Sian labor-programon pastoro Eichkorn klarigas en sia retejo en la germana (mia traduko):

„Mia Kristana Terminaro celas registri laŭeble multajn vortojn pri kristana vivo (ankaŭ pri ordena vivo, eklezia muziko, kristana arto kaj literaturo) kaj teologio (kredo-doktrino, moralo, liturgio, eklezia historio, Biblio, eklezia juro) k.s. Ĝi koncize klarigu ilin, sed nek estu vortaro kun gramatikaj indikoj, nek leksikono kun ampleksaj fonaj informoj. Mi ĝenerale ne registros nomojn (personajn aŭ geografiajn), ĉar ili transpaŝos la taskon.

Planitaj labor-ŝtupoj:

1-a ŝtupo: Registri vortojn el la Lexikon für Theologie und Kirche (LThK – Leksikono por Teologio kaj Eklezio), el la „Katolika Terminaro“ de Wilhelm Flammer (WF) kaj el la „Wörterbuch der Kirchensprache“ de Gerhard Isermann ({ev} – Vortaro de la Eklezia Lingvaĵo)

2-a ŝtupo: Sistema traserĉado de jenaj vortaroj:

- "P. Christaller: Deutsch-Esperanto Wörterbuch, Ellersiek & Borel, Berlin & Dresden, 1923",

- "Paul Bennemann: Esperanto Handwörterbuch Deutsch-Esperanto, Hirt, Leipzig, 1926",

- "E.-D. Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Buske, Hamburg, 2007".

Tio jam okazis pri litero G.

Krome: "R. Eichholz: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Kanado. 1989."

3-a ŝtupo: Registri vortojn el kristana praktiko kaj literaturo. Trovi ekzemplajn frazojn kaj aldoni ilin. Kompari kun alilingvaj kristanaj vortaroj.“

Pli ol duono de la 1-a ŝtupo intertempe jam estas plenumita, kunlaborantoj por la aliaj taskoj daŭre serĉataj.

Ke eĉ la nuna torso jam estas helpa, montras la ekzemplo de „anamnezo“. Reage al mia artikoleto pri la medicina termino mankanta en la diversaj eldonoj de PIV, leginto afable atentigis, ke la vorto ankaŭ havas filozofian kaj religian, pli precize liturgian signifojn, troveblajn ĉe Eichkorn, vd. la apudan ekran-bildon. Per „WF“ Eichkorn skrupule informas, ke en tiu senco la vorto jam estas trovebla en la Katolika Terminaro de Flammer de 1963. Tie ni tamen legas nur „Anamnese annamezo“. Kia progreso en la multe pli detala kaj inform-riĉa nova terminaro de Eichkorn!

La terminaro de Flammer cetere aperis en tuta serio de similaj terminaroj de la iama Internacia Katolika Informejo (I.K.I.) en Tilburg, Nederlando. Jen ili:

1. 1962: H.G. Wannemakers. Propraj nomoj de Sanktuloj kaj Sanktulinoj, Latina - Esperanto

2. 1963: H.G. Wannemakers. Propraj nomoj en la Nova Testamento, Latina – Esperanto

3. 1963: H.G. Wannemakers; P. Huberteno. Katolika Terminaro, Esperanto – Latina

4. 1963: W. Flammer. Katolika Terminaro, Germana – Esperanto

5. 1964: J.M. Claramunt: Katolika Terminaro, Esperanto – Hispana [traduko de n-ro 3]

6. 1965: H. Roosen: Katolika Terminaro, Esperanto-Nederlanda [traduko de n-ro 3]

kaj pliaj broŝuroj kun kristanaj studoj, sen aparta rilato al terminologio.

Nepre havinda krome estas la mult-aŭtora Biblia Vortaro (1975-1984), kiu helpas dum legado de la Biblio per artikoloj laŭ la tipo: „Ŝomero – Patro de Jehozabado, unu el la subuloj kiuj komplotis kaj mortigis Joaŝon, reĝon de Jehudo (835-796 a.K.) (2 Reĝ 12:22).“

Ĉu eble estus interesa tasko por vi subteni pastoron Eichkorn verki tian interesan terminaron?