Mia antaŭa kuracisto X estis rusa judo, kiu venis Berlinon komence de la naŭdekaj jaroj, kiel tiom da aliaj. Lia praktikejo ne estis tre for, en unu el la lastaj antaŭmilitaj domegoj grand-burĝaj de la kvartalo. La aliajn, kiuj ne estis detruitaj dum la milito, oni malkonstruis en la sepdekaj jaroj kaj anstataŭigis ilin per modernaj t.n. "socialaj loĝejoj", do favorprezaj apartamentoj por malriĉaj familioj. Post nur kvardek jaroj tiuj domaĉoj jam estas kadukaj. Apenaŭ plu familioj, sed precipe simplaj malriĉaj pensiuloj kun jelpantaj hundaĉetoj loĝas tie. Tia estis la klientaro ĉe li kaj mi ĉiam sentis min tre juna kaj sana apenaŭ mi trapasis la pordon. Fakte la konsultejo ne apartenis al X, sed al alia kuracisto, kiu pro sia aĝo ne plu praktikis, sed daŭre posedis la licencon fakturi siajn servojn al la asekuro kontraŭ malsanoj. La lasta renovigo ŝajne okazis antaŭ pli-malpli tridek jaroj kaj mi ĉiam ŝatis tiun hejmecan malnov-stilan etoson kiel en mia infan-aĝo.

Krome mi neniam devis longe atendi ĉe X, kutime estis nur malmultaj pacientoj. Plej multaj maljunulinoj ĉefe venis por babili kun lia helpantino, "fratino Hildegard", precipe lunde post longaj solecaj semajn-finoj (eta konsilo de mi: ne fariĝu malsana je lundo, sed prefere elektu alian tagon). Ĉ. 60-jaraĝa, ĉiam elradianta optimismon, kunsenton kaj komprenemon, sed ankaŭ tre klare kaj decide kapitanante tiun jam iom ŝimantan konsultejon, ŝi neniam forgesis afable direkti la avinetojn al kontrolo de sango-premo. Tiel X almenaŭ iometon povis fakturi.

Li mem parolis mallaŭte, trankvile kaj lerno-libre superklare en preskaŭ perfekta germana. Ni ofte babilis iom pli ol la absolute necesa, pri la vivo, infanoj kaj maljuniĝantaj viroj. Foje lia poŝ-telefono interrompis nin, li pardon-petis, vigle respondis ruse kaj subite ŝajnis tute alia persono. "Pardonu denove, mia filino ... ni vivas solaj de post mia edzino ...". - "Pardonu, ĉefo", fratino Hildegard frapis ĉe la pordo (kaj vere, ŝi diris "ĉefo"!), "sinjorino Müller atendas ankoraŭ pri la recepto".

Iam X aĉetis propran konsultejon en Eta Istanbulo, en iu neglektita strato inter kebab-budoj, turkaj legom-vendistoj kaj vet-burooj. De nun la konsultejo estis plena de junaj homoj, turkaj patrinoj, arabaj viroj kaj rusaj mez-aĝulinoj. Fratino Hildegard ekhavis ĉarman turkan helpantinon kaj ne plu tempon. Sed ĉefe mi devis dufoje ŝanĝi metroon kaj buson por atingi lin - ne nepre agrable kun febro kaj kap-doloro. Post kelkaj vizitoj en la nova domo, mi kun nostalgia bedaŭro serĉis alian kuraciston.

"Iru al doktoro Y", konsilis amiko kun iom strange larĝa ridaĉo, "vi ŝatos ĝin". La konsultejo estis en hele afabla, moderna domo. Ĉe la ŝika enirejo oni povas elekti kvazaŭ kiel sur restoracia menuo: dek kuracistejoj sur kvin etaĝoj, du po etaĝo: pediatrio, urologio, otorinolaringologio (por normaluloj: tiu pri orelo, nazo kaj gorĝo), psikologio, ginekologio kaj vid-al-vide: ĝenerala medicino. Sufiĉis do sekvi la du gravedajn virinojn kaj sur la ĝusta etaĝo turni sin dekstren anstataŭ iri al antaŭnaska profilakso.

Enirejo kaj atendejo estis kiel en iu el tiuj bonfartigaj wellness-hoteloj - mallaŭta ĵazo, japan-stilaj ornam-plantoj, arta akvo-falo, kiu konstante ŝanĝas koloron de ruĝa al flava, verda, blua kaj ree al ruĝa. La helpantinoj, ambaŭ ĉ. 30, aspektis kiel manekenoj el la modo-revuoj sur la tabletoj apud la ledaj foteloj. He, ĉu mi tamen eraris pri la pordo? Mi havas ordinaran kataron kaj ne volas novan nazon en iu beleco-kliniko. Ne, ne, ĉio en ordo, la belulino ĉarme flutas. Se mi bonvolus ankoraŭ dum momento eksidi ... Mi eksidas kaj rigardas, kiu krome atendas. Mez-aĝa ulo de la tipo "nenio rimarkinda", juna virino sub 30, alia viro, kaj ankoraŭ tri virinoj eble ĉ. 25, ĉiuj ŝike vestitaj, bon-aspektaj kaj -ŝminkitaj, eble iom lacaj. La komforta seĝo, la trankvila ĵazo ... Mia rigardo iom hezite vagas inter la lum-terapio de la akvo-falo, la kajero de Men's Health sur miaj genuoj ("Pri kio nepre ne paroli kun ŝi dum la unua rendevuo") kaj la plaĉaj kunatendantinoj. Fine mi decidis por la lum-terapio. Ĉiukaze kaj sen ia dubo, mi estas la avĉjo en tiu grupeto kaj mia mukanta nazo aktuale ne planas "unuan rendevuon" ...

Doktoro Y estis afabla, profesia tipo, iom mola. Sed damne, kataro nur kun tuso ktp., kaj li estas facile atingebla. "Provu tiun medikamenton, ĝi estas relative nova sur la merkato, sed mi havas tre bonajn spertojn pri ĝi." La recepto, la apoteko. Sur la vojo hejmen mi antaŭzorge ankoraŭ kunprenas skotan viskion, ja oni neniam scias, ĉu tiuj modernaj piluloj vere helpas.

"Nu, kiel estis ĉe Y?", telefonis mia amiko. - "Bone, ĉio ŝika. Mi nur miris pri la multaj junaj pacientinoj. Sed, okej, plaĉe ...". - "Vi ankoraŭ ne komprenis?" - "Ne, kio?" - "Aĥ, Bernardo, vi vere estas provinca kokido. Estas knabinoj el la N-strato, bloko malantaŭ Y, kiuj konsultas lin pro la rutina san-kontrolo", mi povis aŭdi lin ridaĉi ĉe la alia fino. "Vi volas diri, tiuj kiuj longe laboras dum la nokto?". "Bingo! Fine nia kokido komprenas ...", li amuziĝas. "Ho tiel! Sed ili aspektis tute ... nu, normale". "Kion vi atendas? Ke ili iras en dominulina kostumo al la kuracisto? Nu kiel ajn, ĝuu vian malsanon, sed zorgu, ke vi denove estos sur posteno postvenontan semajn-finon. Ni volas iri al glaci-hokeo." - "Dankon, pro via varm-kora kunsento kun suferanta amiko", mi snufis. "Ho, klare, pardonu. Se mi havos tempon, mi kompatos vin. Sed ne forgesu: glaci-hokeo post du semajnoj." -

"Ĉu nun eble guteto de viskio helpas?", mi meditis en mia mizero, blov-purigante mian ruĝan nazon.