Bernardo's articles with the keyword: Fundamento de Esperanto

  • Ĉiuj Oficialaj Aldonoj nun konsulteblaj en Interneto

    - 04 Aug 2016
    OA 1 de 1909
    Per la naŭ Oficialaj Aldonoj la Lingva Komitato kaj de 1948 la Akademio de Esperanto (AdE) pligrandigis la vorttrezoron de la Fundamento . La originalaj tekstoj ĝis nun estis nur pene troveblaj. Nun ĉiu povas ilin elŝuti kaj konsulti ...

  • Scropheln - stranga malsano

    - 31 May 2011
    Averaĝ-klera germano de la 21-a jarcento probable neniam aŭdis la vorton Scropheln , troveblan en la Universala Vortaro (UV 1893). Temas pri historie grava, sed nuntempe tre malofta malsano, per kiu kuracisto Z. instruas transskribon de latinaj medicinaj terminoj ...

  • La manskribo en la Fundamento

    - 02 Aug 2016
    FE 1 en la ŝanĝita eld. de ECL el 1925
    Jam antaŭ ses jaroj ni iom parolis pri la temo. Hodiaŭ Majkel sendis al mi skanaĵon el la nefidinda, ŝanĝita eldono de l' Fundamento, nome de la 6a eld. 1925 ...

  • La alfabeta ordo en la Fundamento

    - 30 Jul 2016
    Vortaro Oficiala: jup- ĝis juvel
    Kiel konate, la vortara parto de la Fundamento ne distingas – malsame al la ordo, kutima en nuntempaj vortaroj - inter diakritaj literoj kaj iliaj respektivaj bazaj literoj. Kial? ...

  • Vortaro Oficiala en nova vesto

    - 30 Jul 2016
    Vortaro Oficiala Junio 2016
    Vortaro Oficiala (VO) estas la kolekto de ĉiuj vortoj en la Fundamento de Esperanto. La plej kompleta kaj detala eldono ĵus aperis en nova vesto ...

  • Nova eldono de klasika verko pri la Fundamento

    - 01 Aug 2016
    Velger, Norma Esperantologio, 1999
    La Fundamento de Esperanto estas la baza verko por decidi pri „ĝusta“ kaj „bona“ Esperanto. „Klasika“ verko de Helmut Velger analizis ĝin en 1999. Nun ĝi denove estas havebla - en komentita eldono, kiu elmontras la postan diskuton ĝis 2016 ...

  • Reguloj kaj Rekomendoj

    - 29 May 2016
    Disputoj pri lingva ĝusteco en Esperanto ofte premisas komprenon pri tio, ĉu iu teksto estas deviga „regulo“ (en la lingvaĵo de la Antaŭparolo „leĝo“) aŭ nura imitinda „rekomendo“. Malgraŭ la graveco fari la distingon, diskutantoj ofte pelmelas ambaŭ konceptojn - kaj ankoraŭ pliajn ...

  • Kio estas "vorto" en la senco de la Fundamento?

    - 27 Aug 2015
    Laŭ mia scio la Akademio (AdE, de 1948) aŭ ĝia antaŭulo, la Lingva Komitato (LK, de 1905), neniam zorge analizis tiun nocion surbaze de la Fundamento mem (FdE, aktuale de 2007). Ĝi estas centra, ĉar ĝi (i.a.) estas uzata en § 15 de la Fundamenta Gramatiko (R 15: vortoj fremdaj ) kaj alineo 7 de la Antaŭparolo (A 7: novaj vortoj ), kontraste al alineo 8 (A 8: formoj novaj ) ...

  • Homonimoj - tute normale en Esperanto

    - 16 Apr 2016
    Unu "eterna" miskoncepto pri Esperanto estas, ke ne ekzistas samformaj, sed malsamsignifaj vortoj (homonimoj) en la lingvo. Tamen ili troviĝas jam en la Fundamento laŭ stato de 1905 kaj certe en la aktuala FdE de 2007 ...

  • Ĉu (daŭre) indas verki Oficialajn Aldonojn?

    - 16 Apr 2016
    Okaze de la apero de OA 9 en 2007 ekestis diskuto pri tiu demando. Ni rigardu kritikan pozicion tra la lupeo de la Fundamento, ĉar ĝi taŭgas kiel instru-materialo pri la Fundamento (FdE) ...

  • Eminentuloj kaj bonaj verkistoj

    - 16 Oct 2015
    La esprimo "eminentuloj" estas ĝenerallingva blabla' . La esprimo "bonaj verkistoj" havas precizan signifon en la sistemo de Bulonja Deklaracio kaj Fundamento. Ni iom rigardu ĝin de proksime ...

  • ... ĉar estas tiel bela instru-materialo ...

    - 16 Oct 2015
    ... ni ankoraŭ traktu alian aspekton en la respondo de la Konsultejo de l' Akademio , aspekton, kiun oni kutime nomas per la frapvorto " idol-kulto " ...

  • Haŝima Reĝolando Jordanio

    - 13 Nov 2015
    Amiko demandis, kiel oni traduku la plenan oficialan nomon de tiu ŝtato al Esperanto, kiu en la angla nomiĝas Hashemite Kingdom of Jordan . Mi proponas la supran tradukon "Haŝima Reĝolando Jordanio" ...

  • La ĝentila kaj iom ruza d-ro Z

    - 21 Oct 2015
    Longe antaŭ la Fundamento, en 1892, Z ankoraŭ allasis diskutojn pri sia lingvo, tiam nur kvinjaraĝa. Sed vidu kiel elegante li kontraŭargumentis iujn proponojn por pli mallongaj, nome unusilabaj tabelvortoj ...

  • Akademia Dokumentaro (1905-2015) aperinta

    - 01 Aug 2016
    Akademia Dokumentaro
    De 1905 la Lingva Komitato kaj de 1948 la Akademio de Esperanto aldonis vortojn al la Fundamento, rekomendis, aprobis kaj konsilis pri lingva ĝusteco de Esperanto. Plej multaj oficialaj decidoj estas nun facile konsulteblaj ...

  • Jesuo, jezuito kaj junkro

    - 15 Oct 2015
    Per la Unua Oficiala Aldono (OA 1, 1909) fariĝis Fundamenta la vorto jezuit' , per la Tria (OA 3, 1921) la vorto Jesu' (kun -s-). Malpli konate estas, ke ankaŭ la formo Jezu' (kun -z-) estas Fundamenta ...

  • duonoficiala - duongraveda

    - 27 Sep 2015
    Lastan fojon ni vidis, ke por esti "bona esperantisto" laŭ la Fundamento plej grava estas unu sola afero: Bone koni kaj akcepti la Fundamenton. Ni do aŭskultu al la eminenta Direktoro pri la Komuna Vortaro de la Akademio , Grosjean-Maupin ...

  • Samrangeco

    - 14 Sep 2015
    Preterpase mi jam menciis la principon de samrangeco de la partoj de l' Fundamento, sed ne jam klarigis ĝin. Ĝin reformemuloj, sed ankaŭ AdE aparte ofte lezis - kio ne "plaĉas" en FdE, oni simple "preterlegas" ...

83 articles in total