Andreas atentigis, ke ekzistas tre diversaj respondoj al tiu simpla demando, referencante al rezolucio de la Esperanto-Forumo Z., kiu havas listeton de kvar diversaj respondoj. Ni do iom sisteme esploru la demandon.

1. La elir-punkto: § 15 de la Fundamentaj Gramatikoj (1905)

Oficiala teksto de § 15 FG en Esperanto ne ekzistas. Ekzistas kvin tekstoj en franca, angla, germana, rusa kaj pola, kiuj ne estas centelcente egalaj pri detaloj, sed ja pri la kerno [1]. Por nia celo pro tio sufiĉas referenci al la traduko de la regulo fare de Zamenhof mem, kiun ni trovas en la Fundamenta Krestomatio (1903):

15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

En tiu Zamenhofa traduko mankas la du ekzemploj troveblaj en la oficialaj tekstoj, nome en la franca la vorto "tragedi-o", en la kvar aliaj la vorto "teatr-o". Ni do certe nur scias, ke tragedio kaj teatro estas "vortoj fremdaj" en la senco de la 15-a regulo.

2. La Unua Libro (1887) kiel komentaro pri § 15

§ 15 estas identa kun regulo C7 en la Unua Libro (UL de 1887). Ankaŭ ĝi ekzistis origine nur en la samaj kvin referenc-lingvoj, sed ne en Esperanto. Ankaŭ la tekstoj de C7 estas iom malsamaj inter si, sed ankaŭ pri ili por nia celo sufiĉas la citita traduko farita de Zamenhof kaj publikigita en la Fundamenta Krestomatio (FK de 1903).

Alie ol en la Fundamento, Zamenhof klarigas § C7 en la UL. Ni citas laŭ lia traduko en FK:

Krom tio mi donis komunan regulon, ke ĉiuj vortoj, kiuj jam fariĝis internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo internacia neŝanĝataj, akceptante nur la internacian ortografion; tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superfluaj por la lernado; ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro, formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati, deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p.

La listo de ekzemploj estas malsamaj en la diversaj lingvo-versioj. La traduko al Esperanto baziĝas sur kaj estas identa kun la rusa UL, p. 10 (en la originalo en la rusa) kaj la pola UL p. 10 (en la originalo en la pola).

Jen la vortoj el la germana UL, p. 12 (en la originalo en la germana):

advokato, astronomio, botaniko, centro, deklami, doktoro, ekspluati, figuro, formo, komedio, lokomotivo, motivo, nervo, platino, publiko, temperaturo, telegrafo, redakcio, vagono, [teatro] k. t. p., k. t. p.

Aldone do astronomio kaj motivo, dum teatro mankas.

En la franca UL, p. 11 ni trovas krome (en la franca) atomo, desinfekti, emancipi kaj monopolo. La angla UL, p. 11 havas neniujn pliaj ekzemplojn, sed nur ellasas kelkajn.

Aliloke (ekzemple germana UL, p. 19) Zamenhof donas ankoraŭ pliajn ekzemplojn:

... kaj ankaŭ vortoj "fremdaj", supozeble konataj al ĉiuj, ekzemple "tabako", "teatro", "fabriko" k. t. p. ...

Neniu dubo: Tiun klarigon Zamenhof densigis en regulo C7 (= § 15 FE) forstrekinte ĉiujn ekzemplojn krom teatro kaj en la franca ŝanĝante de komedio al tragedio.

3. Vortoj fremdaj en la Fundamento, la Rusa-Internacia kaj la Fundamenta Krestomatio

Plian ekzemplon Zamenhof eksplicite donas en sia fama Lingva Respondo n-ro 54 de 1904: "neniu povus protesti kontraŭ la uzado de la vortoj "aŭtoro", "telegrafo" k.t.p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro" (sed nome en la Antaŭparolo respektive la Ekzercaro de la Fundamento). Tiu respondo gvidas nian atenton al la grupo de Fundamentaj vortoj, kiuj tamen mankas en UV. Multaj laŭ la kompreno de la Fundamento do estas "vortoj fremdaj":

absolut-, adres-, aktiv-, alfabet-, arĥaism-, aŭtor-, aŭtoritat-, bal-, centim-, centr-, depend-, diplomat-, diplomati-, dogm-, doktor-, dokument-, energi- ktp. La kompletan liston vi trovas tie ĉi.

Eĉ pli granda la stoko de vortoj fremdaj fariĝas, se ni ankaŭ konsideras tiujn, kiujn - ekster-Fundamente - Zamenhof notis en sia vortaro Rusa Internacia de 1889. Jen kelkaj ekzemploj:

admiral-, advokat-, aerostat-, agent-, agit-, agoni-, akaci-, akademi-, akcent-, akci-, akciz- k.m.a., vd. la liston tie ĉi.

Se ni rigardas ankoraŭ la Fundamentan Krestomation de 1903, do antaŭ-Fundamenta, kun tekstoj de diversaj aŭtoroj, sed zorge redaktita de Zamenhof, ni trovas pliajn ekzemplojn de vortoj, kiuj por Zamenhof estis vortoj fremdaj. Jen kelkaj:

agronomi-, aligator-, amfor-, antropologi-, anatomi-, anonim-, antipod-, aristokrat-, aŭtomat- ktp., vd. jenan liston.

Ĉiuj tiuj vortoj estas do "vortoj fremdaj" en la senco de § 15. Alivorte "vortoj fremdaj" estas

  • vortoj, kiuj jam fariĝis internaciaj - aŭ ankoraŭ alivorte
  • vortoj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto.

