Per Aarne Fritzon atentigas pri diskuto pri tiu demando en Libera Folio, ekestinta pro artikoleto de Antonio Valén en la hispana Esperanto-periodaĵo "Boletín", kies argumentojn li detale refutas.

Valén asertas:

"En esperanto ne eblas uzi la formon *pli poste, ĉar ĝi estas absurda. Oni do ne diru Nun estas la oka, poste estos la oka kaj duono, kaj *pli poste estos la naŭa, sed simple ...kaj (ankoraŭ) poste estos la naŭa, aŭ ...kaj pli malfrue estos la naŭa."

Joxemari Sarasua atentigas en la diskuto en Libera Folio:

"Tamen, “pli poste” kaj “pli posta(j)” estas vaste uzataj de multe da ĉia-tempaj kaj divers-paroĥaj aŭtoroj, i.a.: Albault, Auld, Baghy, Beaucaire, Bernard, Boulton, De Diego, Engholm, Fernández, Lagrange, Lapenna, Nervi, Nilsson, Piĉ, Piron, Privat, Steele, Szathmári, Szilágyi, Thorsen, Vallienne kaj eĉ Waringhien mem (en lia Esperanta-franca vortaro oni legas: “pli poste : plus tard”). Ĉu ni plu insistu, malgraŭ la efektiva uzado, pri ĝia neĝusteco aŭ eble ni ĝin enhejmigu en la lingvon kiel plian “nelogikaĵon” de E-o?"

Kaj fakte, se vi serĉas je "pli poste" ekzemple en www.tekstaro.com, vi trovos multegajn ekzemplojn. Strange tamen, se vi ordonas "serĉu nur en Zamenhofaj tekstoj", vi trovos eĉ ne unu ekzemplon, same kiel en la Fundamento. Simila rezulto, se vi serĉas nur en la tekstoj el la rusa periodaĵo "La Ondo" aŭ en la romano Metropoliteno de la ruso Varankin aŭ ankoraŭ ĉe la pol-lingvano Kabe. Ĉe ĉiuj tri: nul trafoj.

Mi pro tio supozas, ke la ekvivalentoj de "poste" en la rusa (kaj eble en aliaj slavaj lingvoj?) unuflanke, en ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj aliflanke kondutas malsame. Oni komparu:

  • [de]: spät ⇒ später
  • [en]: late ⇒ later
  • [fr]: tard ⇒ plus tard
  • [es]: tarde ⇒ más tarde

En ĉiuj tiuj lingvoj oni uzas komparacian formon. Tiun modelon la parolantoj de tiuj lingvoj tendencas aŭtomate paŭsi al Esperanto. Pro tio la forta emo de germanoj diri "Li paliĝis de timo kaj *pli poste [später] li ruĝiĝis de honto" (kaj mi vetas, ke vi povas trovi ekzemplon por tiu uzo en mia propra blogo).

Sed simile kiel la "diabla vorteto" po, ankaŭ poste - jen mia tezo - sekvas la slavan modelon. Modelo, kiu cetere ne estas fremda al ekzemple la germana: Sufiĉas silente traduki la esperantan poste en la germana kapo per dann, danach, hinterher, nachher, anschließend anstataŭ per später. Ĉiuj kvin vortoj aŭtomate kaj perfekte donas la klasikan Zamenhofan, nome slavan uzon.

Hinterher ist man immer schlauer. - Poste oni ĉiam scias pli bone.

Ĉu mia tezo estas ĝusta? Tiam ni poste (anschließend!) ankoraŭ povas diskuti, ĉu io povas esti malĝusta, kion granda plimulto uzas en tiu "malĝusta" maniero. Mi almenaŭ klopodos sekvi la klasikan modelon de Zamenhof kaj laŭeble ellasi pli antaŭ poste. Sed ĉu mi sukcesos, mi ne scias. Ja la subkonscia pelo de la gepatra lingvo estas forta.

------

Kiel jam kutime, jen ĉio pri post el la Apudmeta Inventaro por via informo. Evidente la titolo de tiu ĉi blogero estas § 39.2 de la Ekzercaro.

post - après | after, behind | nach, hinter | послѣ, за | po, za, poza, potem. — post - après | after, behind | nach, hinter | послѣ, за | po, za, potem [FE 14]. — Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, ... [A 8.2]. ... post matura prijuĝado ... [A 9.4]. — Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [FE 18.15]. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo) [FE 27.4]. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj [FE 28.2]. El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon ... [FE 29.8]. „Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro [FE 32.14]. Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [FE 38.3]. Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj [FE 39.3]. Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [FE 39.5].

o poste — Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2]. — ... trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon [FE 14.6]. Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [FE 39.2].

o postmorgaŭ — Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo [FE 20.5].