La tekstoj

La tekston de la "Ombro" de 1888 mi prenis el la retejo de David G. Simpson (en Dua Libro, § 17), la tradukon de "ĉ. 1916" el Tekstaro de Ak. Wennergren (Fabeloj II). Filologie la lasta estas la pli problema, ĉar ĝi estas eldonita erst en 1926 de la Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo, do post la morto de Zamenhof en 1917. Ĉar mankas al ni la originala manuskripto ni ne povas esti tute certaj, ke iu lingva detalo fakte estas de Zamenhof mem aŭ eble de iu redaktinto de ECL. Ni povas nur supozi, sed ne precize scii pri la zamenhofeco. Por la germana mi konsultis la version en projekto Guttenberg. Ankaŭ tio estas fake problema, ĉar ne estas klare, kiu verkis la tradukon kiam.

La komparo

Se ni malgraŭ tio tamen komparas, kion ni trovas? Jen kelkaj oftaj kaj tipaj malsamaĵoj inter la tradukoj de 1888 kaj ĉ. 1916 (1926):

  1. Tabelvortoj de tempo: En la Aldono (1888) al la Dua Libro (1888) Z. ŝanĝis la serion kian, tian, ĉian, ian, nenian al niaj nunaj kiam, tiam, ĉiam, iam, neniam.
  2. Apostrofita artikolo: En 1888 Z. tre ofte skribas de l'. Tiuj formoj plene malaperas en 1926 kaj fariĝas de la aŭ simple de (la artikolo forfalas), ekzemple "ke de l' mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno" (1888) fariĝas "ke de mateno ĝis vespero oni havis tie la tutan varmegon de la suno" (1926).
  3. Senpersona ĝi estas anstataŭigita per tio: "Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj" (1888). ⇒ "Sed tio estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj" (1926). ĝi en 1888 estas paŭso de la germana: "Aber es war nur zu den heißen, wohin ein gelehrter Mann aus den kalten Ländern gekommen war". Same: "Estis efektiva plezuro ĝin vidi." (= Es war ein wahres Vergnügen, es mit anzusehen) ⇒ "Estis efektiva plezuro tion vidi."
  4. je + substantivo ⇒ adverbo: "Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili reviviĝis." ⇒ "Nur vespere, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis".
  5. Malpli da afiksoj: "apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero" (= herabschimmerten, herab = el) ⇒ "apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero".
  6. Malpli da germanismoj: "La instruitulo eliris sur la balkonon ..." (= Der Gelehrte, malmoderna vorto por Wissenschaftler = sciencisto, scienculo) ⇒ "La scienculo eliris sur la balkonon ..."; "diris li ŝerce" (= sagte er im Scherz) ⇒ "li diris ŝerce" (vort-ordo); okazis kun li (= mankas en la germana traduko, tamen kutime: mit ihm geschehen war) ⇒ okazis al li.
  7. sin + verbo ⇒ verbo + iĝi: "sin montris homoj" ⇒ "montriĝis homoj". Same: "Vivo sin komencis supre kaj malsupre." ⇒ "Vivo komenciĝis supre kaj malsupre."
  8. Precizigo de vort-signifoj: sonoriloj ⇒ sonoriletoj (sonoriloj nur plu por preĝejoj kaj urbo-domoj); superverŝadis ⇒ priverŝadis; necese ⇒ nepre ktp.
  9. Komo antaŭ ol forfalis.

Tio eble estas la plej oftaj ŝanĝiĝoj. Estas ankoraŭ multaj aliaj detaloj ("Sur ĉiuj balkonoj en la strato" ⇒ "Sur ĉiuj balkonoj de la strato"), kiun vi eble ŝatas mem eltrovi. Mi substrekis ilin en la kompara teksto.

La resumeto

Resume oni eble povas diri, ke la versio de ĉ. 1916 / 1926 ĝenerale estas tre proksima al tiu de 1888. Ĝi tamen impresas pli memstara, pli esperanta, malpli paŭsanta la germanan.

-----

La Ombro (1888)La Ombro (ĉ. 1916)

[1] En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de l' mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brula forno. Tio ĉi lin tre suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda, ol en la patrujo,—ĝi ankaŭ suferis de la suno.

