Post 1905 Z ne plu akceptis iujn ŝanĝojn (en 1906 li ja ofertas ĉiean anstataŭigon de la diakritoj per la h/u-sistemo, sed eĉ tion poste ne realigis, post kiam la diskutoj kun la Idistoj malsukcesis). Sed en Esperantisto Maj. 1892:3:5, p. 65-66 li skribas (niaj substrekoj kaj dispartigo en pluraj alineoj):

Ŝ a n ĝ o t a ĵ o.
Al la sanĝoj, kiuj estis proponitaj de multaj amikoj kaj laŭ nia opinio estas prove akceptindaj sur kondiĉoj esprimitaj en nia artikolo en la No. 4 (t. e. por prova privata uzado ĝis la tempo montros ilian indon aŭ neindon), ni devas ankoraŭ aldoni la ŝanĝon de la tabelo da interrilataj pronomoj kaj adverboj („kiu“, „tiu“, „kiam“ k. c.). Estante vortoj tre gravaj kaj uzataj sur ĉiu paŝo pli ol ĉiuj aliaj vortoj, ili ofte malhelpas per sia longeco kaj multe gajnus, se ili estus kiel eble plej mallongaj. El la diversaj formoj, kiujn oni proponis al ni, ni elektas la sekvantan, kiu sola donas al ni la eblon prepari iom post iom formojn novajn, ne rompante la malnovajn, t. e. perfektigi la lingvon sen arbitraj ŝanĝoj [kp. A 9 de 1905!] kaj en la spirito de perfektiĝoj en ĉiu alia lingvo. Ni proponas elĵeti en la dirita tabelo da vortoj la literon „i“ kaj (por ke ne naskiĝu io tute nova) anstataŭigi ĝin per apostrofo. La apostrofoj en la unua tempo eble prezentos ion neoportunan, sed ili prezentos sendanĝeran ponton de transiro, kaj ni ne devas bruligi post ni tiun ĉi ponton, antaŭ ol venis la ĝusta tempo. Kiam la apostrofitaj formoj tute forte [66] enradikiĝos kaj tute elpuŝos la formojn malnovajn [kp. A 8!], tiam la apostrofoj forfalos, kaj ni tiam havos novajn formojn naskitajn per vojo tute natura kaj absolute sendanĝera.

Ni sekve proponas la sekvantajn provajn (dume nur permesatajn sed ne devigajn [kp. A 7.1]) formojn: „ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; k'a, k'al, k’am, k'e, k'el, k'es, k'o, k'om, k'u; t'a, t'al, t’am, t'e, t’el, t’es, t'o, t’om, t'u; ĉ'a, ĉ'al, ĉ'am, ĉ'e, ĉ’el, ĉ’es, ĉ’o, ĉ'om, ĉ’u; nen'a, nen’al, nen'am, nen'e, nen’el, nen'es, nen'o, nen'om, nen’u“.

La vortoj „k’e, ĉ’e, ĉ’u“ fariĝas tiel tute similaj je la vortoj „ke, ĉe, ĉu“, kiuj havas jam alian signifon; tamen tio ĉi ne malhelpas: en la skribado Vi ilin facile diferencigos per ilia apostrofo, en la elparolado - per ilia uzo kaj pli forta akcento. Se iam ili estos tiel sendube akceptitaj, ke ili perdos la apostrofon, ili povos tiam por diferenco havi sur si skribitan akcenton: „ke“ (mallonge) kaj „ké“ (longe). Cetere, se tio ĉi ŝajnos neoportuna, tiam sendube fariĝos la sekvanta fakto: ĉiuj vortoj de la tabelo kun la tempo akceptos la formon novan kaj la vortoj „kie, ĉie, ĉiu“ restos kun la formo malnova. Al tio ĉi ni memorigas, ke ni ĉiam porolas pri la perfektiĝado de nia lingvo en la nunaj cirkonstancoj; sed kiam la celo de la lingvo (komuna akceptiteco) estos jam atingita, tiam estonta aŭtoritata Akademio povos forlasi nian vojon kaj fari aliajn ŝanĝojn eĉ tute arbitrajn kaj rompantajn [tiun ideon li ne ripetis en A, eĉ male, vd. "se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj, A 1.2].

La formoj kun „ĉiu, „tiu ĉi, tie ĉi“ k. c. estas maloportunaj per tio, ke ili ne permesas la formadon de adjektivoj kaj aliaj partoj de parolo; por forigi tiun ĉi ŝajnan maloportunaĵon, ni, anstataŭ enkonduki ion novan, montras nur, ke laŭ la reguloj de nia lingvo ni povas uzi ne sole „tie ĉi“, sed ankau „ĉi tie“, el kiu ni jam tre bone povas fari „ĉitiea“ (au „ĉi-tiea“). [LR, mankas en la kolekto de Waringhien de 1990]

La mallongeco de la interrilataj pronomoj kaj adverboj estas aparte grava por la versistoj. Sed ĉar la versistoj ankaŭ en aliaj lingvoj permesas al si mallongigojn, ne uzatajn en prozo, kaj la versoj per si mem prezentas ne ion necesan, sed pli ĝuste lukson, tial ni [1. nur] por versoj [2.] kredeble akceptos la [3.] provan uzadon de la apostrofitaj formoj ([4.] nur en okazo de bezono) ankaŭ en la „Esperantisto“ [5. escepte] eĉ pli frue, ol [6.] ili ricevos komunan sankcion.
[Anonco pri alia temo. Esperantisto Maj. 1892:3:5, p. 65-66]

*****

La respondo estas tre tipa por Z. Nur tre malofte, li diris simple "ne, maltaŭga". Kutime li reagis kiel tie ĉi: "interesa, ni esploru pli detale" - Kaj poste sekvas tre sobra analizo, kiu tuj montras, ke la ideo estas fuŝa. Kaj tamen Z allasis ĝin, tamen sub aro da kondiĉoj: nur por versoj en okazo de bezono, do eĉ en poezio ne ĝenerale, nur prove kaj sub rezervo, ke "la esperantistoj" komune sankcios tiun uzon. -- Post tiu respondo, la propono estis pli-malpli mortita kaj estas dube, ĉu iu entute iam uzis ĝin.

La plej interesa aspekto je tiu historia afereto estas, ke Z jam en 1892 argumentis (kun unu sola escepto), kvazaŭ la Fundamento jam ekzistus. Ĉiuj gravaj principoj jam estas menciitaj. La plej grava: evolucio jes, rompo ne.

Ni ne devas antaŭtempe "bruligi ponton de transiro" - la samon li ripetis post 1905 en pluraj Lingvaj Respondoj pri la funkcio de la Fundamento -- mirinda kontinueco de argumentado dum preskaŭ 20 jaroj ...