titolo "Die Walstatt des Lebens", do laŭvorte "la batalejo de l' vivo".

[3] Tiel la klarigo en la germana Vikipedio. Tamen vd. nun la komenton de Edmund, kiu atentigas, ke laŭ Oxford English Dictionary la mis-etimologio estas ĝuste inverse, nome ke el la origina angla country dance fariĝis la miskomprenita franca contredanse.