Se vi pensas "ho, ĉio jam estas dirita, sed ne jam de ĉiu", vi probable pli aŭ malpli pravas, kiel instruas rapida serĉo je "kantri" per la reta serĉ-programo, al kiu vi fidas. Aspekto ne jam traktita tamen estas "kiel faras la aliaj lingvoj?". Mi deiras de la artikolo en Vikipedio kaj de tie ŝaltas al la aliaj lingvo-versioj.

1-a grupo: La plej malgranda grupo inter la lingvoj de latina aŭ cirila alfabeto (la aliajn mi ne povas legi kaj estus danka pro via helpo) iel transskribas ĝin per mini-difino, ekzemple la kimravjetnama.

2-a grupo: La plej granda grupo el tiuj Vikipedio-lingvoj transprenas ĝin senŝanĝe kiel fremda vorto en la angla ortografio, ekzemple la germana Country-Musik, franca musique country, finna Countrymusiikki, turka kaj multaj aliaj.

3-a grupo: La lingvoj de cirila alfabeto (kiel kutime) transskribas "country" al la propra alfabeto, ekzemple la rusa Кантри (kantri) kaj similie la bulgara, ukraina, serba ktp. (ĉiuj iu "kantri"). Same faras kelkaj malmultaj lingvoj de latina alfabeto, ekzemple la estona kantrimuusika (apud country) kaj litova (kantri).

En Esperanto kiel tre ofte ekzistas ĉiuj tri eblecoj.

1-e: Ĉiuj vortaroj antaŭ 1999 elturniĝas per iu mini-difino. Ekzistas multaj variantoj, ekzemple "(usona) kampara / kamparana / vakera / popola / folklora muziko". Tipaj ekzemploj ĉe Minnaja it-eo 1996: "country - kampara muziko, usona folklora muziko, folklora muziko" aŭ Benson en-eo 1995: countrydance - popola danco. La fervoraj batalantoj kontraŭ "novaj" radikoj, la anoj de l' sekto de l' malbona onklo propagandas iujn el la multaj penseblaj mini-difinoj (laŭeble ĉiu sian propran) kaj nomas tion "bona lingvo".

2-e: Lasi "country" kompreneble ĉiam eblas, sed esperantistoj ne ŝatas tiujn fremdajn stumblaĵojn, precipe ne, se ili venas el la angla.

3-e: Esperanto kontraŭe apartenas al la grupo de lingvoj, kiuj adaptas fremdan vorton kaj ortografion al la propra alfabeto, ĉu laŭ skribo, ĉu laŭ (proksimuma) prononco. Zamenhof ja konis tiun vojon pro la rusa. Tio donas en Esperanto la formon "kantrio". Kaj fakte ni tiel ankaŭ trovas ĝin en la vortaro eo-de de Krause 1999 kaj - eble pro tio (?) - en ekzemple Horváth eo-hu 2006, en Krause de-eo 2007 kaj en Traperko, kiu ne tiom kaŝe baziĝas rekte - aŭ malrekte tra la Okelmann-vortaroj - sur Krause.

En 1999 tamen ankaŭ aperis la "Rokmuzika Terminaro" de Ak. Bertilo Wennergren. Ĝi ja notas "kantrio", sed plusendas al la formo "kontreo", kiun ĝi preferas. De Wennergren "kontreo" eniris PIV 2002 kaj de tie kutime la vortarojn post 2002. Unu el la plej PIV-fidela estas De Smedt nl-eo 2004, kiu - kiel atendite - notas (nur) "kontreo", ne ankaŭ "kantrio". PIV-fidela ankaŭ la vortaro eo-pt de Flores: nur kontreo (ĝi tute mankas en la vortaro es-eo de De Diego kaj ankaŭ en eo-es de Gutiérrez 2007). Pli da distanco al PIV tenas Horváth eo-hu 2006, kaj jen ni trovas apud "kontreo" ankaŭ "kantrio" (mankas nur reciprokaj referencoj kaj propono pri la preferinda formo). Same ambaŭ formoj (kaj same mankantaj reciprokaj referencoj kaj konsilo) en Bokarev / Finkel eo-ru 2007. En la rusa gazeto "La Ondo de Esperanto" ne surprize tamen nur "kantrio". La ĝenerale ne tre fidinda Reta Vortaro ankaŭ ne helpas ĉi-teme per plia "nek unu nek la alia". Ktp.

Tiel ni do havas du liniojn kaj plian vorton, pri kiu ni dum jaroj devos vivi kun du formoj (ni lasu flanken la malbononklajn infanaĵojn, pri kiu Wennergren jam diris la necesan). Kial Wennergren preferis la formon "kontreo" bazita sur neniu skriba formo de iu lingvo? Ĉu temas pri laŭ-sona, laŭ-usona transskribo el la profundaj marĉoj de Virginio? Ĉu li transprenis ĝin de angla-lingvaj muzikistoj? Ĉu Esperanto devas nepre esti "alia" ol (preskaŭ) ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj tute bone vivas kun la "angla" internaciismo country / kantri? Mi emas supozi ion tian. Precipe inter usonaj esperantistoj tiu "anti-"sinteno estas vastigita. Ĉio ajn eblas, sed ne vorto, kiu odoras angle - Esperanto kiel la anti-angla - nu, ne timu: La esperanta formo fine ĉiam estos "rusa", nome "kantri".

Konklude: Mian seriozan preferon vi jam legis en la titolo. Per okulumo kaj ŝerce mi tamen estas cent-procenta ano de KaGu, kiu proponis laŭ la sveda la belan kompromisan formon "ĉeval-ĵazo" - kaj per tio trafe priskribas "kiom" mi ŝatas tiun muzik-stilon!