[2] (1) Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili reviviĝis. (2) Estis efektiva plezuro ĝin vidi. (3) Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. (4) Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. (5) La instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. (6) Sur ĉiuj balkonoj en la strato—kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon—sin montris homoj, ĉar aeron oni bezonas, se oni eĉ kutimis esti bruligata de l' suno. (7) Vivo sin komencis supre kaj malsupre. (8) Tajloroj kaj botistoj,—ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris ... tin-tin-tin—ĉar ili portis sonorilojn. (9) Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la sonoriloj de l' preĝejoj sonoris, per unu vorto—vivo kaj movado reĝis malsupre sur la strato. (10) Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de l' alilanda instruitulo, estis tute silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis,—tiel iu kredeble ilin superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti. (11) La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro,—el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo ŝajnis neesprimeble bela. (12) Sed eble ĝi estis tia nur en lia ŝajnevido, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. (13) La mastro de l' alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko—li trovas ĝin malbele enuiga. "Ĝi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, ĉian tiu sama peco. `Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos' li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas".

[3] (1) Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda brilo. (2) Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. (3) La okuloj de l' instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio ĉi li ankoraŭ estis dorminta. (4) Per unu salto li estis sur la planko, tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ne estis, la brilo estingiĝis. (5) La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en ilia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn sonĝojn. (6) Tio ĉi estis efektive io mireginda. (7) Kiu povis tie loĝi? (8) Kie estis la eniro? (9) En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj ĉian trakurus tra tie.

[4] Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĉi ĝi ordinare faras.

[5] "Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!" diris la instruitulo. "Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" diris li ŝerce. "Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. "Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l' kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon.

[6] (1) Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. (2) "Kio tio ĉi estas?", diris li, kian li eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel ĝi hieraŭ je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio ĉi estas efektive ĉagrene!"

[7] Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi estas nur ripetaĵo, kaj tio ĉi malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tio ĉi estis tute prudente.

[8] Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉian volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo,—sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis.

[9] Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kian li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉian pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.

...

En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. La homo ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed tio estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi sur la stratoj, kiel en sia patrujo, sed tion li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de la fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de mateno ĝis vespero oni havis tie la tutan varmegon de la suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno. Ĉi tio lin tro suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda ol en la patrujo, ĝi ankaŭ suferis de la suno.

Nur vespere, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro tion vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La scienculo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj de la strato — kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon — montriĝis homoj, ĉar aeron oni bezonas, eĉ se oni kutimis esti bruligata de la suno. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj — ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil kandeloj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris... tin-tin-tin, ĉar ili portis sonoriletojn. Tie mortintoj kun kanto estis enterigataj, la knaboj de la strato bruis, la sonoriloj de la preĝejoj sonoris, per unu vorto — vivo kaj movado regis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la alilanda scienculo, estis tre silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, — iu do kredeble ilin priverŝadis, kaj homoj nepre devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, — el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda scienculo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia imago, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de la alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko — li trovas ĝin malbele enuiga. “Ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila kaj kiun li ne povas ellerni, ĉiam la sama peco. ‘Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos!’ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas.”

Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento, kaj al li ŝajnis, ke de la kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindiĝis de tio, kaj ne estas mirinde, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj krom tio, li ankoraŭ estis ĵus dorminta. Per unu salto li estis sur la planko; tre mallaŭta li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ĉi ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj plu jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en sia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn. Tio estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja ne eble, ke la homoj ĉiam trakurus tra tio.

Unu vesperon la alilandulo sidis sur sia balkono, malantaŭ li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĝi ordinare faras.

“Mi pensas, ke mia ombro estas la sola vivanta estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!” diris la scienculo. “Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!” li diris ŝerce. “Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas,iri?” Kaj li balancis sian kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis sian kapon. “Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!” La scienculo leviĝis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono ankaŭ leviĝis; la scienculo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de la kontraŭa domo ĝuste en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon,

En la sekvanta mateno la scienculo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. “Kio tio estas?” li diris, kiam li eliris en la lumon de la suno, “mi ja ne havas ombron! Ĝi do hieraŭ vespere efektive foriris kaj jam ne revenis; estas efektive ĉagrene!”

Ne tiel la perdo de la ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la scienculo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis al li, oni diros, ke tio estas nur ripetaĵo, kaj tio malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tiel estis tute prudente.

Vespere li denove eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis malaantaŭ si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉiam volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, — sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro montriĝis. Li diris: Hm, hm!” sed nenio helpis.

Estis kompreneble ĉagrene; sed en la varmaj landoj dank’ al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kiam li iras en la lumon! la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kiam li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉiam pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa. ...