4. Kiel difini, ĉu vorto jam fariĝis internacia, kiel difini la plimulton de la lingvoj?

Eĉ se ni nun havas sufiĉe larĝan bazon de ekzemploj, pri kiuj ni povas esti certaj, ke ili estas "vortoj fremdaj", restas la demando, kiujn lingvojn ni devas konsideri, mezurante "internaciecon". Zamenhof klarigas tion en UL p. 20-21 (germana eldono). Jen lia traduko de 1903. La elstarigoj estas de ni:

... la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn "fremdajn" kaj "teĥnikajn"), mi lasis tute sen ia ŝanĝo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis aŭ tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej ĉefaj Eŭropaj lingvoj, aŭ tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en ĉiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon proksimuman aŭ uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej ĉefaj nacioj (ekzemple la vorto "proksima" en ĉiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan "plej proksima" (proximus), tiam ni vidos, ke ĝi, en diversaj ŝanĝoj, estas uzata en ĉiuj plej ĉefaj lingvoj; sekve se mi la vorton "proksima" nomos proksim, mi estos pli aŭ malpli komprenata de ĉiu klera homo); en la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo duone-internacia. (Mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio k. t. p.). Tiamaniere ĉe korespondado kun meze-klera Eŭropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed eĉ sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro, kiun li uzos nur ĉe vortoj dubaj.

Jen ni do havas trian difinon:

  • vortoj, kiuj jam fariĝis internaciaj -
  • vortoj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto -
  • vortoj egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj

kaj distingon inter vortoj "fremdaj" kaj "teĥnikaj".

Per "civilizitaj lingvoj" Zamenhof tradukas [de] Kultursprache, [en] languages of all civilised people, [fr] langues de peuples civilisés, [pl] jezikach cywilizowanych kaj [ru] civilizovannija jazikaĥ. Kion li precize celis per tiu historia nocio en 1887, mi ne sukcesis eltrovi. Almenaŭ la germana Kultursprache ŝajnas esti la malo de dialekto kaj nurbuŝa lingvo sen literaturo. Por multaj samepokuloj (inter ili multaj judoj) la jida - ĉu prave aŭ ne - estis la tipa kontraŭo de Kultursprache, dum tiutempaj germanaj enciklopedioj nomas ekzemple la ĉinan Kultursprache. Al tiu kompreno ŝajnas ankaŭ montri, ke "civilizita lingvo" havas konsiderindan stokon de "teĥnikaj" vortoj.

Kiel ajn, estas evidente, ke Zamenhof celis la "ĉefajn" eŭropajn lingvojn do lingvojn slavajn, ĝermanajn kaj latinidajn, kiuj ofte ĉerpis el la latina kaj/aŭ malnova greka. "Ĉefa" ŝajne ne (nur) en la senco de "havanta multajn parolantojn", sed "estanta grava fonto de fremdvortoj por aliaj lingvoj". "Fremdvorto" mem estas plia kalkeo el la germana tiel tipa por la lingvo-uzo de Zamenhof: Fremdwort. Ĝi mem estas elinternaĵo, germanigo de la latina vox peregrina, do laŭlitere (el-)migranta - kaj pro tio fremda - vorto, nome de iu lingvo al alia.

Sed ĉio tio malmulte helpas por ekzakte difini la "mezur-lingvojn". Evidente - krome - la nuntempa situacio estas multe pli komplika ol en 1887, ĉar multaj lingvoj forte evoluis post kiam ili fariĝis ŝtataj, administraciaj, lernejaj kaj universitataj lingvoj. "Matematika" certeco pli la apliko de la 15-a regulo apenaŭ estas atingebla kaj restas pridiskutinda "griza" tereno.

5. Konkludoj

1. La 15-a regulo de la Fundamentaj Gramatikoj bezonas interpreton helpe de la samteksta regulo en la Unua Libro kaj la tieaj motivoj donitaj de Zamenhof.

2. Kvankam Zamenhof plur-maniere priskribas, kio laŭ li estas "vorto fremda", neniu el tiuj difinoj fidinde ebligas kvazaŭ "maŝinan" aplikon de § 15.

3. Manke de klara difino, oni devas turni sin al la praktikaj ekzemploj donitaj en la Fundamento kaj aliloke, nome la ekzemploj en § 15 (= C7 UL), en la motivoj de UL, en la Fundamento ekster UV, en ekster-Fundamentaj zamenhofaj fontoj, kiel RE 1889 kaj FK 1903.

4. Laŭ la kompreno de Zamenhof, kiu fariĝis Fundamenta, "vorto fremda" estas vorto, kiun ĉiuj aŭ plej multaj slavaj, ĝermanaj aŭ latinidaj lingvoj "egale uzas". Al tiuj apartenas precipe, sed ne nur, la sciencaj kaj "teĥnikaj" vortoj formita surbaze de la latina kaj malnova greka. Vortojn el aliaj fontoj Zamenhof kaj la Fundamento nur konsideras, se ili estis alprenitaj de plimulto de slavaj, ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj.

5. Postuloj konsideri ankaŭ lingvojn aliajn ol slavaj, ĝermanaj kaj latinidaj por mezuri "internaciecon" baziĝas nur sur la vortumo de § 15 FG kaj neglektas ĝian historian ekeston kaj signifon. En la praktiko ili tamen en multaj okazoj povas veni al la sama rezulto, kiel konvinke montris la studo de Kueck.

------

[1] Detalan analizon de la malsamaĵoj (ekzemple foje "lingvo internacia", foje - nur en la franca - "lingvo Esperanto" ktp.) vd. en la "Kompara teksto de la kvinlingva Fundamenta Gramatiko" de André Albault, p. 302-303 de la libro-eldono de la Fundamento, 9-a eld. 1963 kaj ĉiuj senŝanĝaj postaj represoj.